ورود به محتوا

Kiel oni diras "Ho, ĉu vere?" in viaj lingvoj?

از werechick, 18 سپتامبر 2008

پست‌ها: 83

زبان: Esperanto

Dehlia (نمایش مشخصات) 24 ژانویهٔ 2009،‏ 18:24:44

Verkligen! (svedia lingvo) sal.gif

eikored85 (نمایش مشخصات) 2 فوریهٔ 2009،‏ 4:01:42

En Tajvana lingvo:
噢,真ㄟ?
(O, ĝin e?)

ILuvEire (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2009،‏ 5:13:15

toiletdude:ho, kaj ankaŭ bonvolu skribi la prononcon!

Angle: "Oh, Really?" (O, Ri-li?)
Germane: "Ach, wirklich?" (Aĥ, virk-leĥ)

(Al germanuloj: Bonvolu korekti min se la frazo aŭ prononcon ne estas ĝusta.)
Mi pensas ke "wirkich" estas "viak-liŝ." Ĝi estas "viak-liĥ" nur en la germana svisa.

En la itala estos "oh, davvero?" Ĝi prononcas la sama en esperanto.

Rogir (نمایش مشخصات) 3 فوریهٔ 2009،‏ 13:59:48

Mi neniam aŭdis ke la germana ch elparoliĝas ĉ, laŭ mi estas aĥ, virkliĥ aŭ eble aĥ virkleĥ.

Junpei (نمایش مشخصات) 4 فوریهٔ 2009،‏ 5:36:45

Junuloj diras japane: え、マジ? "e, maĵi?" (mallongaj vokaloj)

rosto (نمایش مشخصات) 4 فوریهٔ 2009،‏ 6:34:23

En Siberia uzado de rusa lingvo tiesence ni ofte demandas:
Da nu?,
kie "nu" estas tiu "nu", kiun Zamenhofo adoptigis por Esperanto, kaj "da" ne estas sence "jes", sed sence kiel "ho" en "ho, ĉu vere?"

szeta (نمایش مشخصات) 4 فوریهٔ 2009،‏ 6:50:33

Hispane (Meksikio): ah! ¿en serio?
Esperante: ah! en serjo?

-ankaŭ estas tre uzata: ah! ¿neta? (elparolata same ol esperanto)

rosto (نمایش مشخصات) 4 فوریهٔ 2009،‏ 7:53:49

Laŭ usona filmo "Taglibro de princino" usone oni ankaŭ diras "Shut up" (ne estas tradukebla) tiasence. Sed naiva avino-reĝino el Eŭropo ekpensis, ke nepino celis diri "Shut your mouth" (fermu vian buŝon) rido.gif

maltosk (نمایش مشخصات) 4 فوریهٔ 2009،‏ 9:44:29

En la MALTA lingvo, "Ho, Chu vere?", tradukas en: "Iva? Veru/a?" dirita esperante!
MALTA
MT

nikko (نمایش مشخصات) 4 فوریهٔ 2009،‏ 10:05:11

rosto:En Siberia uzado de rusa lingvo tiesence ni ofte demandas:
Da nu?,
kie "nu" estas tiu "nu", kiun Zamenhofo adoptigis por Esperanto, kaj "da" ne estas sence "jes", sed sence kiel "ho" en "ho, ĉu vere?"
Ne nur siberia... "nu,da?" kaj "da nu!" estas tutlandaj.

بازگشت به بالا