Al contingut

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi manĝas viandon?

de Lusjo, 18 de juliol de 2007

Missatges: 100

Llengua: Esperanto

gregorynacu (Mostra el perfil) 4 de maig de 2010 4.10.52

La argumento ke en naturo besto manĝas beston ne estas tro forta. La homo ja estas parto de naturo, sed plej evidente ni ankaŭ estas iom apartaj. La fakto ke ni povas havi tiun ĉi diskuton pruvas tiun. Krome, bestoj faras multajn kiujn ni neniam rajtus ankaŭ fari. Ekzemple, manĝi siajn infanojn, aŭ seksatenci la inojn laŭdezire aŭ laŭ forta kapablo. Do, estas ege malforta argumento argumenti ke ni agu kiel bestoj simple ĉar ni ĉiuj estas partoj de naturo.

Mi estas vegetarano (lakto/ovo) antaŭ 12 jaroj. Mi de kuracista ordono devas manĝi ankaŭ B12 kompletigojn.

Mi ne opinias ke la mortigo de bestoj ĉiam estas peko. Sed, ofte mi aŭdas aliajn nur duonŝercantaj ke neniam ili povus preterpasi viandon ĉar ĝi estas TIOM BONGUSTA! Sed, laŭ mi tiu ne estas sufiĉe bona kialo por mortigi ion. Mi konsentas plej multe kun tiu kiu menciis ke en montaj regionoj estas malfacile kreskigi legomojn sed kaproj kaj ŝafoj bone vivas tie. Tiu laŭ mi estas relative bona kialo por uzi bestojn. Sed, se oni povas sufiĉe bone kaj sane vivi sen la nenecesa buĉado de bestoj, tiam ilia bongusteco ne sufiĉas por mortigi ilin.

EL_NEBULOSO (Mostra el perfil) 4 de maig de 2010 8.00.42

Mi manĝas viandon preskaŭ ciu tago. Mi tre ŝatas manĝi viandon sed mi volar malgrandigi la konsumo.

Gerald

darkweasel (Mostra el perfil) 5 de maig de 2010 15.12.29

Mi manĝas viandon. Mi simple ne vidas kialon ne manĝi ĝin, se ĝi bongustas laŭ oni. La vegetaranojn, kiuj opinias, ke estas etike malbone manĝi viandon, mi ne komprenas - ankaŭ plantoj estas vivaĵoj! Oni povus eĉ argumenti, ke manĝi viandon estas pli juste ol manĝi plantojn: porko almenaŭ havas teorian eblon forkuri, sed salato tian eblon ne havas! rido.gif

La homo estas ĉiomanĝanto, kiel multaj aliaj animaloj. Neniu alia ĉiomanĝanta animalo vidus ion kruelan en manĝado de aliaj animaloj. Aŭ ĉu iu ajn porko aŭ urso havus etikan problemon pri manĝado de alibesta viando? Sendube ne. Kial la homo do havu?

Mi ja povas iomete kompreni tiujn homojn, kiuj (kiel mia patrino) ne manĝas viandon, ĉar ili ne trovas ĝin bongusta - kvankam mia gusto estas tute alia: plej multajn legomojn (gravaj esceptoj estas tomatoj kaj cepoj) mi ne ŝatas manĝi (fruktojn ja).

Akhenaton (Mostra el perfil) 5 de maig de 2010 16.26.19

sal.gif sal.gif
myraviveash:Mi legis ke veganoj la mankon de vitamino B12 povus eviti per manĝi nutra gisto (scienca nomo: Saccharomyces cerevisiae). Unu kulero da nutra gisto tage kutime sufiĉas.

Mi manĝas plejparte vegetare. Mi pensas ke homoj ne devas mortigi bestojn (ĉu aŭ ne ili rajtas mortigi bestojn), ĉar plantoj provizas sufiĉan nutraĵon.

Se oni ankoraŭ volas manĝi bestojn, lau mi estas pli bona ke oni aĉetas viandon ĉe malgranda farmo. Viando de malgranda farmo estos eble multekosta, sed loke aĉeti estas pli bona por la medio.
Karaj geamikoj,

Lauh mi chiu persono havas rajton manghi kian li deziras. Kial ne?

Neniu ne devas jughi iun pro manghajho. Chiu persono estas libera fari kion li deziras. Chu vi volas manghi viandon? Manghu ghin. Chu vi ne volas manghi viandon? Ne manghu ghin.

Animaloj estas vivantaj estuloj. Plantoj estas ankauh vivantaj estuloj.

Al vi chiuj bonan tagon!

nikko (Mostra el perfil) 5 de maig de 2010 18.33.30

Bestoj estas bongustaj, tio sufiĉas por manĝi ilin. Ili ne povas havi rajton, ĉar rajton povas havi nur ano de konscia speco. Rajto estas norma termino. Se speco ne scipovas akcepti normojn kaj leĝojn, ĝi ne havas rajton.

Viando estas tre utila por sano kaj ne forigebla, speciale se vi loĝas en nordo.

jan aleksan (Mostra el perfil) 5 de maig de 2010 19.42.35

rabhiuz:Mi manĝas viandon. Mi komprenas veganismo pli ol vegetarismo.

En Usono, almenaŭ, multaj farmistoj traktas animalojn aĉe, laktajn bovinojn kaj ovajn kokojn inklusive. Kokoj vivas en etaj kaĝoj, kaj ili ne povas streĉi siajn flugilojn. Kokoj povas vivi dum dek kvin jaroj, tamen post du jaroj, kiam ili produktas malpli ovojn, oni mortigas ilin. Pro modernaj agraraj teknikoj, bovinoj produktas kontraŭnaturan kvanton de lakto, kaj tial ili estas ofte malsanaj. Bovinoj povas vivi dum dudek kvin jaroj, tamen ili produktas malpli lakton post kvin jaroj, do tiam oni mortigas ilin. Oni uzas kadavrojn de tiuj ĉi bovinoj por viandhaketaĵo.

Se oni karceras animalajn en etajn kaĝojn, malsanigas ilijn, kaj mortigis ilijn kiam ili estas ankoraŭ junaj, ne vere gravas ĉu oni manĝas iliajn viandojn aŭ nur iliajn ovojn kaj laktojn. Homo kiu ĉasas sovaĝajn bestojn sed kiu neniam manĝas viandon, lakton, aŭ ovojn de farmo estas multa pli bonkora por animaloj ol vegetarano kiu manĝas lakton kaj ovojn.
Tio estas tute trafa. Mi estas vegeterano, sed se mi estus pli diligenta rilate al miaj menuoj, mi provus veganiĝi. Tamen, oni kulpigu la bienistojn (farmer), kaj la sistemo ĝenerale, pli ol la fakto manĝi lakton kaj ovon.

Mi ne scias ĉu estis jam menciita. Mi estas vegeterano ne vere pro la bestaj rajtoj, sed pro ekonomiaj kialoj. La produkto de viando estas tre malefika sistemo, kiu elĉerpiĝas... la kampojn! 80% de la kamparo estas uzita por manĝigi bestojn. Se la tutmonda popolo manĝus kiel ni en eŭropo, ne plu estus sufiĉe da spaco por manĝigi ĉiujn. Eĉ planante ke ĉiuj iĝus vegeterano, oni bezonus fari novajn poragrikulturajn kamparojn el arbaroj.

Fine, mi ne certas ĉu la vegeteranoj vere bezonas B12. Mi legis ke fakte ne, oni nur zorgu pri manko da fero, kiu troveblas en nuksoj kaj fazeoloj. Veganoj ja zorgu pri B12.

Kaj mi ne komprenas kial kelkaj diris ke bestoj kaj plantoj estas samaj aferoj rilate al homo. Tio science malveras. Ni apartenas al besta regno, malkiel la plantoj.

Nikko:Se speco ne scipovas akcepti normojn kaj leĝojn, ĝi ne havas rajton.
bestoj povas kompreni normojn, almenaŭ sekvi ilin. Se ne, ne eblus havi dombestojn.

ridulo.gif,

Matthieu (Mostra el perfil) 5 de maig de 2010 19.51.47

Mi manĝas viandon. Mi tamen komprenas la motivojn de vegetaranoj.

rabhiuz (Mostra el perfil) 6 de maig de 2010 8.13.27

jan aleksan:
Mi ne scias ĉu estis jam menciita. Mi estas vegeterano ne vere pro la bestaj rajtoj, sed pro ekonomiaj kialoj. La produkto de viando estas tre malefika sistemo, kiu elĉerpiĝas... la kampojn! 80% de la kamparo estas uzita por manĝigi bestojn. Se la tutmonda popolo manĝus kiel ni en eŭropo, ne plu estus sufiĉe da spaco por manĝigi ĉiujn. Eĉ planante ke ĉiuj iĝus vegeterano, oni bezonus fari novajn poragrikulturajn kamparojn el arbaroj.
Tio estas bona penso. Ĉiuj la vegetaranoj kiujn mi konas evitas viandon pro bestaj rajtoj. Do mi ne pensis pri ekonomiaj kialoj. Se oni evitas viandon pro ekonomiaj kialoj, ĉu oni devas manĝi viandon neniam, aŭ ĉu oni povas manĝi viandon malofte? Ne ĉiij tipoj de viando havas egalaj ekonomiaj kostoj. Produkti bovaĵo bezonas multa pli energio ol produkti kokaĵo, ĉar bovoj vivas multe pli longe ol kokoj.

jan aleksan:
Fine, mi ne certas ĉu la vegeteranoj vere bezonas B12. Mi legis ke fakte ne, oni nur zorgu pri manko da fero, kiu troveblas en nuksoj kaj fazeoloj. Veganoj ja zorgu pri B12.
Kvankam ovoj kaj lakto enhavas B12, vegetaranoj ofte ne konsumas sufiĉan kvanton. Preni vitaminajn pilolojn estas bona ideo por vegetaranoj (kaj ankaŭ por ĉiuj maljunaj homoj). Jogurto ne enhavas B12.

http://www.health.harvard.edu/press_releases/vitam...
http://www.vegsoc.org/info/b12.html
(ligiloj en la angla)

Oŝo-Jabe (Mostra el perfil) 6 de maig de 2010 17.40.56

MiaKaŝnomo:
Oŝo-Jabe:Mi ne manĝas homojn ĉefe pro la kontraŭleĝeco kaj la eblo de fifamo.

Se homoj volonte donus siajn korpojn por manĝado kaj se la leĝo regus la vendadon kaj aĉeton tiel ke sanriskoj estus malmultaj, mi eble manĝus ankaŭ homojn.
Eble vi pri tio ne konscias, sed la bestoj, per kiuj vi vin nutras, ne fordonas siajn korpojn volonte, sed estas suferigataj kaj mortigataj tute kontraŭ sia volo.
Mi ne sekvas la samajn principojn pri homoj kaj bestoj. Bestoj ne devas konsenti esti manĝita. Se besto manĝas homon, la besto ne unue demandas pri la volo de la homo. Same se homo manĝas beston, la homo ne unue demandas pri la volo de la besto.

MiaKaŝnomo:Kromdemando al Oŝo:

Ĉu vi enkoncentrejigus, torturus, murdus kaj manĝus aliajn homojn, se tio ne estus malpermesita de la leĝo, kaj se vi scius, ke tia agado vin ne fifamigos?

Nu, ekzistas regulo, kiu diras, ke "lex iniustissima non est lex".

Laŭ mi tiuj leĝoj, kiuj validas nuntempe, kaj koncernas la bestojn, bone difiniĝas per la esprimo "lex iniustissima", kaj mia konscienco diras al mi, ke ni ĉiuj estas moralaj kulpantoj, kiuj partoprenas en unu el la plej fiaj krimoj, kiujn okazigis kaj okazigas la homaro.
Kiam mi mortigas homon, mi mortigas pensantan, komunikantan animalon. Antaŭ mi tion farus, mi prefere mortigus bestojn. Kaj antaŭ mi tion farus mi prefere mortigus plantojn. Kelkajn bestojn, kiuj havas preskaŭ homan inteligentecon, mi same ne mortigus krom se ne ekzistus alia elekto.

Post la morto, la besto ne plu prizorgas pri siaj doloroj. Por mi, la inteligenteco de besto plej gravas en la elekto manĝi aŭ ne manĝi ĝin

Oŝo-Jabe (Mostra el perfil) 7 de maig de 2010 17.20.57

Se mi kreus komplikan roboton, kaj programus ĝin tiel, ke ĝi "sentus" vundojn (ekzemple, se ĝin oni bruligus, komencus programo, kaj la celo de la roboto estus la evitado de la fajro), ĉu mi rajtus "mortigi" ĝin?

Mi diras "jes." Same, la besta sentado de doloroj estas nure kemia reago. En homoj kaj kvazaŭhomuloj ekzistas io ia. Tiu "io" (ĉu animo?) donas al tiaj animaloj rajtoj laŭ mi. Do, ne estas krimo mortigi muson, sed ja estas krimo mortigi gorilon.

Tornar a dalt