前往目錄

La nova versio de lernu!

貼文者: Jev, 2016年7月19日

訊息: 221

語言: Esperanto

Jev (顯示個人資料) 2016年7月20日上午8:20:18

capiscuas:Gratulojn pro la nova versio de lernu.net, mi valoras viajn penojn laborante. Ĉu ĉi forumo povas havi RSS subtenon? Ĉu ankaŭ povas esti sekvebla pere de kontorta apliaĵoj kiel Tapatalk?
Antaŭdankon.
Dankon pro la gratuloj. Mi mem multe uzas RSS, pro tio mi ŝatus iam aldoni tiun eblon al la novaj forumoj.

Jev (顯示個人資料) 2016年7月20日上午8:21:06

cFlat7:Jes, tre bone!
Per mia iPado, la x-ilo ne plu versxajne funkcias.
Dankon, mi notis tion kaj mi vidu, ĉu eblos facile ripari tion.

Jev (顯示個人資料) 2016年7月20日上午8:25:43

Urho:Ŝajnas, ke la Lingvofiltrilo (eo, fi) ne tute funkcias, ĉar mi ne vidas miajn novajn finnalingvajn mesaĝojn en la forumo. Do, mi devas uzi nur la finnan en Lingvofiltrilo por trovi ilin.
Jes, ŝajne estas iom da problemoj pri tio. Mi hodiaŭ provos eltrovi la problemon. Dankon!

Jev (顯示個人資料) 2016年7月20日上午8:28:11

psychoslave:Gratulu al la teamo por la nova retejo!
Pri la vortaro, estus bone se oni povas inversigi la celan kaj la fontan lingvon per unu butono. Se tiu butono estus alirebla per "shift+tab" kiel en la malnova versio, tiu estus perfekta. Alie, la nova lingvo selektado estas multe pli bone ol al malnova laŭ mi, gratulu!
Parenteze, ĉu la kodo estas publikigita kun libera permisilo do mi povas kontribui al ĝi?
Dankon pro la gratuloj. La kodon ni ankoraŭ ne planas publikigi, sed por la vortaro ni certe planas aldoni kelkajn pliajn funkciojn, interalie ankaŭ la rapidajn klavojn por ŝanĝi la direkton.

Jev (顯示個人資料) 2016年7月20日上午8:30:39

haydn:Ĉu ne estus pli bone, se oni povus per unu klako renversi la font- kaj cellingvojn? La estinta butono malaperis.
Kaj ĉu ne estus pli bone, se oni povus mem elekti, kiujn lingvojn montri en la vortara lingvolisto? Kompreneble neniu persono konas ĉiun lingvon en Lernu, do la rulumado tra la kompleta listo propre ne necesus, se forlaseblas lingvojn de si nekonatajn. Ankaŭ: Alt+1 (por malfermi vortaron) ne funcias dum skribo (almenaŭ en la forumo).
Dankon pro la proponoj, ni nepre pripensos tion.

Jev (顯示個人資料) 2016年7月20日上午8:31:08

johmue:Bonvolu ebligi aŭ eble eĉ devigi https.
Estas planate.

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2016年7月20日上午8:44:47

Jev:
jomue:Bonvolu ebligi aŭ eble eĉ devigi https.
Estas planate.
Laux mi tio estas la plej grava afero. Mi esperas ke la lernu-skipo scias kion signifas mankanta cxifrado.

tommjames (顯示個人資料) 2016年7月20日上午9:18:31

Ŭaŭ! Ŝajne la reverko estis giganta entrepreno kaj ĝi realiĝis sufiĉe sukcese, gratulegon!

Mi tre ŝatas la novan sistemon por forumolingvoj. Jam unueca forumo kun lingvofiltroj... kia bonega ideo! Multe pli bona ol antaŭe.

alimales (顯示個人資料) 2016年7月20日上午9:20:09

Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?

Ekzemple :
- kie estas la naciaj forumoj?
- ĉu oni ne plu povas legi la diversaj partoj de la forumo ĝenerale kaj ne temo post temo?
- kiel oni respondas al iu aparte (la citaĵo ne plu aperas kiam oni faras respondon)?
ktp...

Mallonge, la forumo estas kvazaŭ neuzebla por mi.

Jev (顯示個人資料) 2016年7月20日上午9:38:26

tommjames:Ŭaŭ! Ŝajne la reverko estis giganta entrepreno kaj ĝi realiĝis sufiĉe sukcese, gratulegon!
Mi tre ŝatas la novan sistemon por forumolingvoj. Jam unueca forumo kun lingvofiltroj... kia bonega ideo! Multe pli bona ol antaŭe.
Grandan dankon!

回到上端