Ĉu ekzistas vorto "komputila sistem-bloko" ?
от Andreo Jankovskij, 29 август 2008
Съобщения: 15
Език: Esperanto
Martinbr (Покажи профила) 31 август 2008, 18:57:34
Frankouche:Stranga la uzo laŭ mi ne estas, nur metafora - kaj la metaforo laŭ mi tute taŭgas, ĉar la funkcion de konektfiltrilo oni povas kompari al tiu de fajroŝirma muro.horsto:En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas !
Andreo Jankovskij (Покажи профила) 31 август 2008, 21:26:39
Ĉu tiu bloko apud monitoro vere tiel nomiĝas?
Frankouche (Покажи профила) 31 август 2008, 22:11:43
Skatolo, kesto !?
Grandakaze : turo, horizontalakaze : kesto de pico
Por mi, aŭskultilo estas ilo kiu estas sur aŭ en la orelo. Sur cia bela foto, mi diros "sonigilo", "sonemisilo"...
Andreo Jankovskij (Покажи профила) 01 септември 2008, 09:10:30
Frankouche:"sonigilo", "sonemisilo"...Aŭ "laŭtparolilo" - mi ĝis nun ne certas kiun vorton uzi!
horsto (Покажи профила) 01 септември 2008, 19:20:56
Andreo Jankovskij:Jen ĉi tie estas la bildo pri kiu mi demandas.mi proponas simple "komputilo" aŭ pli precize "tura komputilujo".
Ĉu tiu bloko apud monitoro vere tiel nomiĝas?
En Komputeko mi trovis "tabla komputilo" (desktop computer).