Esperanta komputila programlingvo
door MiMalamasLaAnglan, 8 september 2019
Berichten: 135
Taal: Esperanto
Altebrilas (Profiel tonen) 18 september 2019 08:37:42
Ekz:
!4
24
Se oni volas multobligi aron de nombroj, oni uzas la "operatoron" (funkcio de funkcio) /
Ekz:
x/ 7 11 13
1001
Faktorialo povas ankaŭ skribiĝi:
x/ i 4
24
NB: ĉi supre,
x ne estas la litero x, sed la samforma multobliga signo
i ne estas la litero x, sed la greka litero iota, kaj la koresponda funkcio I N resendas la nombrojn de 1 ĝis N:
i 4
1 2 3 4
Metsis (Profiel tonen) 18 september 2019 09:47:10
Scratch
Ĉu vi konas Scratch, kiu samtempe estas programlingvo kaj medio por krei programojn? La fundamenta ideo de Scratch estas sendi mesaĝojn al objektoj. Oni povas krei elsendan sistemon laŭ pluraj manieroj:
- sendi mesaĝon laŭ iu hierarkio de objektoj, kaj ĉesigi, kiam unua objekto reagas positive (la pjej tipa)
- sendi mesaĝon al ĉiuj objektoj, kiuj mem decidas kiel reagi (notu, ke multaj povas reagi)
- sendi mesaĝon al limigita grupo de objektoj, kiuj mem decidas kiel reagi (notu, ke multaj povas reagi)
Javaskripto
Javaskripto havas prototipojn, t.e. ne estas klasobazita objektema programlingvo. Eble kombini prototipojn kun limigita elsendado estus taŭga ideo.
Prolog
Simpligu Prolog kaj kombinu ĝin kun prototipoj kaj limigita elsendado de mesaĝoj.
Altebrilas (Profiel tonen) 18 september 2019 18:13:59
MiMalamasLaAnglan (Profiel tonen) 18 september 2019 21:23:02
Altebrilas:Mi daŭre ne komprenas, kial oni bezonas plian programlingvon. Se temas nur pri amuzo, provu plej simpligitan programlingvon kaj provu funkciigi ĝin senerare.Se ekzistus Esperanta programlingvo kun unikaj eblecoj, pli homoj ol nur Esperantistoj lernis ĝin. Tio kuraĝigos, ke la uzantoj lernu Esperanton.
Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?
Kio estas la programlingvo kun la plej bona gramatiko?
Kiun programlingvon vi plej volus uzi Esperante?
Altebrilas (Profiel tonen) 18 september 2019 22:40:54
abc_vz (Profiel tonen) 19 september 2019 14:56:26
Het bericht is verborgen.
Zam_franca (Profiel tonen) 19 september 2019 15:49:01
MiMalamasLaAnglan: Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?Mi proponas (elizie aŭ ne)...
Interkomput
Ebligil
Interist
Divastisto
abc_vz (Profiel tonen) 19 september 2019 16:57:27
MiMalamasLaAnglan (Profiel tonen) 20 september 2019 20:37:49
abc_vz:https://bertilow.com/div/komputada_leksikono/ enhavas multe da utilaj informoj.Tio estas tre interesa. Dankon pro ĝi.
MiMalamasLaAnglan (Profiel tonen) 20 september 2019 20:42:59
Zam_franca:Tio estas bonaj. Mi volas, ke parolantoj de la angla povu prave kaj facile diri la nomon de la lingvo. Mi ne certas, kiun nomon mi volus uzi.MiMalamasLaAnglan: Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?Mi proponas (elizie aŭ ne)...
Interkomput
Ebligil
Interist
Divastisto
Anstataŭe, la nomo povus esti "Krokodil" aŭ io kiel tio. Se estas krokodilo, kio estas krokodo? Jes, mi pensas ke "Krokodo" estus bona nomo, sed mi ne certas.