前往目錄

Ĉu ekzistas vorto "komputila sistem-bloko" ?

貼文者: Andreo Jankovskij, 2008年8月29日

訊息: 15

語言: Esperanto

Martinbr (顯示個人資料) 2008年8月31日下午6:57:34

Frankouche:
horsto:En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].
Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas ! okulumo.gif
Stranga la uzo laŭ mi ne estas, nur metafora - kaj la metaforo laŭ mi tute taŭgas, ĉar la funkcion de konektfiltrilo oni povas kompari al tiu de fajroŝirma muro.

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2008年8月31日下午9:26:39

Jen ĉi tie estas la bildo pri kiu mi demandas.

Ĉu tiu bloko apud monitoro vere tiel nomiĝas?

Frankouche (顯示個人資料) 2008年8月31日下午10:11:43

Hahaha, mi vidas... okulumo.gif okulumo.gif

Skatolo, kesto !?
Grandakaze : turo, horizontalakaze : kesto de pico rideto.gif

Por mi, aŭskultilo estas ilo kiu estas sur aŭ en la orelo. Sur cia bela foto, mi diros "sonigilo", "sonemisilo"...

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2008年9月1日上午9:10:30

Frankouche:"sonigilo", "sonemisilo"...
Aŭ "laŭtparolilo" - mi ĝis nun ne certas kiun vorton uzi!

horsto (顯示個人資料) 2008年9月1日下午7:20:56

Andreo Jankovskij:Jen ĉi tie estas la bildo pri kiu mi demandas.
Ĉu tiu bloko apud monitoro vere tiel nomiĝas?
mi proponas simple "komputilo" aŭ pli precize "tura komputilujo".
En Komputeko mi trovis "tabla komputilo" (desktop computer).

回到上端