Tin nhắn: 113
Nội dung: Esperanto
CmdB (Xem thông tin cá nhân) 14:03:51 Ngày 03 tháng 5 năm 2010
Mi kredas ke ni havas ja la rajton murdi bestojn per manĝi ilin same al aliaj viandmanĝantaj bestoj. Sed ni ne rajtas trakti bestojn tiel malbone kaj turmenti ilin. La produktado de viando ofte estas kruela. Esti inteligentaj estaĵoj donas al ni grandan respondecon: Ni devas protekti nian planedon kaj la vivaĵojn sur ĝi.
Bedaŭrinde la plej bona metodo por plibonigi la situacio estas manĝi nur malgrandajn kvantojn da viando kaj nur viandon de bestoj, kiuj estas traktata bone (kvankam tia viando estas multekosta)!
Tamen mi opinias ke "murdi plantojn" kaj "murdi bestojn" ne estas tre malsamaj aferoj. Diri tion estas ŝovinismo, ĉar la ĉefa argumento estas: Bestoj similas pli la homojn ol plantoj.
Homoj estas ĉiomangantaj bestoj! Sed la fruaj homoj jam manĝis nur malgrandajn kvantojn da viando. Hodiaŭ multaj homoj manĝas tro multe da viando kaj ne volas pagi multe da mono por la viandogusto! Pro tio la bredado de la bestoj estas tre kruela! Kaj TIO estas peko!
sev (Xem thông tin cá nhân) 00:39:30 Ngày 04 tháng 5 năm 2010
JesCed:Mi mem ja manĝas viandon, sed mi kredas ke tio devas esti persona decido. Tamen, se vi ne volas mortigi bestojn aŭ manĝi viandon, tre zorge planu viajn menuojn kaj eble, tri aŭ kvarfoje en jaro, prenu B12on.Vi pravas.
gregorynacu (Xem thông tin cá nhân) 04:10:52 Ngày 04 tháng 5 năm 2010
Mi estas vegetarano (lakto/ovo) antaŭ 12 jaroj. Mi de kuracista ordono devas manĝi ankaŭ B12 kompletigojn.
Mi ne opinias ke la mortigo de bestoj ĉiam estas peko. Sed, ofte mi aŭdas aliajn nur duonŝercantaj ke neniam ili povus preterpasi viandon ĉar ĝi estas TIOM BONGUSTA! Sed, laŭ mi tiu ne estas sufiĉe bona kialo por mortigi ion. Mi konsentas plej multe kun tiu kiu menciis ke en montaj regionoj estas malfacile kreskigi legomojn sed kaproj kaj ŝafoj bone vivas tie. Tiu laŭ mi estas relative bona kialo por uzi bestojn. Sed, se oni povas sufiĉe bone kaj sane vivi sen la nenecesa buĉado de bestoj, tiam ilia bongusteco ne sufiĉas por mortigi ilin.
EL_NEBULOSO (Xem thông tin cá nhân) 08:00:42 Ngày 04 tháng 5 năm 2010
Gerald
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:12:29 Ngày 05 tháng 5 năm 2010
La homo estas ĉiomanĝanto, kiel multaj aliaj animaloj. Neniu alia ĉiomanĝanta animalo vidus ion kruelan en manĝado de aliaj animaloj. Aŭ ĉu iu ajn porko aŭ urso havus etikan problemon pri manĝado de alibesta viando? Sendube ne. Kial la homo do havu?
Mi ja povas iomete kompreni tiujn homojn, kiuj (kiel mia patrino) ne manĝas viandon, ĉar ili ne trovas ĝin bongusta - kvankam mia gusto estas tute alia: plej multajn legomojn (gravaj esceptoj estas tomatoj kaj cepoj) mi ne ŝatas manĝi (fruktojn ja).
Akhenaton (Xem thông tin cá nhân) 16:26:19 Ngày 05 tháng 5 năm 2010
myraviveash:Mi legis ke veganoj la mankon de vitamino B12 povus eviti per manĝi nutra gisto (scienca nomo: Saccharomyces cerevisiae). Unu kulero da nutra gisto tage kutime sufiĉas.Karaj geamikoj,
Mi manĝas plejparte vegetare. Mi pensas ke homoj ne devas mortigi bestojn (ĉu aŭ ne ili rajtas mortigi bestojn), ĉar plantoj provizas sufiĉan nutraĵon.
Se oni ankoraŭ volas manĝi bestojn, lau mi estas pli bona ke oni aĉetas viandon ĉe malgranda farmo. Viando de malgranda farmo estos eble multekosta, sed loke aĉeti estas pli bona por la medio.
Lauh mi chiu persono havas rajton manghi kian li deziras. Kial ne?
Neniu ne devas jughi iun pro manghajho. Chiu persono estas libera fari kion li deziras. Chu vi volas manghi viandon? Manghu ghin. Chu vi ne volas manghi viandon? Ne manghu ghin.
Animaloj estas vivantaj estuloj. Plantoj estas ankauh vivantaj estuloj.
Al vi chiuj bonan tagon!
nikko (Xem thông tin cá nhân) 18:33:30 Ngày 05 tháng 5 năm 2010
Viando estas tre utila por sano kaj ne forigebla, speciale se vi loĝas en nordo.
jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 19:42:35 Ngày 05 tháng 5 năm 2010
rabhiuz:Mi manĝas viandon. Mi komprenas veganismo pli ol vegetarismo.Tio estas tute trafa. Mi estas vegeterano, sed se mi estus pli diligenta rilate al miaj menuoj, mi provus veganiĝi. Tamen, oni kulpigu la bienistojn (farmer), kaj la sistemo ĝenerale, pli ol la fakto manĝi lakton kaj ovon.
En Usono, almenaŭ, multaj farmistoj traktas animalojn aĉe, laktajn bovinojn kaj ovajn kokojn inklusive. Kokoj vivas en etaj kaĝoj, kaj ili ne povas streĉi siajn flugilojn. Kokoj povas vivi dum dek kvin jaroj, tamen post du jaroj, kiam ili produktas malpli ovojn, oni mortigas ilin. Pro modernaj agraraj teknikoj, bovinoj produktas kontraŭnaturan kvanton de lakto, kaj tial ili estas ofte malsanaj. Bovinoj povas vivi dum dudek kvin jaroj, tamen ili produktas malpli lakton post kvin jaroj, do tiam oni mortigas ilin. Oni uzas kadavrojn de tiuj ĉi bovinoj por viandhaketaĵo.
Se oni karceras animalajn en etajn kaĝojn, malsanigas ilijn, kaj mortigis ilijn kiam ili estas ankoraŭ junaj, ne vere gravas ĉu oni manĝas iliajn viandojn aŭ nur iliajn ovojn kaj laktojn. Homo kiu ĉasas sovaĝajn bestojn sed kiu neniam manĝas viandon, lakton, aŭ ovojn de farmo estas multa pli bonkora por animaloj ol vegetarano kiu manĝas lakton kaj ovojn.
Mi ne scias ĉu estis jam menciita. Mi estas vegeterano ne vere pro la bestaj rajtoj, sed pro ekonomiaj kialoj. La produkto de viando estas tre malefika sistemo, kiu elĉerpiĝas... la kampojn! 80% de la kamparo estas uzita por manĝigi bestojn. Se la tutmonda popolo manĝus kiel ni en eŭropo, ne plu estus sufiĉe da spaco por manĝigi ĉiujn. Eĉ planante ke ĉiuj iĝus vegeterano, oni bezonus fari novajn poragrikulturajn kamparojn el arbaroj.
Fine, mi ne certas ĉu la vegeteranoj vere bezonas B12. Mi legis ke fakte ne, oni nur zorgu pri manko da fero, kiu troveblas en nuksoj kaj fazeoloj. Veganoj ja zorgu pri B12.
Kaj mi ne komprenas kial kelkaj diris ke bestoj kaj plantoj estas samaj aferoj rilate al homo. Tio science malveras. Ni apartenas al besta regno, malkiel la plantoj.
Nikko:Se speco ne scipovas akcepti normojn kaj leĝojn, ĝi ne havas rajton.bestoj povas kompreni normojn, almenaŭ sekvi ilin. Se ne, ne eblus havi dombestojn.
,
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 19:51:47 Ngày 05 tháng 5 năm 2010
rabhiuz (Xem thông tin cá nhân) 08:13:27 Ngày 06 tháng 5 năm 2010
jan aleksan:Tio estas bona penso. Ĉiuj la vegetaranoj kiujn mi konas evitas viandon pro bestaj rajtoj. Do mi ne pensis pri ekonomiaj kialoj. Se oni evitas viandon pro ekonomiaj kialoj, ĉu oni devas manĝi viandon neniam, aŭ ĉu oni povas manĝi viandon malofte? Ne ĉiij tipoj de viando havas egalaj ekonomiaj kostoj. Produkti bovaĵo bezonas multa pli energio ol produkti kokaĵo, ĉar bovoj vivas multe pli longe ol kokoj.
Mi ne scias ĉu estis jam menciita. Mi estas vegeterano ne vere pro la bestaj rajtoj, sed pro ekonomiaj kialoj. La produkto de viando estas tre malefika sistemo, kiu elĉerpiĝas... la kampojn! 80% de la kamparo estas uzita por manĝigi bestojn. Se la tutmonda popolo manĝus kiel ni en eŭropo, ne plu estus sufiĉe da spaco por manĝigi ĉiujn. Eĉ planante ke ĉiuj iĝus vegeterano, oni bezonus fari novajn poragrikulturajn kamparojn el arbaroj.
jan aleksan:Kvankam ovoj kaj lakto enhavas B12, vegetaranoj ofte ne konsumas sufiĉan kvanton. Preni vitaminajn pilolojn estas bona ideo por vegetaranoj (kaj ankaŭ por ĉiuj maljunaj homoj). Jogurto ne enhavas B12.
Fine, mi ne certas ĉu la vegeteranoj vere bezonas B12. Mi legis ke fakte ne, oni nur zorgu pri manko da fero, kiu troveblas en nuksoj kaj fazeoloj. Veganoj ja zorgu pri B12.
http://www.health.harvard.edu/press_releases/vitam...
http://www.vegsoc.org/info/b12.html
(ligiloj en la angla)