Sisu juurde

Esperanta komputila programlingvo

kelle poolt MiMalamasLaAnglan, 8. september 2019

Postitused: 135

Keel: Esperanto

Altebrilas (Näita profiili) 18. september 2019 8:37.42

En la lingvo APL, ekzistas enkonstruita funkcio, kiu rekte kalkulas faktorialon: !N

Ekz:
!4
24

Se oni volas multobligi aron de nombroj, oni uzas la "operatoron" (funkcio de funkcio) /

Ekz:
x/ 7 11 13
1001

Faktorialo povas ankaŭ skribiĝi:
x/ i 4
24

NB: ĉi supre,
x ne estas la litero x, sed la samforma multobliga signo
i ne estas la litero x, sed la greka litero iota, kaj la koresponda funkcio I N resendas la nombrojn de 1 ĝis N:

i 4
1 2 3 4

Metsis (Näita profiili) 18. september 2019 9:47.10

Jen estas kelkaj ideoj por inspiri vin.

Scratch

Ĉu vi konas Scratch, kiu samtempe estas programlingvo kaj medio por krei programojn? La fundamenta ideo de Scratch estas sendi mesaĝojn al objektoj. Oni povas krei elsendan sistemon laŭ pluraj manieroj:
  • sendi mesaĝon laŭ iu hierarkio de objektoj, kaj ĉesigi, kiam unua objekto reagas positive (la pjej tipa)
  • sendi mesaĝon al ĉiuj objektoj, kiuj mem decidas kiel reagi (notu, ke multaj povas reagi)
  • sendi mesaĝon al limigita grupo de objektoj, kiuj mem decidas kiel reagi (notu, ke multaj povas reagi)
Mi ne certas, kiun manieron Scratch uzas, sed mi suspektas, ke la lasta.

Javaskripto

Javaskripto havas prototipojn, t.e. ne estas klasobazita objektema programlingvo. Eble kombini prototipojn kun limigita elsendado estus taŭga ideo.

Prolog

Simpligu Prolog kaj kombinu ĝin kun prototipoj kaj limigita elsendado de mesaĝoj.

Altebrilas (Näita profiili) 18. september 2019 18:13.59

Mi daŭre ne komprenas, kial oni bezonas plian programlingvon. Se temas nur pri amuzo, provu plej simpligitan programlingvon kaj provu funkciigi ĝin senerare.

MiMalamasLaAnglan (Näita profiili) 18. september 2019 21:23.02

Altebrilas:Mi daŭre ne komprenas, kial oni bezonas plian programlingvon. Se temas nur pri amuzo, provu plej simpligitan programlingvon kaj provu funkciigi ĝin senerare.
Se ekzistus Esperanta programlingvo kun unikaj eblecoj, pli homoj ol nur Esperantistoj lernis ĝin. Tio kuraĝigos, ke la uzantoj lernu Esperanton.

Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?

Kio estas la programlingvo kun la plej bona gramatiko?

Kiun programlingvon vi plej volus uzi Esperante?

Altebrilas (Näita profiili) 18. september 2019 22:40.54

Kiujn eblecojn havus tia programlingvo, kiujn aliajn ne havas?

abc_vz (Näita profiili) 19. september 2019 14:56.26

Sõnum peideti.

Zam_franca (Näita profiili) 19. september 2019 15:49.01

MiMalamasLaAnglan: Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?
Mi proponas (elizie aŭ ne)...
Interkomput
Ebligil
Interist
Divastisto

abc_vz (Näita profiili) 19. september 2019 16:57.27

https://bertilow.com/div/komputada_leksikono/ enhavas multe da utilaj informoj.

MiMalamasLaAnglan (Näita profiili) 20. september 2019 20:37.49

abc_vz:https://bertilow.com/div/komputada_leksikono/ enhavas multe da utilaj informoj.
Tio estas tre interesa. Dankon pro ĝi.

MiMalamasLaAnglan (Näita profiili) 20. september 2019 20:42.59

Zam_franca:
MiMalamasLaAnglan: Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?
Mi proponas (elizie aŭ ne)...
Interkomput
Ebligil
Interist
Divastisto
Tio estas bonaj. Mi volas, ke parolantoj de la angla povu prave kaj facile diri la nomon de la lingvo. Mi ne certas, kiun nomon mi volus uzi.

Anstataŭe, la nomo povus esti "Krokodil" aŭ io kiel tio. Se estas krokodilo, kio estas krokodo? Jes, mi pensas ke "Krokodo" estus bona nomo, sed mi ne certas.

Tagasi üles