Contenido

Kurtvortoj

de sengir_assassin, 17 de mayo de 2008

Aportes: 17

Idioma: Esperanto

sengir_assassin (Mostrar perfil) 18 de mayo de 2008 16:02:51

mnlg:uzo de "l'" antaŭ "afero" similigas prononcon de la vortoduo al tiu de "la fero". La signifo, kompreneble, estus malsama. Tial, en parolado, povus esti konfuzo.
Ho! Mi komprenas.

Ergazomai (Mostrar perfil) 19 de junio de 2008 14:33:09

Mi volus scii, bonvolu, se oni povus kurtigi "ne" en "n'" antaŭ alia vokalo.
Ekz.:

mi ne iras > mi n'iras

En la parolado mi ofte uzas tion, sed mi ne scias, se ĝi estas korekta.

mnlg (Mostrar perfil) 19 de junio de 2008 15:42:12

Vi povas, sed vi ne rajtas ridulo.gif

La reguloj ne permesas tion, laŭ mia scio.

Eble en poezio oni "pardonus" tion, sed mi ne spertas pri tio.

Ergazomai (Mostrar perfil) 24 de junio de 2008 07:52:48

mnlg:Vi povas, sed vi ne rajtas ridulo.gif

La reguloj ne permesas tion, laŭ mia scio.

Eble en poezio oni "pardonus" tion, sed mi ne spertas pri tio.
Dankon pro via sperteco, kiel kutime!

Ĉiel, amuzige, mi eklernis la verbon "rajti" apenaŭ post la sendo de la mesaĝo... mi devas ankoraŭ lerni pri la uzado de la verboj "povi", "ebli", "rajti".. en mia lingvo, itala, ili estas tutaj ekvivalentaj al "potere"!

mnlg (Mostrar perfil) 24 de junio de 2008 12:50:59

Ergazomai:"povi", "ebli", "rajti"
kaj "kapabli".

Ergazomai (Mostrar perfil) 24 de junio de 2008 14:57:58

mnlg:kaj "kapabli".
Jes, pardonu! lango.gif

amigueo (Mostrar perfil) 6 de noviembre de 2021 18:50:44

(Ho mi flaton prenas de meritega perceptigxo kiel eterna komencanto.)
Ne'sti ne logas min sed "risto" vic restoraciejo kaj "manfo" vic manifestacianto
Kaj...kaj...

Volver arriba