關閉的
Max. 500 messages.
Anekdotoj
貼文者: MikhailMarkeyev, 2009年7月1日
訊息: 846
語言: Esperanto
StefKo (顯示個人資料) 2019年4月7日下午8:41:14
sergejm:... kuŝantan apude gazetonDankon! Evidente, tie ĝusta estas adverbo. Mi korektis.
sergejm (顯示個人資料) 2019年4月7日下午9:02:33
PS: tamen povas okazi male.
StefKo (顯示個人資料) 2019年4月8日上午8:18:02
Kio estas tio: „Kuŝas apude de arbo kaj estigas sonojn “ŝŝŝ... ŝŝŝ…”
– Ebria pola arbogardisto kiu penas ekkanti Ŝŭa ĝjeveĉka do laseĉka…
-------------------------------
Ŝŭa… – pola folklorkanto kiun kantas drinkantaj homoj (“Iris knabineto al arbareto”)
Vizitu: [https://www.youtube.com/watch?v=3x-q7qn6_pE]
StefKo (顯示個人資料) 2019年4月9日上午6:56:36
Antaŭkristnaska Vespero. Patrino en kuirejo tre okupata per preparado de manĝaĵo… Subite el ĉambro ŝi aŭdas voĉon de sia fileto Joĉjo:
– Patrinjo, abio flamas!
– Filo, mi tiomfoje ripetis ke oni diras “lumas” kaj ne „flamas”.
Post momento ŝi aŭdas:
– Patrinjo, nun ankaŭ kurtenoj lumas!
-----------------------------
Abio - kristarbo
StefKo (顯示個人資料) 2019年4月10日上午8:28:51
Taĉmento tanka. Ĵus rekrutigitaj junaj soldatoj staras antaŭ tanko. Ilia komandanto prezentiĝas kaj demandas ilin:
– Soldatoj, kio estas plej grava en tanko?
– Kanono! – krias unu.
– Kiraso! – krias dua.
– Plej grava estas radiofono – aldonas tria.
La komandanto kontraŭas ilin:
– Vi diras stultaĵojn! Vi memoru, plej grava en tanko estas ne furzi!
sergejm (顯示個人資料) 2019年4月10日下午6:47:21
- Dekomence Dio kreis la mondon dum sep tagoj ...
- Ne tiom dekomence!
StefKo (顯示個人資料) 2019年4月11日上午11:04:05
Antaŭlernejo. Daŭras kuŝado…
Unu knabeto demandas najbaron:
– Ĉu vi estas knabo ĉu knabino?
– Mi ne scias…
– Do vidu!
– Kiel? Helpu min!
– Vi devas levi la kovrilon!
La najbaro levis la kovrilon…
– Vi estas knabino ĉar vi havas rozkoloran piĵameton.
StefKo (顯示個人資料) 2019年4月12日上午10:46:50
Virino diras:
– Tie estas rubejo! Al laboro! Vi kaj mi kune devas ordigi tion! Viaj vestaĵoj kuŝas sur planko! Se ni ne faros nun vestlavado, ni restos sen puraj vestaĵoj!
Kion aŭdas viro:
– Blabla, blabla, AL LABORO, blabla, blabla, VI KAJ MI KUNE, blabla, blabla, blabla, blabla, blabla
SUR PLANKO, blabla, blabla, NUN, blabla, blabla, SEN VESTAĴOJ!
StefKo (顯示個人資料) 2019年4月13日下午1:32:38
Ĉefo al laboristo:
– Mi rimarkis, ke ĉion vi faras tre malrapide. Vi malrapide iras, malrapide diras, malrapide pensas… Ĉu estas io kion vi faras rapide?
– Jes. Mi rapide laciĝas.
StefKo (顯示個人資料) 2019年4月14日上午9:00:52
Lernejo. Oni sonorigas lecionon. Juna kaj maljuna instruistoj iras al klasoĉambroj. Juna portas multe da didaktikaj helpaĵoj, maljuna – nenion, nur ŝlosilon por klasoĉambro.
La juna instruisto alparolas:
– Post tiom da laborjaroj vi havas ĉion en la kapo?
– Ne, kolego, en la pugo.
---------
Havi ion en la pugo – malestimi/ignori/malŝati/malzorgi/neglekti ion.