У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

од cFlat7, 08. јануар 2014.

Поруке: 2577

Језик: Esperanto

Vinisus (Погледати профил) 05. децембар 2019. 12.47.16

Lernu mi, ke se mia vorto ne havas la celon helpi, mi ne uzu ĝin por kritiki aŭ fanfaroni.

fanfaroni

cFlat7 (Погледати профил) 06. децембар 2019. 01.57.06

Fanfaroni pri sia inteligenteco estas neinteligenteca ago.

neinteligenteca ago

Vinisus (Погледати профил) 06. децембар 2019. 13.08.19

Neinteligenta ago, pli precize ne sciante alfronte tiujn faktojn, kiuj naskas ĉagrenojn.

ĉagreno

cFlat7 (Погледати профил) 08. децембар 2019. 01.24.35

Ĉagreniĝas mi nuntempe pri multaj aferoj politikaj, kiujn mi ĉie observas.

observ(?)

Vinisus (Погледати профил) 08. децембар 2019. 18.02.40

Observado estas saĝa agado, kiu instruas nin, ke nia proksimulo havas la samajn rajtojn kaj favorojn, kiujn de li ni atendas.

atend(?)

cFlat7 (Погледати профил) 09. децембар 2019. 04.59.38

Atendos multe da infanoj, ĉirkaŭ la mondo, por la alveno de Sankta Klaŭso, la elfo donacema.

donacema

Vinisus (Погледати профил) 09. децембар 2019. 14.10.34

Donacema homo vera maloftaĵo, ĉar estas du tipoj de konduto: unu de tiuj, kiuj faras, alia de tiuj, kiuj nur observas, montras erarojn, kritikante kaj turmentante la vivon de la proksimuloj.

proksimulo(j)

cFlat7 (Погледати профил) 10. децембар 2019. 03.03.57

Proksimulo mia estas tamburisto, kaj kelkfoje mi povas aŭdi la tumbursonojn.

tumburson(o)(j)(n)

Vinisus (Погледати профил) 10. децембар 2019. 13.58.13

Tambursonojn mi aŭdas kaj rememoras kortuŝita pri afrikaj suferantaj sklavoj, kiujn oni venigis en Brazilon kaj al pluraj aliaj landoj en teruraj cirkonstancoj.

cirkonstanco(j)

cFlat7 (Погледати профил) 11. децембар 2019. 03.30.03

Cirkonstancoj aliaj estus pli bone, se niaj prapatroj pli ofte konsideras aliulojn.

Konsideras aliuloj

Вратите се горе