前往目錄

Kiel aŭdiĝas ĉi tiu lingvo ? :]

貼文者: vincas, 2010年9月26日

訊息: 14

語言: Esperanto

Hispanio (顯示個人資料) 2010年9月26日下午5:42:30

Ĝi ŝajnas la rusa lingvo, sed mi ne scias.

vincas (顯示個人資料) 2010年9月26日下午5:47:40

Ĝi estas hindeŭropa lingvo, sed ne rusa rideto.gif

Matthieu (顯示個人資料) 2010年9月26日下午8:13:29

Konsiderante ke vi estas litovo, kaj ke la teksto via paĝo estas litove skribita, mi supozas, ke tio estas la litova lingvo.

vincas (顯示個人資料) 2010年9月27日上午7:15:29

Mutusen:Konsiderante ke vi estas litovo, kaj ke la teksto via paĝo estas litove skribita, mi supozas, ke tio estas la litova lingvo.
Jes, sed kiel aŭdiĝas, sonas litova lingvo. Ĉu belsone aŭ malbelsone? Al kiu lingvo laŭ ĝiaj sonoj ĝi estas la plej simila. Mi ne povas juĝi ĉu litova lingvo sonas bele, ĉar ĝi estas mia gepatra lingvo. Mi esperas, ke litova lingvo ne sonas terure rideto.gif

grizalupo (顯示個人資料) 2010年9月27日上午7:56:49

Auskultante vian lingvon por mi sonas bele, ritme. Kelkaj sonoj similas al la rusa.

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年9月27日上午8:03:33

Verdire sonas iom portugala

vincas (顯示個人資料) 2010年9月27日下午6:36:01

> Kelkaj sonoj similas al la rusa.

Povas esti, sed litova lingvo ne estas slava ĝi estas balta lingvo rideto.gif

galvis (顯示個人資料) 2010年9月27日下午9:42:09

Ja, mi ne komprenas la signifojn de la vortoj de la lingvo Litova, sed mi kaptas perfekte la sonojn. Ĝi estas lingvo belsona kaj la diversaj sonoj, ŝajnas al mi, ne havas tiom da nuancoj kiel aliaj lingvoj.
Mi ne scias Germana lingvon, sed mi rekonas ĝin, pro tio mi povas diri ke via lingvo estas iomete simila al la Germana.
Mi pensas ke pro paroli la hispana, mi lernus iom facile la prononcadon de la Litova.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年10月6日下午4:48:48

Tiu estas bela lingvo. Ĝi ne havas gorĝajn sonojn. (ĥ ch kh kaj la malbelan araban q-on)
Ĉu ĝi havas parencecon kun la hungaran aŭ la finnan?

回到上端