Ir ao conteúdo

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi manĝas viandon?

de Lusjo, 18 de julho de 2007

Mensagens: 100

Idioma: Esperanto

jan aleksan (Mostrar o perfil) 7 de maio de 2010 17:36:05

Oŝo-Jabe:
Mi diras "jes." Same, la besta sentado de doloroj estas nure kemia reago. En homoj kaj kvazaŭhomuloj ekzistas io ia. Tiu "io" (ĉu animo?) donas al tiaj animaloj rajtoj laŭ mi. Do, ne estas krimo mortigi muson, sed ja estas krimo mortigi gorilon.
Kiel vi povas juĝi kian bestmortigon estas krima kaj kian ne? Ĉu la nerva sistemo de muso tiom diferencas de la nia? Mi pensas ke ne! La ĉefa diference estas ke musoj estas malpli inteligentaj kaj do ne havas konscion pri si mistrajton, kaj pri la ekzisto de la morto mem. Ĝi nur scias ke mordo aŭ gratvundo doloras. Sed tio ne donas pli da rajto al ni esti kruela. Male, tio devus esti homa eco, ke ni ne konduku tiom kruele.

Oŝo-Jabe (Mostrar o perfil) 7 de maio de 2010 20:32:17

MiaKaŝnomo:Laŭ mia scio homoj, goriloj kaj musoj sentas dolorojn danke al la sama meĥanismo. La aserto, ke homoj kaj goriloj havas animojn, kaj musoj ne, estas nur religieca dogmo.
Mi ŝanceliĝis pri la uzo de "animo." Mi intencis diri, ke homoj estas konsciaj, altpensantaj. Muso estas kiel mia roboto. Ĝi sentas doloron, sed ĉu ĝi estas vere konscia estas tute alia demando.

Vilius (Mostrar o perfil) 7 de maio de 2010 20:33:28

Mi preferus morti ol vivi sen bongusta bifsteko.
Kaj mi ne kredas, ke bestoj (homoj inkluzive!) havas animojn. Laŭ tiu aspekto homo estas nur pli evoluita muso.

uvvuvvoohoo (Mostrar o perfil) 8 de maio de 2010 10:26:01

... ankaŭ vulturoj manĝas bongustan viandon ....

zan (Mostrar o perfil) 10 de maio de 2010 07:28:16

Troa viandmanĝado sen legomoj eble multe pli malsanigas homojn ol bone kontrolita vegetarismo. Por vivi sane mi volas manĝi malpli da viando.

Sed mi pensas, ke homoj ne estas kulpaj, kiam oni manĝas viandon de tiu besto, kiun oni mem ĉasis aŭ zorge bredis kaj poste propramane buĉis. Ĉar tiaj homoj devas koni la doloron de la besto kaj manĝi ĝin ege dankante. Mi aĉetas en vendejo jam tranĉitan kaj pakitan viandon sen koni la buĉadon. Se mi manĝas viandon sen danki al la buĉita besto, tio estas kulpa.
Mi ne aŭdis, ke ekzistas gento, kiu tute ne manĝas ian ajn viandon(inkluzive fiŝon). Se mi estus tre tre malsatega nenian manĝaĵon daŭre havante, mi manĝus eĉ muson. Verŝajne tiu viando ja donus al mi pli da forto ol herbaĉoj. Mi pensas, ke vegetarismo estas privilegio de riĉuloj.

k1attack (Mostrar o perfil) 11 de maio de 2010 11:26:14

Mi manĝas multajn specojn de viando, sed mi ne licas manĝi porkon.

darkweasel (Mostrar o perfil) 11 de maio de 2010 18:57:19

k1attack:Mi manĝas multajn specojn de viando, sed mi ne rajtas manĝi porkon.
Kial ne? Ĉu vi estas judo aŭ islamano?

pace (Mostrar o perfil) 11 de maio de 2010 20:12:28

Mi legis tion :
Manifesto de vegetaranoj ; Ni volas evidentigi nian fierecon rifuzi mortigi bestojn por nia konsumado
Kial "fierecon" ?

Mi ne estas vegetarano. Mi manĝas viandon de tempo al tempo, sen malbona konscienco.

La temo kiu multe pli igas min pripensi, estas la kaptaĵo de la FIŜOJN kaj precipe aŭdi ke ili ne suferas. Mi ne povas kredi tion.
Laŭ mi, la fiŝoj multe suferas kiam ili ne plus estas en la akvo. Sed, bedaŭrinde, ili estas mutaj, do iliajn kriojn ni ne aŭdas.
Pro tio, mi vere ne ŝatas manĝi fiŝojn.

zan (Mostrar o perfil) 12 de maio de 2010 09:47:33

Fiŝoj suferas kaptite, ege baraktante. Ili penas eskapi eĉ kun vundo. Mi pensas, ke ĉiuj animaloj volas plu vivi. Malgraŭ tio, homoj devas manĝi vivaĵon por vivi. Do homoj devas konsideri, kiel trakti animalojn. Troa ĉasado kaj kruela bredado estas evitendaj.

Vilius (Mostrar o perfil) 12 de maio de 2010 13:55:33

zan:Troa viandmanĝado sen legomoj eble multe pli malsanigas homojn ol bone kontrolita vegetarismo. Por vivi sane mi volas manĝi malpli da viando.
Vi komparas du ekstremojn: troan manĝadon de viando kaj bone kontrolitan vegetarismon. Tio ne estas justa. Vi komparu balancitan dieton kun viando kontraŭ balancita dieto sen viando. Mi kredas ke tiuokaze vi trovos malmulte da avantaĝoj en iu de tiuj dietoj.

Ankaŭ vi povas kompari nebalancitan dieton kun viando kaj sen ĝi. Sed tia komparo estas vana, ĉar ambaŭ de tiuj dietoj estas malutilaj.

De volta à parte superior