Kurtvortoj
by sengir_assassin, May 17, 2008
Messages: 20
Language: Esperanto
sengir_assassin (User's profile) May 18, 2008, 3:36:11 PM
mnlg:Same kun l'afero / la feroMi petas, ke vi klarigu.
Mi opinius ke l'afero estus "la afero" anstataŭ "la fero". Mi studis Hispana dum du jaroj, do mia interpreto estas "l'afero / la afero".
Ĉi tio ne same por ĉiu romiaj lingvoj?
:Bona ekzemplo de la kialo ni ne devus uzi kurtvortojn.Ĉi tio estas bona ekzemplo de kial oni ne uzus kurtvortojn, sed skribe min plaĉas kurtvortoj.
"Ne'sti" ne samas tiel, kiel "nesti", sed ili estas prononcitaj same.
Dankon Ĉiujn!
mnlg (User's profile) May 18, 2008, 3:54:51 PM
sengir_assassin:Mi petas, ke vi klarigu.uzo de "l'" antaŭ "afero" similigas prononcon de la vortoduo al tiu de "la fero". La signifo, kompreneble, estus malsama. Tial, en parolado, povus esti konfuzo.
sengir_assassin (User's profile) May 18, 2008, 4:02:51 PM
mnlg:uzo de "l'" antaŭ "afero" similigas prononcon de la vortoduo al tiu de "la fero". La signifo, kompreneble, estus malsama. Tial, en parolado, povus esti konfuzo.Ho! Mi komprenas.
Rudolf F. (User's profile) May 19, 2008, 12:42:34 PM
Miland:Mi ofte uzis E- por la radiko Esperant'.Ne, la "elizio" (uzo de apostrofo en tiuj du kazoj) estas permesata ĉiam, ne nur en poezio. Oni tamen relative malofte renkontas ĝin en ĉiutaga Esperanto.
En poezio (ne en prozo), estas permesita uzi l' anstataŭ la, kaj, ĉe la fino de linio, uzi apostrofon ' anstataŭ la -o finaĵon.
Escepto (kiun mi evitas): dank' al
(intertempe jam preskaŭ nova prepozicio, kaj tiam oni devus skribi: "dankal" kaj modifi la vortakcenton)
Mi skribas "danke al" konforme al la reguloj pri elizio.
En Esperanto fakte uzatas jam kelkaj "kurtvortoj", do mallongigitaj formoj de vortoj. La plej ofta ekzemplo estas "radio" anstataŭ "radioaparato", kaj tio, kvankam "radio" jam ekzistis kaj havas alian signifon, do kreante homonimon.
Alia oftaj ekzemploj estas:
"aŭto" anstataŭ "aŭtomobilo"
"buso" anstataŭ "aŭtobuso"
"spontana" anstataŭ "spontanea"
(foje jam "sponta")
En la Nova PIV:
"interlingviko" anstataŭ "interlingvistiko"
Resumo: Ekzistas tendenco, kvankam malforta, mallongigi vortradikojn en Esperanto. Tio estas normala lingvoevoluo, kaj ne kritikinda, se la rezulto ne pekas kontraŭ la Fundamento, i.a. kontraŭ la vortsintakso en Esperanto.
Ergazomai (User's profile) June 19, 2008, 2:33:09 PM
Ekz.:
mi ne iras > mi n'iras
En la parolado mi ofte uzas tion, sed mi ne scias, se ĝi estas korekta.
mnlg (User's profile) June 19, 2008, 3:42:12 PM
La reguloj ne permesas tion, laŭ mia scio.
Eble en poezio oni "pardonus" tion, sed mi ne spertas pri tio.
Ergazomai (User's profile) June 24, 2008, 7:52:48 AM
mnlg:Vi povas, sed vi ne rajtasDankon pro via sperteco, kiel kutime!
La reguloj ne permesas tion, laŭ mia scio.
Eble en poezio oni "pardonus" tion, sed mi ne spertas pri tio.
Ĉiel, amuzige, mi eklernis la verbon "rajti" apenaŭ post la sendo de la mesaĝo... mi devas ankoraŭ lerni pri la uzado de la verboj "povi", "ebli", "rajti".. en mia lingvo, itala, ili estas tutaj ekvivalentaj al "potere"!
mnlg (User's profile) June 24, 2008, 12:50:59 PM
Ergazomai:"povi", "ebli", "rajti"kaj "kapabli".
Ergazomai (User's profile) June 24, 2008, 2:57:58 PM
mnlg:kaj "kapabli".Jes, pardonu!
amigueo (User's profile) November 6, 2021, 6:50:44 PM
Ne'sti ne logas min sed "risto" vic restoraciejo kaj "manfo" vic manifestacianto
Kaj...kaj...