Messages: 221
Language: Esperanto
Jev (User's profile) July 20, 2016, 8:20:18 AM
capiscuas:Gratulojn pro la nova versio de lernu.net, mi valoras viajn penojn laborante. Ĉu ĉi forumo povas havi RSS subtenon? Ĉu ankaŭ povas esti sekvebla pere de kontorta apliaĵoj kiel Tapatalk?Dankon pro la gratuloj. Mi mem multe uzas RSS, pro tio mi ŝatus iam aldoni tiun eblon al la novaj forumoj.
Antaŭdankon.
Jev (User's profile) July 20, 2016, 8:21:06 AM
cFlat7:Jes, tre bone!Dankon, mi notis tion kaj mi vidu, ĉu eblos facile ripari tion.
Per mia iPado, la x-ilo ne plu versxajne funkcias.
Jev (User's profile) July 20, 2016, 8:25:43 AM
Urho:Ŝajnas, ke la Lingvofiltrilo (eo, fi) ne tute funkcias, ĉar mi ne vidas miajn novajn finnalingvajn mesaĝojn en la forumo. Do, mi devas uzi nur la finnan en Lingvofiltrilo por trovi ilin.Jes, ŝajne estas iom da problemoj pri tio. Mi hodiaŭ provos eltrovi la problemon. Dankon!
Jev (User's profile) July 20, 2016, 8:28:11 AM
psychoslave:Gratulu al la teamo por la nova retejo!Dankon pro la gratuloj. La kodon ni ankoraŭ ne planas publikigi, sed por la vortaro ni certe planas aldoni kelkajn pliajn funkciojn, interalie ankaŭ la rapidajn klavojn por ŝanĝi la direkton.
Pri la vortaro, estus bone se oni povas inversigi la celan kaj la fontan lingvon per unu butono. Se tiu butono estus alirebla per "shift+tab" kiel en la malnova versio, tiu estus perfekta. Alie, la nova lingvo selektado estas multe pli bone ol al malnova laŭ mi, gratulu!
Parenteze, ĉu la kodo estas publikigita kun libera permisilo do mi povas kontribui al ĝi?
Jev (User's profile) July 20, 2016, 8:30:39 AM
haydn:Ĉu ne estus pli bone, se oni povus per unu klako renversi la font- kaj cellingvojn? La estinta butono malaperis.Dankon pro la proponoj, ni nepre pripensos tion.
Kaj ĉu ne estus pli bone, se oni povus mem elekti, kiujn lingvojn montri en la vortara lingvolisto? Kompreneble neniu persono konas ĉiun lingvon en Lernu, do la rulumado tra la kompleta listo propre ne necesus, se forlaseblas lingvojn de si nekonatajn. Ankaŭ: Alt+1 (por malfermi vortaron) ne funcias dum skribo (almenaŭ en la forumo).
Jev (User's profile) July 20, 2016, 8:31:08 AM
johmue:Bonvolu ebligi aŭ eble eĉ devigi https.Estas planate.
Fenris_kcf (User's profile) July 20, 2016, 8:44:47 AM
Jev:Laux mi tio estas la plej grava afero. Mi esperas ke la lernu-skipo scias kion signifas mankanta cxifrado.jomue:Bonvolu ebligi aŭ eble eĉ devigi https.Estas planate.
tommjames (User's profile) July 20, 2016, 9:18:31 AM
Mi tre ŝatas la novan sistemon por forumolingvoj. Jam unueca forumo kun lingvofiltroj... kia bonega ideo! Multe pli bona ol antaŭe.
alimales (User's profile) July 20, 2016, 9:20:09 AM
Ekzemple :
- kie estas la naciaj forumoj?
- ĉu oni ne plu povas legi la diversaj partoj de la forumo ĝenerale kaj ne temo post temo?
- kiel oni respondas al iu aparte (la citaĵo ne plu aperas kiam oni faras respondon)?
ktp...
Mallonge, la forumo estas kvazaŭ neuzebla por mi.
Jev (User's profile) July 20, 2016, 9:38:26 AM
tommjames:Ŭaŭ! Ŝajne la reverko estis giganta entrepreno kaj ĝi realiĝis sufiĉe sukcese, gratulegon!Grandan dankon!
Mi tre ŝatas la novan sistemon por forumolingvoj. Jam unueca forumo kun lingvofiltroj... kia bonega ideo! Multe pli bona ol antaŭe.