訊息: 8
語言: Esperanto
RiotNrrd (顯示個人資料) 2009年3月12日上午4:58:43
Adjektivoj nur modifas substantivojn, kaj adverboj modifas verbojn. La unua estas ĝusta, ĉar estas ne substantiva subjekto, nur verbo.
Angle, la frazo komencas "It is recommended that...".
Sed, kio signifas "it"? Vere, nenio. Ĝi havas anglan gramatikan funkcion, sed vere ne signifas ion ajn. Esperante, ni forigas tiun vorton, se ĝi ne referas al io. Se estus nur verbo, tiam ni devus uzi adverbon anstataŭ adjektivo.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年3月12日下午6:07:58
Saluton!

Al tiuj, kiuj povas elteni malpli pasivecan stilon kaj ne timas uzi pronomon, kiu same kaŝas la identecon de la rekomendanto, eble rekomendindus jena vortigo:
Oni rekomendas, ke vi metu ĉiujn ...
aŭ eĉ
Oni rekomendas meti ĉiujn ...
Kaj tio sugestas, ke eble vi fakte uzu:
Estas rekomendate meti ĉiujn ...
ĉar, se la anglalingva ekvivalento estas
It is recommended that you put all ...
la you verŝajne signifu oni, do la rekomendo ne celas difinita(j)n persono(j)n (kiel en you, John|Jane||Mr.|Ms. Smith aŭ you all|guys).
Kolonjano
jchthys:Kion oni diras?Mi do certigu vian supozon.
[LISTO]
"Estas rekomendate, ke vi metas ĉiujn..."
"Estas rekomendata, ke vi metas ĉiujn..."[/list]Mi supozas, ke la unua estas ĝusta, se mi volas certi.