Al la enhavo

Noam Chomsky pensas ke la lingvo Esperanto ne estas... lingvo!

de patbam, 2007-marto-13

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

Obsessivelanguagelearner (Montri la profilon) 2007-marto-15 02:19:05

Mielo:
Kion signifas la vorto "patbam".

(Sal' Hangyácska ' sal.gif )
"Patbam" estas la nomo de la alia uzulo. lango.gif

Mi kredas ke la plej grava afero kiun ni devas scii por formi opinion pri tiu estas kiel Noam Chomsky difinas la vorton "lingvo".

patbam (Montri la profilon) 2007-marto-15 03:37:21

Mielo:
Kion signifas la vorto "patbam".
Mia nomo estas Pat(rick).

La parto de -bam... nu, ĉi tio estas tro longa historio okulumo.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-marto-15 07:16:18

Saluton,

Mi ankoraŭ ne legis la plenan artiklon, kaj ne konas la viron.

Laŭ mi, de kiam 2 vivantaj homoj (aŭ bestoj) kapablas kompreni unu la alian, la rimedo por tio estas la uzo de "lingvaĵo".

Jen esperanto estas lingvaĵo sen dubo, ĉar mi komprenas vin, kaj vi komprenas min (espereble)

Mi ne estas lingvisto kaj ne ŝatas diskuti, ĉu esperanto jen estas vere lingvo aŭ lingvaĵo : tio ne interesas min. Eble jes, eble ne estas vera lingvo. Ne gravas !
Tro multe da esperantistoj falas en la pieĝo, ĉiam diskuti pri tia temo, la lingvistiko.
Vere, ne helpas la interŝanjojn !

Pli grave estas diskuti kaj decidi, kion oni volas fari kun tia ilo. Por mi nur gravas la komunikado. Oni ne faras sufiĉe laŭ mi kun esperanto.

Ĉar verŝajne la problemo de esperanto estas tie, la malmulto de uzantoj, la distancoj inter ili, ktp...Tie oni amuzas kun la ilo, kiu permesas nin amuze interaĝi kun homoj de foraj landoj. Oni estas kuriozaj bestoj.

Sed, (kaj feliĉe !) oni neniam ebligos homojn uzi lingvon, kiun ili ne bezonas en ilia realeco.

Estas tre certe fragila lingvo en tio. Kaj esperantistoj nur povas akcepti tian fragilecon.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-15 09:52:41

Obsessivelanguagelearner:
Mielo:
Kion signifas la vorto "patbam".

(Sal' Hangyácska ' sal.gif )
"Patbam" estas la nomo de la alia uzulo. lango.gif

Mi kredas ke la plej grava afero kiun ni devas scii por formi opinion pri tiu estas kiel Noam Chomsky difinas la vorton "lingvo".
Dankon ! rido.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-15 09:54:47

patbam:
Mielo:
Kion signifas la vorto "patbam".
Mia nomo estas Pat(rick).

La parto de -bam... nu, ĉi tio estas tro longa historio okulumo.gif
Mi jam komprenas. Mi estis malatenta. rido.gif
Vi fabelos pri via longa historio foje. sal.gif

glcoudrin (Montri la profilon) 2007-oktobro-15 17:36:19

patbam: Sed, ĉar vi tuŝas en mian opinion, mi klarigos ĝin: mi pensas ke ĉi tie ideo de Chomsky estas komplete ridinda. Plue, mi pensas ke Chomsky ne estas grandega lingvisto.
Tri frazoj disigitaj de ilia konteksto eblas vin ridindigi la verkon de fama lingvisto.
Dubante pri la praveco de via reakcio, mi provis klarigi alian vidpunkton en la paĝo
http://samide.over-blog

Salutojn
Gildas

Glan (Montri la profilon) 2007-oktobro-16 12:28:56

Esperanto celas permesi komprenecon inter homoj kiuj havas diferencajn gepatrajn lingvojn, kaj la faktoj pruvas ke esperanto sukcesas permesi komprenecon inter homoj kiuj havas diferencajn gepatrajn lingvojn.
Do al mi ne gravas tion, kion diras Noam Chomsky pri tio; ĉar sia opinio ne ŝangas la fakton ke esperanto povas plenumi sian celon.

Trold (Montri la profilon) 2007-oktobro-17 05:52:56

Mi miras ĉu Chomsky mem konas kaj parolas esperanton aŭ nur teorie?

Rao (Montri la profilon) 2007-oktobro-17 14:14:22

La koncepto je lingvo de Chomsky ne estas onia komuna koncepto. Laŭ ĝi, nek naciaj nek planitaj "lingvoj" estas lingvoj.

glcoudrin (Montri la profilon) 2007-oktobro-20 09:02:35

Rao:La koncepto je lingvo de Chomsky ne estas onia komuna koncepto. Laŭ ĝi, nek naciaj nek planitaj "lingvoj" estas lingvoj.
Chomsky estas lingvisto.
Laŭ vi, lia koncepto je lingvo estus, ke nek naciaj nek planitaj "lingvoj" estas lingvoj.
Tamen ŝajnas, ke li studas lingvojn. Ĉu vi povas klarigi, kiuj estas, laŭ vi, liaj studitaj "nek naciaj nek planitaj lingvoj" ?

Reen al la supro