글: 39
언어: Esperanto
patrik (프로필 보기) 2011년 10월 6일 오후 2:15:16
Ĝuu~!
Solulo (프로필 보기) 2011년 10월 6일 오후 3:43:22
La pola verkisto Władysław Reymont verkis "La Kamparanoj" (Premio Nobel 1924). Klare, ke la ĉefroruloj de la verko parolas en ĉarma pola dialekto kio kreas en la verko specifan klimaton. Kial do traduki tian verkon al E-O?
Ne eblas. Ia dialekto do, estus ege bezonata.
Memkompreneble, oni povus uzi tiun "dialekton" tre , singardeme kaj rare, nur por literaturaj celoj.
Tia estas mia vidpunkto.
flipe (프로필 보기) 2011년 10월 6일 오후 4:36:17
patrik:Ĉi tiu fadeno estas por diskuti la detalojn de la 1894 reform-projekto de Zamenhof mem. Jen la fonto: Esperanto 1894Pardonu al mi, sed mi ne kredas ke tiu estas reformita esperanto, tio ŝajnas al mi kiel alia lingvo ne kreita de Zamenhoff.
Ĝuu~!
darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 6일 오후 4:39:04
flipe:Kredu, kion vi volas, sed tio fakte ja estas Zamenhofa propono. Miascie, li lanĉis voĉdonon pri tiu reformo (sed nur la tuta reformo; oni ne povis diri, ke oni volas konservi la akuzativon, sed ne la ĉapelitajn literojn, ekzemple) en gazeto, kaj la plimulto malaprobis ĝin, kaj tial ni ankoraŭ havas la multe pli bonan (nur rigardu la tabelvortojn!) version.patrik:Ĉi tiu fadeno estas por diskuti la detalojn de la 1894 reform-projekto de Zamenhof mem. Jen la fonto: Esperanto 1894Pardonu al mi, sed mi ne kredas ke tiu estas reformita esperanto, tio ŝajnas al mi kiel alia lingvo ne kreita de Zamenhoff.
Ĝuu~!
maratonisto (프로필 보기) 2011년 10월 6일 오후 4:55:35
darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 6일 오후 5:50:52
maratonisto:Nekredeble, ke Zamenhof proponis tiom radikan reformon, tamen laŭdire estas fakto.Nu, lin instigis diversaj esperantistaj malkontentaj pri la tradicia formo - do li simple elskribis iliajn proponojn kaj lanĉis voĉdonon. Montriĝis do, ke la plejmulto ne ŝatas ilin kaj jen tiaj reformproponoj ne plu havis demokratian bazon.
maratonisto:Simile radikala.
Ni ne scias, ĉu Ido estas pli radika reformo de Esperanto.
zan (프로필 보기) 2011년 10월 7일 오전 12:35:04
darkweasel:Miascie, li lanĉis voĉdonon pri tiu reformo (sed nur la tuta reformo; oni ne povis diri, ke oni volas konservi la akuzativon, sed ne la ĉapelitajn literojn, ekzemple) en gazeto, kaj la plimulto malaprobis ĝin, kaj tial ni ankoraŭ havas la multe pli bonan (nur rigardu la tabelvortojn!) version.
darkweasel:Nu, lin instigis diversaj esperantistaj malkontentaj pri la tradicia formo - do li simple elskribis iliajn proponojn kaj lanĉis voĉdonon. Montriĝis do, ke la plejmulto ne ŝatas ilin kaj jen tiaj reformproponoj ne plu havis demokratian bazon.Tiamaniere li rezignigis al tiaj plendemuloj reformi Esperanton. Li proponis sensencajn reformojn kaj postulis, ke oni akceptu ĉion.
Kia intrigulo li estis!
Rimarkinde, unu el la proponoj estas: La difinita artikolo "la", kiu aperas ofte en Esperanto, estas komplete forigita el la reformita lingvo.
Tiu reformo eble ĝojigus japanojn. Sed nepre ne eŭropanojn, ĉu ne?
patrik (프로필 보기) 2011년 10월 7일 오전 3:03:41
maratonisto:Dankon al Dio, ke tiu reformo ne estis aprobita. Nekredeble, ke Zamenhof proponis tiom radikan reformon, tamen laŭdire estas fakto. Ni ne scias, ĉu Ido estas pli radika reformo de Esperanto.Ankaŭ mi tiel pensas. Tiu ĉi reformprojekto eble estas farita nur por esti malakceptita de la tiama esperantistaro. Korelativoj pli komplikaj, nelibera vortordo, trosimpligita verb-sistemo... Kia monstraĵo~!
nikko (프로필 보기) 2011년 10월 7일 오전 4:12:07
nikko (프로필 보기) 2011년 10월 7일 오전 4:24:28