У садржају

"sia" aŭ "lia"?

од Broder, 13. август 2008.

Поруке: 13

Језик: Esperanto

Broder (Погледати профил) 13. август 2008. 10.02.55

Saluton,

mi estas komencisto kaj havas demandon:

kiam oni diris "sia", kaj kiam oni diris "lia"?

exemple:

"La katino ludas kun

siaj idoj"

sed:
"Vi kaj Antono devas kunporti liajn valizojn."

Kaj la idoj estas objektivo, kaj la valizojn.

Do kial ne estas ĝiajn idojsiajn valizojn ?

dankon!

Broder

Hispanio (Погледати профил) 13. август 2008. 11.48.15

"sia" estas refleksiva pronomo. Ekzemplo:
Li lavas sin (li lavas al si mem). Ankaŭ vi povas diri "li laviĝas".

"lia" estas vir-genra pronomo. Ekzemplo:
Li lavas lin (li lavas al alia viro, al lia frato, k.t.p.)

tomasoavro (Погледати профил) 13. август 2008. 12.13.01

???

sia, lia, ŝia, ĝia estas posesivoj.

sia koncernas nur trian personon.
-- La katino ludas kun siaj idoj.

-- Vi kaj Antono devas kunporti liajn valizojn.[/i]
Ĉi-valizoj apartenas nur al Antono, do liaj.
Se valizoj apartenus al la ambaŭ - siaj.

Miland (Погледати профил) 13. август 2008. 13.04.01

Broder:Saluton, mi estas komencisto..
Vi estas komencanto. Oni uzas la sufikson -isto por profesiuloj, ekzemple instruisto en lernejo instruas studentojn.

Cetere, aŭskultu bone al Hispanio!

Broder (Погледати профил) 13. август 2008. 13.13.50

dankon,
mi kredas, ke mi komprenis!
rideto.gif

Broder

ankaŭ dankon al Miland por komenanto
(Ĉu ne estas komencantookulumo.gif ?)

multaj saluton,

Broder

Miland (Погледати профил) 13. август 2008. 13.27.54

Vi pravas. Mi esperas ke vi daŭros progresi!

Miland (Погледати профил) 13. август 2008. 18.15.05

Sugesto (se la signifo de 'lia' ne estas klara de la situacio):

Helpu al Antonio pri sia valizo.

Hispanio (Погледати профил) 13. август 2008. 18.20.52

MI JAM KOMPRENAS TION shoko.gif

sian valizon = la propran valizon.
lian valizon = la valizon de alia viro.

JES.

Mi devas lerni pli.

Tomhadland (Погледати профил) 13. август 2008. 18.46.18

Se oni parolas la rusan, la polan, aŭ alian slavan lingvon, tio ne estus problemo. Mi kredas ke Zamenhof prenis tian gramatikan aspekton el SIA rido.gif denaska lingvo.

Meŝig (Погледати профил) 13. август 2008. 18.48.06

Saluton Broder. Ĉu vi jam konas la Plenan Manlibron de Esperanta Gramatiko? Tie vi povos trovi gramatikajn klarigojn.

Вратите се горе