Съобщения: 14
Език: Esperanto
Broder (Покажи профила) 13 август 2008, 10:02:55
mi estas komencisto kaj havas demandon:
kiam oni diris "sia", kaj kiam oni diris "lia"?
exemple:
"La katino ludas kun
siaj idoj"
sed:
"Vi kaj Antono devas kunporti liajn valizojn."
Kaj la idoj estas objektivo, kaj la valizojn.
Do kial ne estas ĝiajn idoj aŭ siajn valizojn ?
dankon!
Broder
Hispanio (Покажи профила) 13 август 2008, 11:48:15
Li lavas sin (li lavas al si mem). Ankaŭ vi povas diri "li laviĝas".
"lia" estas vir-genra pronomo. Ekzemplo:
Li lavas lin (li lavas al alia viro, al lia frato, k.t.p.)
tomasoavro (Покажи профила) 13 август 2008, 12:13:01
sia, lia, ŝia, ĝia estas posesivoj.
sia koncernas nur trian personon.
-- La katino ludas kun siaj idoj.
-- Vi kaj Antono devas kunporti liajn valizojn.[/i]
Ĉi-valizoj apartenas nur al Antono, do liaj.
Se valizoj apartenus al la ambaŭ - siaj.
Miland (Покажи профила) 13 август 2008, 13:04:01
Broder:Saluton, mi estas komencisto..Vi estas komencanto. Oni uzas la sufikson -isto por profesiuloj, ekzemple instruisto en lernejo instruas studentojn.
Cetere, aŭskultu bone al Hispanio!
Broder (Покажи профила) 13 август 2008, 13:13:50
mi kredas, ke mi komprenis!
Broder
ankaŭ dankon al Miland por komenanto
(Ĉu ne estas komencanto ?)
multaj saluton,
Broder
Miland (Покажи профила) 13 август 2008, 13:27:54
Rudolf F. (Покажи профила) 13 август 2008, 16:29:17
tomasoavro:-- Vi kaj Antono devas kunporti liajn valizojn.[/i]Tiu klarigo estas tre diskutebla.
Ĉi-valizoj apartenas nur al Antono, do liaj.
Se valizoj apartenus al la ambaŭ - siaj.
Klare estas:
Vi kunportu viajn valizojn.
Antono kunportu siajn valizojn.
("sia" aplikeblas nur por la tria gramatika persono.)
La frazon
"Vi kaj Antono kunportu liajn valizojn"
mi tuj komprenis tiel, ke tria (vira) persono posedas la valizojn.
Oni devus kontroli tion, rigardante la kuntekston, en kiu la frazo aperas.
Nun la problemo:
Kion fari, se la subjekto estas kombino el la dua kaj tria gramatikaj personoj?
La solvon de @tomasoavro mi neniam renkontis. En la praktiko mi elturniĝus per aliformulado:
"Vi kaj Antono kunportu la valizojn."
Ĉu iu povas citi gramatikon, en kiu oni traktas tiun problemon?
Miland (Покажи профила) 13 август 2008, 18:15:05
Helpu al Antonio pri sia valizo.
Hispanio (Покажи профила) 13 август 2008, 18:20:52
sian valizon = la propran valizon.
lian valizon = la valizon de alia viro.
JES.
Mi devas lerni pli.
Tomhadland (Покажи профила) 13 август 2008, 18:46:18