Сообщений: 12
Язык: Esperanto
Kirilo81 (Показать профиль) 12 октября 2011 г., 11:23:40
barat:Mi pensas ke tio (baldaŭ, morgaŭ, hodiaŭ, hieraŭ) estas nekonsekvenco de Zamenhof. Se ni diras:La klarigo, kiun mi iam legis (mi ne memoras la fonton, sed ĝi sonas tre verŝajne al mi), estas, ke -ŭ ĉi tie estas la "fleksebla" finaĵo -u, kiu aperas ankaŭ en "tiu, unu" k.s., kiun Zamenhof aldonis al stamoj, kiuj jam finis en vokalo (presque, balde (! hodiaŭ: bald), anche, ancora...). Anstataŭ* malagrablajn *baldee (aŭ ŝajnan *bald/e), *ankorae li ekhavis diftongojn, sed *malgreŭ k.s. li ŝanĝis al la pli ofta -aŭ, kiel ekz. en jeudi → ĵaŭdo.
matene, vespere, nokte
kial ni ne povas diri:
hiere, hodie, morgae, balde, ktp.
Sed ni havas tiujn ĉi vortojn, kaj ni devas ilin uzi.
*anstataŭ (< anstatt, instead) estas la ununura vorto, kie tiu klarigo ne funkcias.
Tjeri (Показать профиль) 12 октября 2011 г., 11:27:46
ne eblas ĝin ellasi.Kiu parolas pri ellasi ion?
Iuj proponis neologismon, novan vorton, tio estas "graŭ" = malmalgraŭ.
Ĉiu rajtas proponi kaj uzi neologismon.