Đi đến phần nội dung

Dato: 25.09.2011, 25/09/11 kaj aliaj

viết bởi malpisano, Ngày 25 tháng 9 năm 2011

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

malpisano (Xem thông tin cá nhân) 10:38:34 Ngày 25 tháng 9 năm 2011

Por skribi datojn (en Esperanto, certe) mi ĉefe uzas la formon tt/mm/jj (t - tago; m - monato; j - jaro), ĉar en la pola oni skribas tt.mm.jjjj. Kaj kiel vi skribas datojn?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:46:31 Ngày 25 tháng 9 năm 2011

Laŭ PMEG (Skribo de dato):
Oni povas ankaŭ mallongigi tian datoskribon, ekz.: 26 Nov. 1997, 9 Mar. 2001. Oni prefere ne uzu ciferojn por monato, ĉar mallongigoj kiel 9.3.01 ne estas same komprenataj en ĉiuj landoj. Ĉu temas pri la 9-a de Marto aŭ pri la 3-a de Septembro?

Se oni tamen volas nepre uzi nur ciferojn, oni skribu laŭ la internacia normo ISO 8601, t.e. jjjj-mm-tt.

Hodiaŭ estas do 25 Sep. 20112011-09-25.

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 14:34:44 Ngày 25 tháng 9 năm 2011

darkweasel:Se oni tamen volas nepre uzi nur ciferojn, oni skribu laŭ la internacia normo ISO 8601, t.e. jjjj-mm-tt.

Hodiaŭ estas do 25 Sep. 20112011-09-25.
Mi tute konsentas kaj voĉdonis por jjjj/mm/tt.
Cetere tiu formato estas kutimo por hungaroj.
Cetere en komputiloj por sortimenti datojn oni uzas la saman formaton.

Roman_Mutin (Xem thông tin cá nhân) 15:20:16 Ngày 25 tháng 9 năm 2011

Al mi ŝajnas ne tre belaspekta interpunktado. Mi preferas 25/09/2010 aŭ 25-09-2010.

cFlat7 (Xem thông tin cá nhân) 23:37:15 Ngày 25 tháng 9 năm 2011

Mi preferas 2011-09-25.

flipe (Xem thông tin cá nhân) 03:22:50 Ngày 26 tháng 9 năm 2011

Mi ĉiam uzas tt/mm/jj aŭ tt-a mon./monato jjjj.

26/09/11 aŭ 26a sep/semptembro 2011.

Laf (Xem thông tin cá nhân) 09:18:02 Ngày 27 tháng 9 năm 2011

En mia lando oni ĉiam uzas tt.mm.jjjj. Domen mi ankaŭ uzas tiun sistemon, sed malgraŭ tio mi tute konsentas kun darkweasel se temas pri esperanta internacia koraspondado ĉar nur tiamaniere ni sukcese evitos malklarecojn.

Ryuuichi (Xem thông tin cá nhân) 12:57:35 Ngày 27 tháng 9 năm 2011

Mi, kaj la plej parto el la hispanuloj, uzas tt/mm/jj

jchthys (Xem thông tin cá nhân) 11:35:56 Ngày 29 tháng 9 năm 2011

cFlat7:Mi preferas 2011-09-25.
Jes, tiu estas mia preferata metodo skribi la daton je simpla formo. Ĝi havas plurajn superecoj: ĝi povas esti facile ordigata; ĝi estas malambigua (ĉar neniu metas la tagon antaŭ la monato, kiam ĝi estas post jaro); ĝi uzas ĉiujn kvar numeroj en la dato (por ke ĉiu sciu, ke tiu estas la jaro); kaj ĝi estas la ISO-standardo. Ĉiu uzu ĉi tiun skribmanieron, kiam oni skribas la daton solnumere. Kaj la m/d/yy Usonanoj kaj la dd/mm/yy eŭropanoj povas kompreni ĝin.

Kiam mi skribas en pli formala kaj neteknika kunteksto, mi ĉiam skribas la monato per vorto kaj la jaro per kvar numeroj, por ke ne estu konfuzo, ekz. 23 januaro 2000.

mistermephisto (Xem thông tin cá nhân) 22:13:10 Ngày 05 tháng 10 năm 2011

En internacia komuniko, mi preferas skribi tt/mm/jjjj, sed en Usono oni ĉefe skribi mm/tt/jjjj.

Quay lại