Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-05 12:47:16

Lernu mi, ke se mia vorto ne havas la celon helpi, mi ne uzu ĝin por kritiki aŭ fanfaroni.

fanfaroni

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-06 01:57:06

Fanfaroni pri sia inteligenteco estas neinteligenteca ago.

neinteligenteca ago

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-06 13:08:19

Neinteligenta ago, pli precize ne sciante alfronte tiujn faktojn, kiuj naskas ĉagrenojn.

ĉagreno

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-08 01:24:35

Ĉagreniĝas mi nuntempe pri multaj aferoj politikaj, kiujn mi ĉie observas.

observ(?)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-08 18:02:40

Observado estas saĝa agado, kiu instruas nin, ke nia proksimulo havas la samajn rajtojn kaj favorojn, kiujn de li ni atendas.

atend(?)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-09 04:59:38

Atendos multe da infanoj, ĉirkaŭ la mondo, por la alveno de Sankta Klaŭso, la elfo donacema.

donacema

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-09 14:10:34

Donacema homo vera maloftaĵo, ĉar estas du tipoj de konduto: unu de tiuj, kiuj faras, alia de tiuj, kiuj nur observas, montras erarojn, kritikante kaj turmentante la vivon de la proksimuloj.

proksimulo(j)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-10 03:03:57

Proksimulo mia estas tamburisto, kaj kelkfoje mi povas aŭdi la tumbursonojn.

tumburson(o)(j)(n)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-10 13:58:13

Tambursonojn mi aŭdas kaj rememoras kortuŝita pri afrikaj suferantaj sklavoj, kiujn oni venigis en Brazilon kaj al pluraj aliaj landoj en teruraj cirkonstancoj.

cirkonstanco(j)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-11 03:30:03

Cirkonstancoj aliaj estus pli bone, se niaj prapatroj pli ofte konsideras aliulojn.

Konsideras aliuloj

Reen al la supro