Al la enhavo

"kiel estas via nomo?"

de vitorlranjos, 2008-majo-06

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

vitorlranjos (Montri la profilon) 2008-majo-06 23:59:41

saluton al ĉiuj !
iu amiko mia skribis tiun supran frazon kaj, laŭ li, la signifo egalas al "kiel vi nomiĝas?"
ĉu li pravas ?
kiujn demandojn li povus fari anstataŭ "kiel estas via nomo?" ?
mi pensas, ke li malpravas, sed mi serĉas novajn eblojn por demandi "kiel vi nomiĝas?"
dankon pro viaj komentoj rido.gif
amike,
Vitor

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-07 07:35:06

vitorlranjos:ĉu li pravas ?
Jes, eble mi mismemoras, sed Z mem proponis aŭ uzis tiun formon.
kiujn demandojn li povus fari anstataŭ "kiel estas via nomo?"
Estas delikata afero (vi povas legi ekz. ĉi tiun fadenon). Eblas certe diri "kiel vi nomiĝas?", kiel vi ĝuste mencias, kaj krom ĝi, mi opinias ke "kiu estas via nomo?" nur bonas. Multaj, ĉefe anglalingvanoj, ankaŭ uzas "Kio estas via nomo?". Mi trovas ke tiu formo estas nepreferinda, sed vi estas bonvena trovi viajn proprajn konkludojn el tiu jam ligita fadeno kaj el via sperto.

awake (Montri la profilon) 2008-majo-07 12:10:28

vitorlranjos:saluton al ĉiuj !
iu amiko mia skribis tiun supran frazon kaj, laŭ li, la signifo egalas al "kiel vi nomiĝas?"
ĉu li pravas ?
kiujn demandojn li povus fari anstataŭ "kiel estas via nomo?" ?
mi pensas, ke li malpravas, sed mi serĉas novajn eblojn por demandi "kiel vi nomiĝas?"
dankon pro viaj komentoj rido.gif
amike,
Vitor
Laŭ mi, li malpravetas. Ŝajnas al mi, ke "kiel estas via nomo" pli similas je "KIA estas via nomo" ol "kiu estas via nomo"

"Kiel estas via nomo?" Mia nomo estas malfacile elparolebla. Aŭ, mia nomo estas longa. ktp.

Kia estas via nomo? Mia nomo (McPherson) estas skota.

Kompreneble, tiu ĉi estas nur mia opinio. Aliuloj eble malkonsentas.

vitorlranjos (Montri la profilon) 2008-majo-12 15:53:03

dankon pro viaj respondoj !
la dubo ankoraŭ restas, sed ŝajnas al mi, ke la respondo al "kiel estas via nomo?" estus: "mia nomo estas tiel:..." kaj oni raportas pri la maniero aŭ grado.
simile, "kia estas via nomo?" "mia nomo estas tia:...", kaj oni raportas pri la stato.
"kio estas via nomo?" "mia nomo estas tio:..." kaj oni raportas pri la difino.
pro tio, mi preferas:
kiel vi nomiĝas ?
kiu estas via nomo ?
kiun nomon vi havas ?
okulumo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-12 15:57:38

vitorlranjos:pro tio, mi preferas:
kiel vi nomiĝas ?
kiu estas via nomo ?
kiun nomon vi havas ?
Tiuj estas ankaŭ miaj preferoj. ridulo.gif
Mi ankaŭ diras, ĉefe se dum manpremo, "kaj via nomo estas...?" ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-12 20:38:43

aliaj proponoj: kiel mi vin nomu? kiel viaj amikoj vin nomas? kiel vi preferas nomiĝi? kiun nomon vi havas? kiel vin alvokas via patr(in)o (edz(in)o)?

Ho, brila ideo venis en mian cerbon (kapon, se la cerbo estas en mia kapo, sed ne ali-ie) - Kiu vi estas?

Damne, Esperanto ne estas rigora skemo, ĝi ja estas viva lingvo, ne eblas ĉion niveli kaj kompreni absolute kaj sensente.

Jes ja, oni povas al la supraj demandoj respondi:
kiel mi vin nomu? - nomu min laŭte (gaje, strange)!

kiel viaj amikoj vin nomas? - ili nomas min samkiel en la lernejo.

Kiel vokas vin via edzino? - kiel sovaĝa besto!!!

Sed ni ja estas maturaj (plejparte) personoj, kiuj ne tenu nurajn regulojn, sed ankaŭ sekvu spiriton kaj animon de Esperanto.

Sxak (Montri la profilon) 2008-majo-13 01:38:47

mnlg:, mi opinias ke "kiu estas via nomo?" nur bonas. Multaj, ĉefe anglalingvanoj, ankaŭ uzas "Kio estas via nomo?". Mi trovas ke tiu formo estas nepreferinda,
Male. "kiu estas via nomo?" estas eĉ eraro, sed "Kio (aŭ kia) estas via nomo?" estas ĝusta frazo

R2D2! (Montri la profilon) 2008-majo-13 01:47:08

Ŝak:Male. "kiu estas via nomo?" estas eĉ eraro, sed "Kio (aŭ kia) estas via nomo?" estas ĝusta frazo
Do kial “kiu estas via nomo?” estas eraro? Mi ne komprenas.

R2D2! Ilhuıtémoc

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-13 07:24:17

Ŝak:Male. "kiu estas via nomo?" estas eĉ eraro, sed "Kio (aŭ kia) estas via nomo?" estas ĝusta frazo
La konsultejo de la akademio de esperanto (kiun mi kontaktis antaŭ jaro) komplete malsamopinias de vi. Tamen, vi tenu vian opinion ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-13 08:57:53

Ŝak: "kiu estas via nomo?" estas eĉ eraro..
Se oni montrus al vi kartojn sur kiu estus skribita respektive 'Ŝak', 'Zam' kaj 'Mazi' kaj dirus al vi 'Kiu de ĉi tiuj estas via nomo? Kiu estas via nomo?', ĉu ne estus ĝuste?
Laŭ mi, efektive, estas pli ol unu demando povante igi al homoj diri siajn nomojn. Ne gravas kiun oni uzas.

Reen al la supro