Přejít k obsahu

Norda Koreo - fino aŭ komenco?

od uživatele vedev ze dne 26. března 2009

Příspěvky: 57

Jazyk: Esperanto

bbc (Ukázat profil) 27. března 2009 16:12:11

Esperanto estas pli bonasonanta, sed havas kelke teruraj vortojn.
Tio estas nur via opinio. Mi ne penos laborigi sin kaj skribos en la rusan: "В чужой монастырь со своим уставом не лезь!" Bonvolu traduki ĝin en Esperanto. Do se vi ne ŝatas kelkajn vortijn, tio ne signifas ke lingvo setas malbona, simple vi kutimi.

Eo estas sufiĉe bona, bela, facillernata kaj perfekta lingvo. Sed vi estas nur plorulo.

nikko (Ukázat profil) 28. března 2009 8:02:24

Mi scias ke en Rusio estas stereotipaj imagoj pri beleco. Tiuj stereotipoj simplas. Ĝermanaj lingvoj estas malbelaj kaj krudaj, romanaj estas belaj kaj artaj. 99% diros al vi ke franca estas bela, 1% de germana. Sed tio estas nur stereotipo. Eble homojn influas spektado de multaj sovetuniaj filmoj pri milito, kie germanaj okupantoj parolas germane... Do ne estas strange, ke certe romaneco estas proponata por plibeligo.

vedev (Ukázat profil) 28. března 2009 8:37:55

nikko:

Mi miras kie vi prenas tian informon, ĉu vi eltrovis novan "Zadornovecan" artikolon de iu tataro? Donu al mi ligilon, mi volas ekvidi tion per miaj propraj okuloj.
Legu tion

http://forum.glavred.info/viewtopic.php?p=58991

vedev (Ukázat profil) 28. března 2009 8:56:20

bbc:
Esperanto estas pli bonasonanta, sed havas kelke teruraj vortojn.
Tio estas nur via opinio. Mi ne penos laborigi sin kaj skribos en la rusan: "В чужой монастырь со своим уставом не лезь!" Bonvolu traduki ĝin en Esperanto. Do se vi ne ŝatas kelkajn vortijn, tio ne signifas ke lingvo setas malbona, simple vi kutimi.

Eo estas sufiĉe bona, bela, facillernata kaj perfekta lingvo. Sed vi estas nur plorulo.
" ne iru al fremda monaĥejo kun via regularo"
Tio ne estas bona proverbo. Esperanto ne estas monaĥejo, ĉu ne?

bbc (Ukázat profil) 28. března 2009 15:19:50

Tio ne estas bona proverbo
Tio estas bona proverbo. Homoj parolis Esperanto dum 120 jaroj. Do kial vi pensas ke vi parolis veron? Vi devas lerni respekti alia kulturojn eĉ internaciajn.

vedev (Ukázat profil) 28. března 2009 22:57:49

bbc:
Tio ne estas bona proverbo
Tio estas bona proverbo. Homoj parolis Esperanto dum 120 jaroj. Do kial vi pensas ke vi parolis veron? Vi devas lerni respekti alia kulturojn eĉ internaciajn.
ĉu vi volas diri, ke vi estas popo en tia monaĥejo? rido.gif

Senegaùlo (Ukázat profil) 29. března 2009 0:17:04

nikko:Mi scias ke en Rusio estas stereotipaj imagoj pri beleco. Tiuj stereotipoj simplas. Ĝermanaj lingvoj estas malbelaj kaj krudaj, romanaj estas belaj kaj artaj. 99% diros al vi ke franca estas bela, 1% de germana. Sed tio estas nur stereotipo. Eble homojn influas spektado de multaj sovetuniaj filmoj pri milito, kie germanaj okupantoj parolas germane... Do ne estas strange, ke certe romaneco estas proponata por plibeligo.
Ance la brasileras trova ce la lingua franses es la plu bela... Es sola coaveninte ?

Ankaŭ la brazilanoj opinias ke la franca lingvo estas la plej bela... Ĉu nur koincide ?

A mne oĉen' nravitsja russkij jazyk!

bbc (Ukázat profil) 29. března 2009 4:32:28

ĉu vi volas diri, ke vi estas popo en tia monaĥejo?
Ne, sed vi ne estas popo en ĉia monaĥejo.

AlfRoland (Ukázat profil) 29. března 2009 6:42:10

Kaj kio pri Norda Koreujo?

Senegaùlo (Ukázat profil) 29. března 2009 23:48:33

Parolas como "Koreujo" basta per fa de la esperanto un lingua riable..

Vortoj kiaj "Koreujo" sufiĉas por fari Esperanton ridinda lingvo...

Zpět na začátek