訊息: 100
語言: Esperanto
jan aleksan (顯示個人資料) 2010年5月7日下午5:36:05
Oŝo-Jabe:Kiel vi povas juĝi kian bestmortigon estas krima kaj kian ne? Ĉu la nerva sistemo de muso tiom diferencas de la nia? Mi pensas ke ne! La ĉefa diference estas ke musoj estas malpli inteligentaj kaj do ne havas konscion pri si mistrajton, kaj pri la ekzisto de la morto mem. Ĝi nur scias ke mordo aŭ gratvundo doloras. Sed tio ne donas pli da rajto al ni esti kruela. Male, tio devus esti homa eco, ke ni ne konduku tiom kruele.
Mi diras "jes." Same, la besta sentado de doloroj estas nure kemia reago. En homoj kaj kvazaŭhomuloj ekzistas io ia. Tiu "io" (ĉu animo?) donas al tiaj animaloj rajtoj laŭ mi. Do, ne estas krimo mortigi muson, sed ja estas krimo mortigi gorilon.
Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2010年5月7日下午8:32:17
MiaKaŝnomo:Laŭ mia scio homoj, goriloj kaj musoj sentas dolorojn danke al la sama meĥanismo. La aserto, ke homoj kaj goriloj havas animojn, kaj musoj ne, estas nur religieca dogmo.Mi ŝanceliĝis pri la uzo de "animo." Mi intencis diri, ke homoj estas konsciaj, altpensantaj. Muso estas kiel mia roboto. Ĝi sentas doloron, sed ĉu ĝi estas vere konscia estas tute alia demando.
Vilius (顯示個人資料) 2010年5月7日下午8:33:28
Kaj mi ne kredas, ke bestoj (homoj inkluzive!) havas animojn. Laŭ tiu aspekto homo estas nur pli evoluita muso.
uvvuvvoohoo (顯示個人資料) 2010年5月8日上午10:26:01
zan (顯示個人資料) 2010年5月10日上午7:28:16
Sed mi pensas, ke homoj ne estas kulpaj, kiam oni manĝas viandon de tiu besto, kiun oni mem ĉasis aŭ zorge bredis kaj poste propramane buĉis. Ĉar tiaj homoj devas koni la doloron de la besto kaj manĝi ĝin ege dankante. Mi aĉetas en vendejo jam tranĉitan kaj pakitan viandon sen koni la buĉadon. Se mi manĝas viandon sen danki al la buĉita besto, tio estas kulpa.
Mi ne aŭdis, ke ekzistas gento, kiu tute ne manĝas ian ajn viandon(inkluzive fiŝon). Se mi estus tre tre malsatega nenian manĝaĵon daŭre havante, mi manĝus eĉ muson. Verŝajne tiu viando ja donus al mi pli da forto ol herbaĉoj. Mi pensas, ke vegetarismo estas privilegio de riĉuloj.
k1attack (顯示個人資料) 2010年5月11日上午11:26:14
darkweasel (顯示個人資料) 2010年5月11日下午6:57:19
k1attack:Mi manĝas multajn specojn de viando, sed mi ne rajtas manĝi porkon.Kial ne? Ĉu vi estas judo aŭ islamano?
pace (顯示個人資料) 2010年5月11日下午8:12:28
Manifesto de vegetaranoj ; Ni volas evidentigi nian fierecon rifuzi mortigi bestojn por nia konsumado
Kial "fierecon" ?
Mi ne estas vegetarano. Mi manĝas viandon de tempo al tempo, sen malbona konscienco.
La temo kiu multe pli igas min pripensi, estas la kaptaĵo de la FIŜOJN kaj precipe aŭdi ke ili ne suferas. Mi ne povas kredi tion.
Laŭ mi, la fiŝoj multe suferas kiam ili ne plus estas en la akvo. Sed, bedaŭrinde, ili estas mutaj, do iliajn kriojn ni ne aŭdas.
Pro tio, mi vere ne ŝatas manĝi fiŝojn.
zan (顯示個人資料) 2010年5月12日上午9:47:33
Vilius (顯示個人資料) 2010年5月12日下午1:55:33
zan:Troa viandmanĝado sen legomoj eble multe pli malsanigas homojn ol bone kontrolita vegetarismo. Por vivi sane mi volas manĝi malpli da viando.Vi komparas du ekstremojn: troan manĝadon de viando kaj bone kontrolitan vegetarismon. Tio ne estas justa. Vi komparu balancitan dieton kun viando kontraŭ balancita dieto sen viando. Mi kredas ke tiuokaze vi trovos malmulte da avantaĝoj en iu de tiuj dietoj.
Ankaŭ vi povas kompari nebalancitan dieton kun viando kaj sen ĝi. Sed tia komparo estas vana, ĉar ambaŭ de tiuj dietoj estas malutilaj.