Al la enhavo

Kurtvortoj

de sengir_assassin, 2008-majo-17

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

sengir_assassin (Montri la profilon) 2008-majo-18 16:02:51

mnlg:uzo de "l'" antaŭ "afero" similigas prononcon de la vortoduo al tiu de "la fero". La signifo, kompreneble, estus malsama. Tial, en parolado, povus esti konfuzo.
Ho! Mi komprenas.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-19 14:33:09

Mi volus scii, bonvolu, se oni povus kurtigi "ne" en "n'" antaŭ alia vokalo.
Ekz.:

mi ne iras > mi n'iras

En la parolado mi ofte uzas tion, sed mi ne scias, se ĝi estas korekta.

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-19 15:42:12

Vi povas, sed vi ne rajtas ridulo.gif

La reguloj ne permesas tion, laŭ mia scio.

Eble en poezio oni "pardonus" tion, sed mi ne spertas pri tio.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-24 07:52:48

mnlg:Vi povas, sed vi ne rajtas ridulo.gif

La reguloj ne permesas tion, laŭ mia scio.

Eble en poezio oni "pardonus" tion, sed mi ne spertas pri tio.
Dankon pro via sperteco, kiel kutime!

Ĉiel, amuzige, mi eklernis la verbon "rajti" apenaŭ post la sendo de la mesaĝo... mi devas ankoraŭ lerni pri la uzado de la verboj "povi", "ebli", "rajti".. en mia lingvo, itala, ili estas tutaj ekvivalentaj al "potere"!

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-24 12:50:59

Ergazomai:"povi", "ebli", "rajti"
kaj "kapabli".

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-24 14:57:58

mnlg:kaj "kapabli".
Jes, pardonu! lango.gif

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-06 18:50:44

(Ho mi flaton prenas de meritega perceptigxo kiel eterna komencanto.)
Ne'sti ne logas min sed "risto" vic restoraciejo kaj "manfo" vic manifestacianto
Kaj...kaj...

Reen al la supro