إلى المحتويات

Ĉu gefratoj povas signifi fratoj aŭ fratinoj?

من Tolao, 18 سبتمبر، 2011

المشاركات: 27

لغة: Esperanto

Tolao (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 1:48:30 م

Imagu tiun ĉi situacion:
Mi havas du fratojn kaj nul fratinojn. Iu demandas min: Ĉu vi havas gefratojn?
Ĉu mi respondu JES aŭ NE?

Mi legis tra PMEG. Tie estas tute ne klare ĉu "gefratoj" povas signifi "fratoj aŭ fratinoj" aŭ nur "fratoj kaj fratinoj".
"Grupo de parencoj" diras:
frato → gefratoj = fratino(j) kaj frato(j).
Tamen "GE-vortoj estas normale multe-nombraj" diras:
Sed oni iafoje provas streĉi la signifon de GE al la simila signifo “iu ajn el la du seksoj”.
Krome, la lernu-vortaro enhavas "gefratoj:Geschwister". Kaj germane "Geschwister" signifas "fratoj kaj/aŭ fratinoj".

Do, ĉu respondi JES aŭ NE?

Sunjo (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 1:54:19 م

Mi havas nur unu fraton.

Mi respondus: "Jes, mi havas fraton".
Mi ne respondus: "Ne, mi nur havas fraton."

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 1:59:14 م

Se iu insistus, ke mi diru, ke mi (havanta unu fraton) ne havas gefratojn, mi ja nomus tiun harfendulo. Do respondu jes.

Sxak (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 2:04:08 م

Estas tre strange vidi tiun demandon de germano. Kaj kion vi respondus al la demando "Hast du Geschwistern?"

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 2:08:03 م

Ŝak:Estas tre strange vidi tiun demandon de germano. Kaj kion vi respondus al la demando "Hast du Geschwistern?"
Mi respondus "la vorto Geschwister havas la saman singularon kiel pluralon". lango.gif

Tolao (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 2:08:30 م

Ŝak, al tiu demando mi senhezite respondus JES.

Tamen, nur ĉar estas tiel en la germana, tio ne signifas ke devas esti same en Esperanto! Ekzemplo: "Ich danke dir für deine Ankunft" NE tradukas al "Mi dankas al vi *POR via alveno", sed al "Mi dankas al vi PRO via alveno.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 2:09:17 م

Tolao:Ekzemplo: "Ich danke dir für deine Ankunft" NE tradukas al "Mi dankas al vi *POR via alveno", sed al "Mi dankas al vi PRO via alveno.
En Esperanto ja eblas ambaŭ.

Tolao (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 2:14:17 م

darkweasel:
Tolao:Ekzemplo: "Ich danke dir für deine Ankunft" NE tradukas al "Mi dankas al vi *POR via alveno", sed al "Mi dankas al vi PRO via alveno.
En Esperanto ja eblas ambaŭ.
Temas klare pri KAŬZO kaj ne pri CELO, do oni uzu PRO kaj ne POR. Eble ĉar sufiĉe multaj daŭre eraras pri tio, nun ankaŭ eblas la gramatike malkorekta formo uzante POR, sed tio estas alia afero.
Tio estis malbona ekzemplo. Mi legis malnovan forumfadenon pri tio nun.

Tolao (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 2:28:56 م

Tamen, vera pruvo ne ekzistas ke JES estas la ĝusta respondo, ĉu?

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 18 سبتمبر، 2011 2:38:50 م

Tolao:Tamen, vera pruvo ne ekzistas ke JES estas la ĝusta respondo, ĉu?
Kian "pruvon" vi volas? Homoj kutime ne estas tiel harfendemaj, ke ili ne komprenos vin. Eĉ matematikistoj. rido.gif

Pri danki por io PMEG diras, ke ĝi estas ĝusta.

عودة للاعلى