Skip to the content

preskegaŭ

by Jakovo, October 3, 2011

Messages: 12

Language: Esperanto

Kirilo81 (User's profile) October 12, 2011, 11:23:40 AM

barat:Mi pensas ke tio (baldaŭ, morgaŭ, hodiaŭ, hieraŭ) estas nekonsekvenco de Zamenhof. Se ni diras:

matene, vespere, nokte

kial ni ne povas diri:

hiere, hodie, morgae, balde, ktp.

Sed ni havas tiujn ĉi vortojn, kaj ni devas ilin uzi.
La klarigo, kiun mi iam legis (mi ne memoras la fonton, sed ĝi sonas tre verŝajne al mi), estas, ke -ŭ ĉi tie estas la "fleksebla" finaĵo -u, kiu aperas ankaŭ en "tiu, unu" k.s., kiun Zamenhof aldonis al stamoj, kiuj jam finis en vokalo (presque, balde (! hodiaŭ: bald), anche, ancora...). Anstataŭ* malagrablajn *baldee (aŭ ŝajnan *bald/e), *ankorae li ekhavis diftongojn, sed *malgreŭ k.s. li ŝanĝis al la pli ofta -aŭ, kiel ekz. en jeudi → ĵaŭdo.

*anstataŭ (< anstatt, instead) estas la ununura vorto, kie tiu klarigo ne funkcias.

Tjeri (User's profile) October 12, 2011, 11:27:46 AM

ne eblas ĝin ellasi.
Kiu parolas pri ellasi ion?
Iuj proponis neologismon, novan vorton, tio estas "graŭ" = malmalgraŭ.
Ĉiu rajtas proponi kaj uzi neologismon.

Back to the top