Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

★ 【网络系列随笔】 天高任鸟飞 Birdoj al Alta !

de Flago, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 7077

Lingvo: 简体中文

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-26 00:28:11

Montara Vilaĝo 416
山 村
Ŝi akceptis la monon, kaj por montri,
她把钱接过来,为了表示
ke ŝi lin tute fidas, ne kalkulis la sumon.
她完全信任潘大叔,她连数也没有数一下。
"Mi tre dankas, Onklo Pan,"
“万分地感谢你,潘大叔,”
ŝi diris kaj sam-tempe kap-salutis mian patrinon.
她 说着 同时 向我的母亲 点了点头。
"Vi ambaŭ multe helpis min. Mi devas for-iri.
“你们 两人 对我帮助 实在太大了。我现在得走了。
Mi ankoraŭ nenion pretigis por nia Hejma Dio.
我 什么东西 也没有 为我们的灶王爷 准备,
Ni ĉiuj rapidegas rilate ĉi Novjaron, ĉu ne?"
这个新年 我们大 家都太忙乱了,对吗?”
Kaj ŝi for-iris per paŝoj viglaj kaj malpezaj, kvazaŭ ŝi dancus.
她离去了 步子轻盈,好像 她是在跳舞似的。
Finiĝis la kvarcent dek sesa
第416段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-26 00:44:06

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 298
战斗在 中国
Li povas resti en Kantono,
他 可以 留在广州,
se li volas, diris la detektivoj.
如果 他想,侦探们 说。
Tio eble estas leĝo.
这 可能 是 一项法律。
Tamen kiel li povus lasi min sola?
但 他 怎么能 让我一个人 呆着呢?
Tion faris duono el la kantonanoj
有一半的广州人 做这事
kiuj havas japanan edzinon, inkluzive s-ron U.
他们有日本妻子,包括 U 先生。
La alia duono kune kun la edzino rifuĝas
另一半 与妻 子一起避难
en tiu ĉi neŭtrala zono.
在 这个中立的 地区。
Certe ili estas multe pli saĝaj ol ni.
当然,他们 是 比 我们 更聪明。
Kial ni ne restas en Hongkong tiam?
那时 我们 为什么 不留 在香港呢?
Finiĝis la ducent naŭdek oka
第298段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-26 23:53:31

Montara Vilaĝo 417
山 村
"Ĉu via propra mono?"
“你 是用自己的钱吗?”
mia patrino demandis Onklo Pan
我母亲问潘大叔。
post la for-iro de Onjo Krizantemo.
菊婶 离开后.
"Jes, sinjorino," Onklo Pan respondis de-primite.
“是的,大娘,” 潘大叔 低沉地回答。
"Tion mi ŝparis de kiam gravediĝis nia bovino.
“自从 我们的母牛怀崽以后,我就积下了这点钱。
Mi intencis aĉeti por la bovin-infano arĝentan sonorilon."
我 原是想 为小牛仔 买一个银铃儿呀。”
"Ho, kompatinda Onklo Pan!"
“啊,可怜的潘大叔!”
ekkriis mia patrino. "
我的母亲 叫了一声,
Do mi aĉetos por vi arĝentan sonorilon kiel nov-jaran donacon.
“那么 我来为它 买一只银铃儿,作为新年的礼物吧。
Finiĝis la kvarcent dek sepa
第417段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-27 00:15:28

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 299
战斗在 中国
Ĉu ni timis la karan vivon kaj la okulojn de japanoj?
我们 害怕了 这昂贵的 生活 和 日本人的 眼睛了吗
Tamen eĉ se tio ne ĝenus nin,
但是,这 不会困扰我们
ni ankaŭ estus riskintaj veni al la sino de batalanta Ĉinio.
我们 也是冒着危险 来到了这战斗中的中国的怀抱。
Mi ne volas senfare atendi la finiĝon de l' milito kiel tiuj fratinoj.
我 不想像 那些姐妹一样 等待着 战争的结束。
Mi ne volas iri ilian vojon.
我 不想 走 她们的 路。
Mi esperis kaj kredis,
我 希望 和 相信,
ke ni iel kaj iam nepre povos venki la malfacilojn.
我们 将一定以某种方式和有时间来 克服困难。
Mi esperis kaj kredis.
我 希望 和 相信,
Kaj tio realiĝas parte kaj efemere...
这事情 部分和 短暂地实现
Finiĝis la ducent naŭdek naŭa
第299段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-28 01:17:34

Montara Vilaĝo 418
山 村
Ne plu ĝenu vin pri la poŝrabado,
你 就不要 再为那失窃的事 难过吧。
Onklo Pan. Ni forgesu pri tio!"
潘大叔 我们 忘记这件事吧!”
"Vi estas tiel bon-kora al mi, sinjorino,"
“大娘,你 对我是太好了,”
Onklo Pan diris, preskaŭ ek-plor-singultante.
潘大叔 说这话,几乎要哭出来。
"Vi ĉiam estis bon-kora al mi.
“你 一直是 对我那样好。
Mi estas viro stulta,
我 是 个呆男子,
sinjorino, sen-espere stulta."
大娘,没有希望的呆子
Kaj komencis tremegi liaj kruroj.
他的双腿 开始激烈地颤抖起来。
Ŝajnis, ke li volas sur-genuiĝi.
他 几乎像是 要跪下来的样子,
Finiĝis la kvarcent dek oka
第418段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-28 01:34:56

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 300
战斗在 中国
Mi foliumas la paĝojn de l' ĵusa pasinteco.
我 浏览了 最近的页面。
Ili de-ŝiriĝas subite, falas teren.
它们 突然撕裂了,掉在地上。
Kaj poste mi ne scias plu.
后来 我 不再 知道了。
Ĉu ili efektive ekzistis, aŭ estas nur mia iluzio?
它们 确实存在过,还是 仅仅 是我的错觉?
La vagonaro kuras, kuradas.
这列车 在行驶着,行驶着
Komencas krepuskiĝi.
黎明 开始了
Dinko silentas, kvankam li ne mienas severe.
丁克 沉默起来,虽然 他 没有 严厉的 表情。
Mi neniam supozis,
我 从来没有 想过,
ke li povas tiel longe ne paroli.
他 却 如此 长时间 不说话了
Finiĝis la tricenta
第300段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-28 23:47:46

Montara Vilaĝo 419
山 村
Sed iel li sin turnis kaj kuregis al sia ĉambro,
不过 他 忽然 掉转身,跑到他自己的房间里去。
kvazaŭ li estus mem ŝtelisto.
像个 小偷似地
Li sin ĵetis sur la liton,
他 倒在 床上,
kovrante sian kapon per ambaŭ manoj,
双手 蒙着 头脸,
dum lia brusto anhele leviĝis-mal-leviĝis.
他的 胸脯一上一下地起伏着。
Vespere de la Eta Nov-jaro,
在过小年的 晚上,
nenion ni havis
我们 没有什么东西
por oferi al nia Dio Kuireja kaj Hejma,
可献给我们的 家神,
kiu estis for-ironta
灶王爷 离开了
en la ĉielon por mallonga ripozo.
是去天上 短暂休息。
Finiĝis la kvarcent dek naŭa
第419段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-29 00:17:48

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 301
战斗在 中国
Ĉe ĉiu stacidomo li aĉetas malgrandajn manĝaĵojn,
在每个车站,他 都买些 小食物,
metas ilin antaŭ mi.
把它们 放在 我面前。
Inter ili troviĝas nigraj insektoj, ŝajne rostitaj,
在它们中间 发现了 黑色的 虫子,像是被烤过的,
kiuj en aliaj lokoj nur ĝojigas infanojn kiel ludiloj.
在其他地方 仅仅是逗孩子们高兴的 玩具。
Nur por danki lian bon-koron,
仅仅为了 感谢他的 好心,
mi prenas kelkajn fruktojn kaj sukeraĵojn.
我 取了 几个水果 和 糖果。
Apetiton mi ne havas.
我 没有 胃口。
Ne la insektoj for-rabis ĝin.
这些虫子 没有夺去 它。
Ankaŭ Dinko mem malmulte manĝas.
丁克自己 也吃得 很少。
Finiĝis la tricent unua
第301段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-29 23:29:44

Montara Vilaĝo 420
山 村
Tre mal-feliĉis mia patrino,
我的母亲 感到非常的 不快,
ĉar ŝi ĉiam esperis,
因为 她 一直希望
ke la dio favore raportos
灶神 能 作很好的报告,
pri niaj hejmanoj al la Ĉiela Imperiestro,
在玉皇大帝面前 对我家有利
tiel ke tiu povu per sia beno
好叫 这位天神 能用自己的 祝福
sukcesigi la laboron de mia patro.
能祝福我的父亲 在工作中取得成就。
Sed ŝi jam ne tute certis,
不过,她 已经 不能 确定,
kia maniere nun priparolos nin la dio.
灶王爷 会讲些 什么话,
Eble li diros al la Ĉiela Imperiestro,
也许 他 会上奏 玉皇大帝,
ke nia kuirejo ne estas sufiĉe pura,
指责 我们的 灶房 不够干净,
ke ni en la domo uzadas tro multe da fi-lingvaĵo,
我们 在家里说了 太多粗鲁的话,
ke ni ne lavas nin regule,
不经常洗澡,
ke ni ne sufiĉe afablis al niaj najbaroj,
我们 对于邻居们 也不太够友善,
kaj multajn aliajn malbonaĵojn.
以及 诸类不好的 事情。
Finiĝis la kvarcent dudeka
第420段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-marto-31 01:51:20

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 302
战斗在 中国
Kiom da stacioj ankoraŭ estas antaŭ ni?
我们 前面 还有 多少站?
Mi tute ne scias, ĉar tiufoje per ŝipo
我 完全 不知道,因为 那次 坐船
ni venis de Hongkong al Kantono.
我们 从香港 来到 广州。
Mi ne demandas Dinkon.
我 没有 问 丁克。
Ĉar, kiam ni atingos tien,
因为 在我们将 到达那里
mi perfekte indiferentas.
我 完全 无所谓。
Mi postulis de mi,
我 要求 我自己,
ke mi ne estu unu el tiuj fratinoj.
我 不是 那些姐妹的 一位。
Tamen nun, volenevole mi trenas min
然而 现在,我愿意不愿意 拉 我自己
sur ilia vojo griza kaj mallarĝa.
在她们的 灰色而窄的 路上
Ili antaŭiris laŭplane, kaj mi postiras senplane.
她们 按照 计划先行,我 是无计划 后行。
Sekve, tie min atendos nur nulo, nigra, absoluta nulo...
随后 在那里 等我 只是零,黑色的和 绝对的 零。
Finiĝis la tricent dua
第302段 结束

Reen al la supro