לתוכן העניינים

Kio estas tiojn ĉijn : « » ?

של Scytheandsickle, 25 בינואר 2009

הודעות: 14

שפה: Esperanto

Scytheandsickle (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2009, 03:22:28

Mi ne povas trovi la vorton por « kaj ».

Ili estas noma "guillemet" en la angla, la franca kaj la nederlanda. "Comillas" en la hispana kaj "sjevron" en la norvega kiel la ⟨ ⟩.

Mi pensas "ĉevrono"? Iu scias la vorton?

rosto (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2009, 06:22:54

Mia varianto:
« » estas angulaj citiloj
« estas malfermanta angula citilo kaj
» estas fermanta angula citilo

P.S. Kio estas tiojn ĉijn

Scytheandsickle (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2009, 06:33:17

Ah, dankon. Mi pensis ke "Ĉijn" estis stranga. Mi ne pensis.

sergejm (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2009, 10:28:16

"tio" ne povas havi multenombron, "ĉi" estas neŝanĝebla.
Do la demando devas esti:
Kio estas tio ĉi: « » ?
aŭ:
Kio estas tiuj ĉi signoj: « kaj » ?

rosto (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2009, 11:20:59

sergejm:"tio" ne povas havi multenombron
Kiu diris al vi tion? Vidu ekzemple ĉi tiun saĝan opinion:
http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/ioj.html

horsto (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2009, 12:28:37

Ĉu tio ne estas nur ideo aŭ propono? Fakte oni ne uzas pluralon por la vorto "tio".
Por mi la fakto, ke "tio" ne havas pluralon, estis ĉiam bona rimedo por distingi ĉu temas pri "tio" aŭ "tiu".

P.S. "Kio estas tioj ĉi" estas ĉiukaze malĝusta, ĉu vi ne estus skribinta: "Kioj estas tioj ĉi"
Nun la problemoj ekas.

rosto (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2009, 13:18:31

"Kio estas tio ĉi", "Kio estas tioj ĉi", "Kioj estas tioj ĉi" - ĉioj estas korektaj.
horsto:Ĉu tio ne estas nur ideo aŭ propono?
Kia ideo? Kia propono? Kiu kiam malpermesis uzon de pluralo ĉikaze? Tioj estas simplaj tabelvortoj.

sergejm (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2009, 14:57:24

rosto:
sergejm:"tio" ne povas havi multenombron
Kiu diris al vi tion? Vidu ekzemple ĉi tiun saĝan opinion:
http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/ioj.html
Vere, kio/tio/ĉio/io povas iam esti multenombraj, malgraŭ tio ke multaj gramatikoj diras ke ne.
Kio estas tio ĉi « »? Tio ĉi estas (paro da) angulaj citiloj.
Kio estas tioj ĉi « »? Tioj ĉi estas angulaj citiloj.
Kioj estas tioj ĉi « »? Tioj ĉi estas malfermanta kaj fermanta angulaj citiloj.

Iĉo (הצגת פרופיל) 26 בינואר 2009, 15:30:05

Scytheandsickle:Mi ne povas trovi la vorton por « kaj ».

Ili estas noma "guillemet" en la angla
Aŭ ... "angle quotes" ... mi neniam aŭdis "guillemets".

Kaj cetere ...

pmeg:La tabelvortoj je U kaj A povas ricevi la finaĵojn J kaj N.

La tabelvortoj je O povas ricevi N, sed normale ne povas ricevi J.
pmeg:La ordinara O-finaĵo kaj la tabelvorta O-parto estas preskaŭ samsignifaj, sed la tabelvortoj je O normale ne akceptas la finaĵon J.

rosto (הצגת פרופיל) 26 בינואר 2009, 18:04:34

Mi trovis jenan belan poezian tekston ĉe http://memorujo.over-blog.com/article-23427951.h... Ĉi tio estas ekzemplo de bona uzo de "ioj kaj tioj" en poezio.
Pluvas kaj ventas... Duboj oktobraj, nenietoj dimanĉaj...

Ej ! Jen pluvo kaj vento..tiktakas gutoj... Frapoj supre, ĉielo nigretas. Animo grizas? ne.. Malordo regas endome, dormetas la cerbo.. Kaj...

Jen. Mi ellasu vortojn, liberigu parolon, ĝuu plaĉon de l'tajpo.. La familianoj jen dormas jen forestas en aĉetoj ekstere..

Ĉu mesaĝon mi eltajpos eksteren, ĉu por tutmonda legantaro mi parolos pri mia laboro, pri francujaj okazaĵoj, pri ioj kaj tioj ?

Ĉu mi diros pri tiu grandega velŝipo kiu apenaŭ povas pasi sub tiu pontego, kiu altas tiom kiom triumfarko en Parizo ?

Ĉu mi rakontos pri epilepsio, malforta memorkapablo ?

Ĉu je la momento diri ion en la memorujo bloga mi trovos la adreson kaj pasvorton ? Mi forgesis.. Do, esploru mi la notkajereton por retrovi ilin.. Jen la la memoro de amnezietulo.
Ĉu mi iĝos tiu ŝtatfunkciulo kiu, maljuniĝante, revenetas al la iama anarkiismemo ?... Jesete..

Venontan fojon mi eldiros kurson pri filozofio, politiko, ĝardenadon...Venontan fojon mi rakontos pri herboj sovaĝaj kiuj invadas razenon ne prizorgitan..

לראש הדף