前往目錄

Amuza enigmo por la sabata vespero, 14an de Juno

貼文者: Miland, 2008年6月14日

訊息: 20

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2008年6月14日下午7:33:44

Filu:
Ne forgesu, ke Miland estas anglalingvano: li scias, kion signifas 'muso'.
Kara Filu,
sed nun mi ne komprenas. Ĉu en la supo vere estis muso?

Filu (顯示個人資料) 2008年6月14日下午7:47:49

dobri:
Filu:
Ne forgesu, ke Miland estas anglalingvano: li scias, kion signifas 'muso'.
Kara Filu,
sed nun mi ne komprenas. Ĉu en la supo vere estis muso?
Mi tute ne scias... Ŝajnas ege malprobable al mi, sed kiu povus diri pri ĉiuj strangaĵoj, kiuj tra l' mondo okazas???

Miland (顯示個人資料) 2008年6月14日下午7:47:59

Amikoj,

Pardonu mian fuŝon (sendube ne fuson). Mi ja volis diri pri fluganta insekto nomita 'muŝo.' Dankon por la korekto.

La ideo de Filu ne estus malbona, se temus pri muso!

eb.eric (顯示個人資料) 2008年6月14日下午7:52:03

Eble li sciis ke estis la sama supo, ĉar la pastaĵoj en ĝi estis pli molaj. Aŭ eble la supo estis pli malvarma.

Miland (顯示個人資料) 2008年6月14日下午7:56:36

eb.eric:Eble li sciis ke estis la sama supo, ĉar la pastaĵoj en ĝi estis pli molaj. Aŭ eble la supo estis pli malvarma.
Gratulon! Vi ĝuste pensis pri la temperaturo de la supo, kaj gajnas la alian verdan stelon:

*

horsto (顯示個人資料) 2008年6月14日下午7:57:24

Filu: (mi laboras en la senhoma arbaro kaj tundro, kaj musoj estas malsenhaveblaj tie...)
Filu, vi konstruas interesajn vortojn. Kion signifas "malsenhaveblaj"? Ĉu simple "ĉie"?

Filu (顯示個人資料) 2008年6月14日下午8:04:33

horsto:
Filu: (mi laboras en la senhoma arbaro kaj tundro, kaj musoj estas malsenhaveblaj tie...)
Filu, vi konstruas interesajn vortojn. Kion signifas "malsenhaveblaj"? Ĉu simple "ĉie"?
Oni ne povas esti kaj ĉi tie, kaj ne havi musojn en la vivejo: ili estas parto de la vivo, kiun oni ne povas malaperigi.

Filu (顯示個人資料) 2008年6月14日下午8:27:41

Senhaveblaĵo: oni povus fari sen la aĵo;
Malsenhaveblaĵo: oni ne povus fari sen ĝi... Tiukaze, musoj estas malsenhaveblaj ne ĉar oni nepre bezonas ilin, sed simple ĉar ili estas tie kaj restos tie, kion ajn oni faros aŭ provos kontraŭ ili.

Miland (顯示個人資料) 2008年6月14日下午8:35:46

Filu: musoj .. restos tie, kion ajn oni faros aŭ provos kontraŭ ili.
Ĉu ne malsataj katoj povas forigi musojn?

Filu (顯示個人資料) 2008年6月14日下午10:19:13

Miland:
Filu: musoj .. restos tie, kion ajn oni faros aŭ provos kontraŭ ili.
Ĉu ne malsataj katoj povas forigi musojn?
Tro multas malsataj vulpoj, kiuj manĝas kaj musojn (sed ne necese la niajn), kaj katojn (kiam ili haveblas)...

回到上端