Til innholdet

preskegaŭ

fra Jakovo,2011 10 3

Meldinger: 12

Språk: Esperanto

Jakovo (Å vise profilen) 2011 10 3 16:51:58

Saluton al ĉiuj!

Mi ĵus demandis mi ĉu eblus uzi vortkreaĵojn kiel "preskegaŭ", "baldegaŭ", k.t.p. ?

Mi neniel intencus revolucii Esperanton, sed por mi tuj venus en la menso tiaj vortoj se mi dezirus esprimi ideojn kiel ekz. "ege baldaŭ" kvankam mi scias ke "-aŭ" ne estas finaĵo.

Kion vi opinias? Ĉu tro kontraŭregule? Ĉu kompreneble?

Amike,
Jakovo

flipe (Å vise profilen) 2011 10 3 17:53:35

Mem se tio eblas, "preskaŭ" kaj "baldaŭ" estas plenaj vortoj, ĝi ne estas radikoj el "preska" ekzemple, do, kion vi uzas kiel ekzemplo ne eblas.

Kaj sincere, vi ne revolucios esperanton tiel.

Tjeri (Å vise profilen) 2011 10 3 18:09:17

Tamen oni povas konstrui vortojn per ili:
baldaŭa, preskaŭa estas laŭregulaj.
Por esprimi vian ideon, mi uzus "baldaŭege", kaj "preskaŭege"...kiuj estas gramatike akcepteblaj.

Baldegaŭ kaj preskegaŭ estas barbarismoj.

darkweasel (Å vise profilen) 2011 10 4 04:58:13

Mi almenaŭ ne rekomendus *preskegaŭ kaj *baldegaŭ, sed mi ja fojfoje uzas baldaŭege.

sudanglo (Å vise profilen) 2011 10 4 09:56:07

La tradicio en Esperanto estas kiel eble konservi la sistemon kaj eviti malregulaĵojn.

Se Esperanto estus 'natura' lingvo oni tre facile povus imagi, ke la natura evoluo produktus formojn kiel 'baldegaŭ' - kiu estas tuj komprenebla - ĉar en la naturaj lingvoj oni facilanime toleras ne-konsekvencon en la vort-formoj.

Sed Esperanto estus io alia. Do, prefere vi diru 'tre baldaŭ'. Tamen 'baldegaŭ' havas certan ĉarmon kaj pli agrablas al la orelo ol 'baldaŭege'.

Tio dirita, oni povus utiligi 'baldegaŭ' aŭ 'preskegaŭ' por krei komikan efikon, en (ekzemple) traduko de iu Asteriksa bildstrio,

barat (Å vise profilen) 2011 10 4 10:32:44

Mi pensas ke tio (baldaŭ, morgaŭ, hodiaŭ, hieraŭ) estas nekonsekvenco de Zamenhof. Se ni diras:

matene, vespere, nokte

kial ni ne povas diri:

hiere, hodie, morgae, balde, ktp.

Sed ni havas tiujn ĉi vortojn, kaj ni devas ilin uzi.

darkweasel (Å vise profilen) 2011 10 4 12:16:58

barat:Mi pensas ke tio (baldaŭ, morgaŭ, hodiaŭ, hieraŭ) estas nekonsekvenco de Zamenhof. Se ni diras:

matene, vespere, nokte

kial ni ne povas diri:

hiere, hodie, morgae, balde, ktp.

Sed ni havas tiujn ĉi vortojn, kaj ni devas ilin uzi.
Miaopinie la motivo de Zamenhof estis, ke ĉiama ripetado de la sama finaĵo sonus malbona kaj enuiga.

sudanglo (Å vise profilen) 2011 10 5 10:56:08

Aliflanke, ne estus malregule krei neologismon (radikon finiĝantan per aŭ) kies antaŭa parto ne estus jam ekzistanta radiko aŭ kunmetaĵo (por eviti disputojn).

Sed ĉu bezone? Ĉu estas truo en la lingvo kiun oni povus ŝtopi per nova aŭ-radiko.

Tjeri (Å vise profilen) 2011 10 5 11:50:08

Iuj jam proponis "graŭ" = malmalgraŭ = danke al.

CubeF (Å vise profilen) 2011 10 12 11:12:59

Tjeri:Iuj jam proponis "graŭ" = malmalgraŭ = danke al.
Iuj proponis tamen, kiel jam estis menciite, la vorto "malgraŭ" NE estas kunmetita. La parto "mal" estas ŜAJNprefikso kaj do ne eblas ĝin ellasi.

Tibake til toppen