前往目錄

ligilo por traduko

貼文者: crescence, 2009年9月26日

訊息: 7

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2009年9月26日上午5:52:08

Jen ligilo por traduko Esperanto/angla :

Traduku

Crescence

victornino (顯示個人資料) 2009年9月26日上午10:59:10

Mi metis la frazon: Hi, how are you?

ka ricevis:

"Saluton, kiel estas al vi?" demando.gif

horsto (顯示個人資料) 2009年9月26日上午11:54:12

victornino:Mi metis la frazon: Hi, how are you?
ka ricevis:
"Saluton, kiel estas al vi?" demando.gif
Ili ja skribas kiel la programo (Elitrad) funkcias:
Elitrad:La programo utiligas neniom da artefarita inteligento. La "tradukoj" estas pli-malpli simplaj anstataŭigoj kun ĉiuj malavantagoj de tiu metodo, apenaŭ pli ol la angla en aliaj vortoj.
Sed ĉu ne ĉi tiu ideo estas bonega?
Elitrad:Se la kvalito de (profesia) maŝintradukado iam estus pli bona ol la kutima angla fuŝe lerninta de multegaj homoj, kaj se Esperanto estas multe pli facile (malpli koste) lernebla ol la angla, kaj se la pli multaj (internaciaj) komunikoj estas trainterretaj, tiam homoj ekuzos maŝintradukadon por la interretaj komunikoj kaj ekvolos lerni Esperanton anstataŭ la anglan por la eksterinterretaj komunikoj.
Mi jam delonge pensis ke devus esti pli facile por komputiloj kompreni Esperanton ol ĉiun alian (homan) lingvon.

crescence (顯示個人資料) 2009年9月26日下午6:27:44

victornino:Mi metis la frazon: Hi, how are you?
ka ricevis:
"Saluton, kiel estas al vi?" demando.gif
Mi ne komprenas, kial la vorto "you" estis tradukata "al vi"... !
Tiu tradukretpaĝaro ne estas la plej bona ! rideto.gif

Crescence

Clet (顯示個人資料) 2009年10月5日下午10:01:41

Laŭ mia vidpunkto, "kiel estas al vi" estas pli facile komprenebla ol "Kiel tio iras ?" aŭ "Kiel vi portas vin ?", (kiuj estas la literaj tradukoj en la franca de "Aŭdujudu")

Hedilla (顯示個人資料) 2009年10月7日上午9:04:12

Ankaŭ oni povas uzi...

apertium

http://apertium.org

russ (顯示個人資料) 2009年10月21日上午7:48:29

crescence:
victornino:Mi metis la frazon: Hi, how are you?
ka ricevis:
"Saluton, kiel estas al vi?" demando.gif
Mi ne komprenas, kial la vorto "you" estis tradukata "al vi"... !
Ĉar temas pri kiel iras vivo, laŭ via vidpunkto, rilate al vi, ĉu aferoj okazas bone aŭ malbone al vi, ktp. La traduko sencas kaj kompreneblas, laŭ mi, kvankam ĝi ja ne esta la plej kutima diraĵo, nek laŭvorta traduko de "how are you" (sed tiaj ĝentilaj kutimaj esprimoj ne nepre estu tradukitaj laŭvorte). (Mi dirus "kiel vi fartas?"). Tamen se vi serĉos "kiel estas al vi" rete, vi trovos iujn uzojn de tiu esprimo.

回到上端