前往目錄

Ekzamenoj

貼文者: tonymec, 2009年8月14日

訊息: 6

語言: Esperanto

tonymec (顯示個人資料) 2009年8月14日上午5:40:36

Ĵus registriĝinte ĉe Lernu.net, mi provis (kaj tuj sukcesis) la ekzamenon "c" (Lingva - supera), sed nun ĝi diras al mi, ke mi ankoraŭ devas sukcesi tri aliajn, inter kiuj troviĝas la lingvaj "meza" kaj "baza". Ĉu tiuj tri "lingvaj" ekzamenoj estas tiom malsamaj, ke sukceso en la plej alta inter ili ne implicas ankaŭ la du pli malaltajn? demando.gif

Rogir (顯示個人資料) 2009年8月14日下午2:06:40

implikas Alta, sed ne senerara...

Mi faris ĉiujn tri, kaj en mia sperto ili estas tre malsamaj, certe indas fari ĉiujn. Nu, se vi sukcesis la trian vi verŝajne ankaŭ sukcesos la aliajn, sed kostas nur dufoje dek minutojn, ĉu ne?

jchthys (顯示個人資料) 2009年8月14日下午2:36:06

Kaj se vi sukcesis je la Baza ekzamenon, mi povas ricevi unu senpagan Esperanto-gazeton…

tonymec (顯示個人資料) 2009年8月14日下午10:28:19

Unu senpagan gazeton? Nu yes: Kontakton aŭ Esperanton. Mi jam scias, pri kio ili temas. Per mia UEA-kotizo en kategorio MJ+PT mi jam ricevas Kontakton, kaj por Esperanto sufiĉus ŝanĝi la kategorion venontjare.

Sebasities (顯示個人資料) 2009年8月14日下午11:29:40

Bonvenon inter ni ĉiuj, Tonymec !
Mi sukcesis ĉiun ekzamenon. Ne necesas por vi provi la baz- kaj mez-nivelajn. Ili estas simple stadioj antaŭ la alt-nivela. Vi eĉ nun povus peti lingvohelpantiĝis ĉe Lernu!, se vi volus.

Rogir (顯示個人資料) 2009年8月15日上午12:02:49

Ve, nur du eraroj restas inter mi kaj tiuj belaj premioj...

回到上端