前往目錄

ŝalti kaj malŝalti en aliaj lingvoj

貼文者: fizikisto, 2010年9月11日

訊息: 30

語言: Esperanto

fizikisto (顯示個人資料) 2010年9月11日下午4:46:25

Saluton,

Imagu ŝaltilon, per kiu vi povas ŝalti kaj malŝalti ekz. lumon. Se vi volas skribi vortojn al la du ŝaltilpozicioj, kiujn vortojn vi uzus en via lingvo?

fizikisto (顯示個人資料) 2010年9月11日下午4:48:06

En la germana: ein kaj aus

En la angla: on kaj off

utku (顯示個人資料) 2010年9月11日下午4:57:34

açık (malfermita) kaj kapalı (fermita) - la turka

RiotNrrd (顯示個人資料) 2010年9月11日下午5:48:50

En la aŭta*: 1 kaj 0.

----------
* La lingvo de mia aŭtomobilo.

sergejm (顯示個人資料) 2010年9月11日下午6:17:38

Ruse:
ВКЛ: Включить ŝalti
ВЫКЛ: Выключить malŝalti
la radiko de la vortoj estas ключ - ŝlosilo
do eble en la unua ŝaltilo oni devis enmeti ŝlosilon por ŝalti kaj elpreni ĝin por malŝalti.

Heliogabalus (顯示個人資料) 2010年9月12日上午5:48:17

Hispane:

Encender (ekbruligi): ŝalti
Apagar (estingi): malŝalti

De la Latina:
Incendere: ekbruligi
kaj
Pacāre: trankviligi (de pax, pācis = paco)

Nyojar (顯示個人資料) 2010年9月12日上午7:29:00

Nederlanda:
Ŝalti = Aanmaken, ŝaltita = aan
Malŝalti = uitmaken, malŝaltita = uit

horsto (顯示個人資料) 2010年9月12日上午11:44:30

En la programlingvo C:

malŝaltita = 0
ŝaltita = ĉiu alia entjero

okulumo.gif

Filu (顯示個人資料) 2010年9月12日下午3:09:39

...

Leporino (顯示個人資料) 2010年9月13日下午6:45:57

En la sveda:

ŝaltita : på
malŝaltita: av

回到上端