Tästä sisältöön

Ĉu vi trejnas viajn hundojn en Esperanto?

Abusonhhoson :lta, 19. syyskuuta 2011

Viestejä: 10

Kieli: Esperanto

Abusonhhoson (Näytä profiilli) 19. syyskuuta 2011 12.18.37

Mi havas lindan hundon kaj mi trejnas lin en Esperanto,Nun li komprenas kelkajn vortojn ekz.VENU SIDIĜU KUŜIĜU KURU ktp...,Ĉu vi trejnas viajn hundojn aŭ viajn dorlotbestojn en Espetanto?
Mi ĉiam parolas kun mia hundo en Esperanto,mi kredas,ke li povus kompreni kion mi diris,aŭ,li ĉiam komprenas min,en kiuj ajn lingvoj mi parolas...

Se mi havus saĝan hundon,kiu estus tiel sprita kiel La Germana Ŝafhundo,Do,kiom da vortoj esperantaj li povus kompreni?

targanook (Näytä profiilli) 19. syyskuuta 2011 12.26.25

Kaj mi instruis miajn fiŝojn kompreni esperante kaj nun ili jam komprenas tre bone tion:

Kiam mi alproksimiĝas la akvarion kun fiŝa manĝo en mia mano kaj diras "MANĜO, MANĜO, fiŝetoj", ili komprenas ĉion kaj komencas rapide naĝi kaj ĝojegas ke iu instruas ilin esperante kaj havas tempon por paroli kun ili. Por montri sian komprenon, ili manĝas tuton, kion mi enĵetas la akvon. Mirinde, ĉu ne? Bonaj, amindaj esperantofiŝetoj. rido.gif

flipe (Näytä profiilli) 19. syyskuuta 2011 21.11.09

Abusonhhoson:Mi havas lindan hundon
Tre bone estus se vi rikordo tiu por ni divastigi, rikordu kaj enŝutos al Youtube!

RiotNrrd (Näytä profiilli) 19. syyskuuta 2011 22.31.32

Mi havis katinon antaŭ kelkaj jaroj (ŝi bedaŭrinde mortis dum frua 2010). Iam mi parolis al ŝi Esperante, kaj ŝi tre, tre malŝatis ĝin. Eĉ kvankam mi parolis en la sama voĉostilo kiel mi ordinare parolis (ne minace, kolere, ktp. - bone kaj amike).

Ŝiaj okuloj grandiĝus, kaj ŝi iĝus tre konsternita, kaj eĉ tima, kiam mi parolis Esperante al ŝi.

Mi ĉiam scivolis la kialon. Ŝi estis tre inteligenta besto, kaj post pli ol ok jaroj kun mi, eble ŝi komprenis iom el miaj vortoj. Sed ŝi komprenis nenion el mia Esperanto, kaj eĉ la ritmo malsimilas ol la angla. Do, ŝi ne komprenis tion, kio subite okazis al mi por fari mi fari tiajn nekompreneblajn sonojn! Ĉu mi malsanis? Ĉu mi frenezis? ?!?!?

Vilius (Näytä profiilli) 20. syyskuuta 2011 5.20.57

Mi provis, sed mia hundo (biglo) estas entute netrejnebla rideto.gif. Cetere, mi jam komencis fadenon pri tio.

Se mi trajnus hundon en Esperanto, mi evitus sufiksojn kaj aliajn superfluaĵojn. La plej bonaj komandoj estas klare distingeblaj unu aŭ du silabaj vortoj. Ekzemple, anstataŭ "SIDIĜU", mi dirus "SIDu" ("SID" tre laŭte, kaj "u" malpli laŭte). Simile: "KUŜu", "ĈE MI", "APUD", ktp.

darkweasel (Näytä profiilli) 20. syyskuuta 2011 13.30.25

RiotNrrd:
Ŝiaj okuloj grandiĝus, kaj ŝi iĝus tre konsternita, kaj eĉ tima, kiam mi parolis Esperante al ŝi.
bonvolu ne uzi tiajn aĉajn anglismojn. aŭ vi parolas pri realaĵo (grandiĝis, iĝis, parolis) aŭ pri hipotezaĵo (grandiĝus, iĝus, parolus)...

Chainy (Näytä profiilli) 20. syyskuuta 2011 14.07.38

darkweasel:
RiotNrrd:
Ŝiaj okuloj grandiĝus, kaj ŝi iĝus tre konsternita, kaj eĉ tima, kiam mi parolis Esperante al ŝi.
bonvolu ne uzi tiajn aĉajn anglismojn. aŭ vi parolas pri realaĵo (grandiĝis, iĝis, parolis) aŭ pri hipotezaĵo (grandiĝus, iĝus, parolus)...
Por esprimi la ekvivalenton de la angla formo 'would become', 'would widen' ktp en pasinta tempo, oni povas aldoni 'ĉiam':

"Ŝiaj okuloj ĉiam grandiĝis, kaj ŝi iĝis tre konsternita..."

Ryuuichi (Näytä profiilli) 20. syyskuuta 2011 14.16.11

Bedaŭrinde mi ne havas animalon ĉe mia, tamen mi ĉion faras esperante.

RiotNrrd (Näytä profiilli) 21. syyskuuta 2011 0.54.58

Dankon, al miaj ĝustigantoj.

darkweasel (Näytä profiilli) 24. syyskuuta 2011 7.44.42

vidas vandenis:
darkweasel:
RiotNrrd:
Ŝiaj okuloj grandiĝus, kaj ŝi iĝus tre konsternita, kaj eĉ tima, kiam mi parolis Esperante al ŝi.
bonvolu ne uzi tiajn aĉajn anglismojn. aŭ vi parolas pri realaĵo (grandiĝis, iĝis, parolis) aŭ pri hipotezaĵo (grandiĝus, iĝus, parolus)...
Ĉu oni ne bezonas uzi majusklon en komenco de nova propozicio, post punkto? okulumo.gif
Kiam mi tajpas poŝtelefone, mi uzas majusklojn nur en forumoj, kie tio estas necesa pro la forumreguloj.

Takaisin ylös