Ku rupapuro rw'ibirimwo

Reformita Esperanto de 1894

ca, kivuye

Ubutumwa 39

ururimi: Esperanto

patrik (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2011 14:15:16

Ĉi tiu fadeno estas por diskuti la detalojn de la 1894 reform-projekto de Zamenhof mem. Jen la fonto: Esperanto 1894

Ĝuu~!

Solulo (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2011 15:43:22

Mi pensas ke tiu Reformita E-O taŭgus nur certagrade pri traduko el etnaj lingvoj de verkoj kiuj enhavas, egzemple, dialogoj en etnaj dialektoj.
La pola verkisto Władysław Reymont verkis "La Kamparanoj" (Premio Nobel 1924). Klare, ke la ĉefroruloj de la verko parolas en ĉarma pola dialekto kio kreas en la verko specifan klimaton. Kial do traduki tian verkon al E-O?
Ne eblas. Ia dialekto do, estus ege bezonata.
Memkompreneble, oni povus uzi tiun "dialekton" tre , singardeme kaj rare, nur por literaturaj celoj.

Tia estas mia vidpunkto.

flipe (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2011 16:36:17

patrik:Ĉi tiu fadeno estas por diskuti la detalojn de la 1894 reform-projekto de Zamenhof mem. Jen la fonto: Esperanto 1894

Ĝuu~!
Pardonu al mi, sed mi ne kredas ke tiu estas reformita esperanto, tio ŝajnas al mi kiel alia lingvo ne kreita de Zamenhoff.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2011 16:39:04

flipe:
patrik:Ĉi tiu fadeno estas por diskuti la detalojn de la 1894 reform-projekto de Zamenhof mem. Jen la fonto: Esperanto 1894

Ĝuu~!
Pardonu al mi, sed mi ne kredas ke tiu estas reformita esperanto, tio ŝajnas al mi kiel alia lingvo ne kreita de Zamenhoff.
Kredu, kion vi volas, sed tio fakte ja estas Zamenhofa propono. Miascie, li lanĉis voĉdonon pri tiu reformo (sed nur la tuta reformo; oni ne povis diri, ke oni volas konservi la akuzativon, sed ne la ĉapelitajn literojn, ekzemple) en gazeto, kaj la plimulto malaprobis ĝin, kaj tial ni ankoraŭ havas la multe pli bonan (nur rigardu la tabelvortojn!) version.

maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2011 16:55:35

Dankon al Dio, ke tiu reformo ne estis aprobita. Nekredeble, ke Zamenhof proponis tiom radikan reformon, tamen laŭdire estas fakto. Ni ne scias, ĉu Ido estas pli radika reformo de Esperanto.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2011 17:50:52

maratonisto:Nekredeble, ke Zamenhof proponis tiom radikan reformon, tamen laŭdire estas fakto.
Nu, lin instigis diversaj esperantistaj malkontentaj pri la tradicia formo - do li simple elskribis iliajn proponojn kaj lanĉis voĉdonon. Montriĝis do, ke la plejmulto ne ŝatas ilin kaj jen tiaj reformproponoj ne plu havis demokratian bazon.
maratonisto:
Ni ne scias, ĉu Ido estas pli radika reformo de Esperanto.
Simile radikala.

zan (Kwerekana umwidondoro) 7 Gitugutu 2011 00:35:04

darkweasel:Miascie, li lanĉis voĉdonon pri tiu reformo (sed nur la tuta reformo; oni ne povis diri, ke oni volas konservi la akuzativon, sed ne la ĉapelitajn literojn, ekzemple) en gazeto, kaj la plimulto malaprobis ĝin, kaj tial ni ankoraŭ havas la multe pli bonan (nur rigardu la tabelvortojn!) version.
darkweasel:Nu, lin instigis diversaj esperantistaj malkontentaj pri la tradicia formo - do li simple elskribis iliajn proponojn kaj lanĉis voĉdonon. Montriĝis do, ke la plejmulto ne ŝatas ilin kaj jen tiaj reformproponoj ne plu havis demokratian bazon.
Tiamaniere li rezignigis al tiaj plendemuloj reformi Esperanton. Li proponis sensencajn reformojn kaj postulis, ke oni akceptu ĉion.
Kia intrigulo li estis!

Rimarkinde, unu el la proponoj estas: La difinita artikolo "la", kiu aperas ofte en Esperanto, estas komplete forigita el la reformita lingvo.

Tiu reformo eble ĝojigus japanojn. Sed nepre ne eŭropanojn, ĉu ne?

patrik (Kwerekana umwidondoro) 7 Gitugutu 2011 03:03:41

maratonisto:Dankon al Dio, ke tiu reformo ne estis aprobita. Nekredeble, ke Zamenhof proponis tiom radikan reformon, tamen laŭdire estas fakto. Ni ne scias, ĉu Ido estas pli radika reformo de Esperanto.
Ankaŭ mi tiel pensas. Tiu ĉi reformprojekto eble estas farita nur por esti malakceptita de la tiama esperantistaro. Korelativoj pli komplikaj, nelibera vortordo, trosimpligita verb-sistemo... Kia monstraĵo~!

nikko (Kwerekana umwidondoro) 7 Gitugutu 2011 04:12:07

Interesega informo. El kie ĝi estas? Mi interesiĝas pri esperantologio, kaj scias pri reformo, sed neniam mi vidis nek materialon, nek ĝian fonton.

nikko (Kwerekana umwidondoro) 7 Gitugutu 2011 04:24:28

Esperanto sen akuzativo eĉ ne logus mian atenton. Ekzistas miloj da senakuzativaj projektoj, kaj ili estas enuaj plejaparte, malgraŭ plia facileco. Mi gajas, ke aspiro al formoriĉeco kaj "elasto" venkis en Esperanto.

Subira ku ntango