Kio estas tiojn ĉijn : « » ?
de Scytheandsickle, 25 de gener de 2009
Missatges: 14
Llengua: Esperanto
Scytheandsickle (Mostra el perfil) 25 de gener de 2009 3.22.28
Ili estas noma "guillemet" en la angla, la franca kaj la nederlanda. "Comillas" en la hispana kaj "sjevron" en la norvega kiel la ⟨ ⟩.
Mi pensas "ĉevrono"? Iu scias la vorton?
rosto (Mostra el perfil) 25 de gener de 2009 6.22.54
« » estas angulaj citiloj
« estas malfermanta angula citilo kaj
» estas fermanta angula citilo
P.S. Kio estas tioj
Scytheandsickle (Mostra el perfil) 25 de gener de 2009 6.33.17
sergejm (Mostra el perfil) 25 de gener de 2009 10.28.16
Do la demando devas esti:
Kio estas tio ĉi: « » ?
aŭ:
Kio estas tiuj ĉi signoj: « kaj » ?
rosto (Mostra el perfil) 25 de gener de 2009 11.20.59
sergejm:"tio" ne povas havi multenombronKiu diris al vi tion? Vidu ekzemple ĉi tiun saĝan opinion:
http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/ioj.html
horsto (Mostra el perfil) 25 de gener de 2009 12.28.37
Por mi la fakto, ke "tio" ne havas pluralon, estis ĉiam bona rimedo por distingi ĉu temas pri "tio" aŭ "tiu".
P.S. "Kio estas tioj ĉi" estas ĉiukaze malĝusta, ĉu vi ne estus skribinta: "Kioj estas tioj ĉi"
Nun la problemoj ekas.
rosto (Mostra el perfil) 25 de gener de 2009 13.18.31
horsto:Ĉu tio ne estas nur ideo aŭ propono?Kia ideo? Kia propono? Kiu kiam malpermesis uzon de pluralo ĉikaze? Tioj estas simplaj tabelvortoj.
sergejm (Mostra el perfil) 25 de gener de 2009 14.57.24
rosto:Vere, kio/tio/ĉio/io povas iam esti multenombraj, malgraŭ tio ke multaj gramatikoj diras ke ne.sergejm:"tio" ne povas havi multenombronKiu diris al vi tion? Vidu ekzemple ĉi tiun saĝan opinion:
http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/ioj.html
Kio estas tio ĉi « »? Tio ĉi estas (paro da) angulaj citiloj.
Kio estas tioj ĉi « »? Tioj ĉi estas angulaj citiloj.
Kioj estas tioj ĉi « »? Tioj ĉi estas malfermanta kaj fermanta angulaj citiloj.
Iĉo (Mostra el perfil) 26 de gener de 2009 15.30.05
Scytheandsickle:Mi ne povas trovi la vorton por « kaj ».Aŭ ... "angle quotes" ... mi neniam aŭdis "guillemets".
Ili estas noma "guillemet" en la angla
Kaj cetere ...
pmeg:La tabelvortoj je U kaj A povas ricevi la finaĵojn J kaj N.
La tabelvortoj je O povas ricevi N, sed normale ne povas ricevi J.
pmeg:La ordinara O-finaĵo kaj la tabelvorta O-parto estas preskaŭ samsignifaj, sed la tabelvortoj je O normale ne akceptas la finaĵon J.
rosto (Mostra el perfil) 26 de gener de 2009 18.04.34
Pluvas kaj ventas... Duboj oktobraj, nenietoj dimanĉaj...
Ej ! Jen pluvo kaj vento..tiktakas gutoj... Frapoj supre, ĉielo nigretas. Animo grizas? ne.. Malordo regas endome, dormetas la cerbo.. Kaj...
Jen. Mi ellasu vortojn, liberigu parolon, ĝuu plaĉon de l'tajpo.. La familianoj jen dormas jen forestas en aĉetoj ekstere..
Ĉu mesaĝon mi eltajpos eksteren, ĉu por tutmonda legantaro mi parolos pri mia laboro, pri francujaj okazaĵoj, pri ioj kaj tioj ?
Ĉu mi diros pri tiu grandega velŝipo kiu apenaŭ povas pasi sub tiu pontego, kiu altas tiom kiom triumfarko en Parizo ?
Ĉu mi rakontos pri epilepsio, malforta memorkapablo ?
Ĉu je la momento diri ion en la memorujo bloga mi trovos la adreson kaj pasvorton ? Mi forgesis.. Do, esploru mi la notkajereton por retrovi ilin.. Jen la la memoro de amnezietulo.
Ĉu mi iĝos tiu ŝtatfunkciulo kiu, maljuniĝante, revenetas al la iama anarkiismemo ?... Jesete..
Venontan fojon mi eldiros kurson pri filozofio, politiko, ĝardenadon...Venontan fojon mi rakontos pri herboj sovaĝaj kiuj invadas razenon ne prizorgitan..