Al la enhavo

KIAL Esperanto ne atingis rapidan kaj grandiozan sukceson?

de Solulo, 2011-septembro-17

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

dombola (Montri la profilon) 2011-septembro-18 14:59:25

Solulo:
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson. Mi volus ekkoni vian vidpunkton.
En la libro (1978) Esperanto sen Antaŭjuĝoj, Walter Francini opinias pri tio ĉi afero.

En la ĉapitro 4.1 Penvaloras Studi Esperanton, li asertas:

"Se ĝi ankoraŭ ne okupas la meritatan pozicion en la homaj aferoj, tio ne okazas pro faktoroj internaj, sed eksteraj al ĝi. La ĉefaj — ni ripetu — estas du: la rutino, kiu en moralaj kaj kulturaj aferoj estas pli forta, ol la inercio ĉe la fizikaj korpoj; kaj la ŝajnaj patrujaj interesoj de kelkaj registaroj, kies naciaj lingvoj ĝuas grandajn prestiĝon kaj privilegiojn. Evidente por ties konservado oni elspezas multe da mono kaj energio, bremsante samtempe movadon kia Esperanto."

Mi kredas ke estas bone aldoni vidpunkton de lerta esperantisto(bedaŭrinde jam forpasita) por spici la diskutadon.
Ankaŭ la ĉapitro" 2.5 Esperanto ĉiam progresas..." rilatas iamaniere al temo.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-septembro-18 15:04:59

Miland:En la moderna mondo (ekster diktaturoj) estas indiferenteco al ĝi, precipe pro tio, ke la angla fariĝis internacia profesia lingvo.
Kial homoj, supoze rezonemaj kaj kun komuna saĝo, elektas la plej malfacilan, multekostan kaj longdaŭran vojon por atingi la saman rezulton ol per Esperanto?

qwertz (Montri la profilon) 2011-septembro-18 16:51:43

Fek! Tio komuno diskutas pri "Mensa forteco" dum lerni Esperanto lingvo kaj personojn kiujn mankus havi tion "Mensa forteco" lerni Esperanto! Kio amaso de rasismo! Sekve, vi diskutos rasohigieno, ĉu ne?! Fek! Fek! Fek! Mi vere ne volas parto de tio komuno! Tio estas pura rasismo!

targanook (Montri la profilon) 2011-septembro-18 17:05:29

vidas vandenis:
targanook:
darkweasel:
dobri:
Solulo:
Do, Kial ĝi ne atingis imponan kaj rapidan sukceson.
Ĉar laŭ scienca esploro 60 procentoj da homaro estas mense malfortaj.
Kion signifas "mense malforta" en tiu esploro?
Provu kalkuli radikon de 2 sen kalkulilo. Se vi sukcesos, vi ne estas mense malforta.
Kian radikon?Kvadratan? Kuban? Alian? "Mense forta" tasko devas esti pli konkreta.
Ne, konkretaj taskoj estas por mense malfortuloj. Kalkulu Z-an radikon de 2, kie Z apartenas al la n-dimensia nombra spaco de reeloj (mi pardonos kompleksojn al vi), n apartenas al naturaj nombroj.

targanook (Montri la profilon) 2011-septembro-18 17:20:20

Kial homoj, supoze rezonemaj kaj kun komuna saĝo, elektas la plej malfacilan, multekostan kaj longdaŭran vojon por atingi la saman rezulton ol per Esperanto?
Ĉar la angla lingvo estas jam disvastigita, kaj pri esperanto neniu scias. Se vi rigardas la TV-SAT-on, kiun lingvon vi aŭdas? Esperanton? Ne, la anglan. Tial la plejmulto da homoj pensas, ke la angla estas la monda lingvo. Neniu konsideras esperanton. Kaj ne gravas ke la angla lingvo postulas 10-jaran lernadon, tio ĉi ne signifas. Oni diras - lernu la anglan aŭ mortu. Vi ne havas elekton. Kaj tiamaniere 95% de la monda loĝantaro devas lerni la malfacilan lingvon uzatan nur de 5%. Tio estas granda maljusto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-18 17:26:06

qwertz:Fek! Tio komuno diskutas pri "Mensa forteco" dum lerni Esperanto lingvo kaj personojn kiujn mankus havi tion "Mensa forteco" lerni Esperanto! Kio amaso de rasismo! Sekve, vi diskutos rasohigieno, ĉu ne?! Fek! Fek! Fek! Mi vere ne volas parto de tio komuno! Tio estas pura rasismo!
demando.gif demando.gif demando.gif

Gryfek (Montri la profilon) 2011-septembro-18 17:27:20

NI estas ja la fino, nur ILI ankoraŭ "silentas" en esperanto. Vere la fina venko kun ILI povas esti monstra.
Mi citas al vi mian preferitan frazon de Gorkij pri tiu ĉi temo: La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj Kaj ankoraŭ de Lenin- esperanto estas ilo de revolucio. Do ne kredu je la malfinavenko ĉar ĝi signifas nenion. La mondo ankaŭ fine venkos- la suno ĝin brulos. Pove politike ni komencos signifi sed ĝi estus la monstro same kiel Napoleona superregno.

Gryfek (Montri la profilon) 2011-septembro-18 17:38:19

Sekve, mi ne volus ke ĉiuj parolu en esperanto ĉar oni ne distingus la esperantan en esperanto. Finfine esperanto povas esti malbonŝanca en multaj faktoroj same kiel ĉiu aĵo en ĉi tiu mondo- toksigas kaj kuracigas. La angla ankaŭ finos.

mpeg (Montri la profilon) 2011-oktobro-01 11:14:15

targanook: Oni diras - lernu la anglan aŭ mortu.
rideto.gif

Mi konsentas, ke tiel oni opinias granda plimulto.

barat (Montri la profilon) 2011-oktobro-01 12:29:03

Kial esperanto ne atingis sukceson? Sed ĝi atingis la sukceson - MI PAROLAS ESPERANTE, ĉu tio ne estas rapida kaj gradioza sukceso de tiu ĉi lingvo?

Godzille, Jurek.

Reen al la supro