Sadržaj

Demando sensufiksa, -ig kaj -iĝ verbfinaĵoj

od patologiisto, 19. srpnja 2007.

Poruke: 16

Jezik: Esperanto

patologiisto (Prikaz profila) 19. srpnja 2007. 20:40:44

Urho:Bonvolu vidi la kurson "Verbumado" ĉe la paĝo:
http://en.lernu.net/kursoj/verbumado/index.php
Dankon, Urho. Tiu kurso estas ĝuste tio, kion mi bezonas. Koran dankon.

mnlg (Prikaz profila) 19. srpnja 2007. 21:03:59

patologiisto:Ĉar oni ne povas antaŭvidi kiuj ŝanĝ-stataj verboj estas transitivaj kaj kiuj estas netransitivaj, ĉu oni povas pigre eviti la problemon kaj ĉiam uzi "-ig" kaj "-iĝ" kun la radikoj de ŝanĝ-stataj verboj?
Mi jam diris al vi ke ne; tamen, konsideru la jenon:

Ĉar oni ne povas antaŭvidi kiel prononci ajnan anglan vorton, ĉu oni povas pigre eviti la problemon kaj ĉiam prononci ĝin laŭ fonetikaj reguloj de Esperanto?

Ne.

Saman respondon al via demando.

Parenteze la konduto kiun vi priskribas estas ĝuste tiu de Ido, do vi povas feliĉe studi ĝin kaj "eviti la problemon". ridulo.gif

patologiisto (Prikaz profila) 20. srpnja 2007. 16:11:20

Vi pravas, Mnlg. Mi volas esti bona esperantisto.

Mi finis la mallongan kurson Verbumado kaj nun mi komprenas ke por ĝuste uzi "-ig" kaj "-iĝ" oni nepre devas scii se la "sufiksiĝonta" verbo estas transitiva aŭ netransitiva.

Parenteze, kiu estas Ido? ridulo.gif

patologiisto (Prikaz profila) 20. srpnja 2007. 16:12:19

patologiisto:Vi pravas, Mnlg. Mi volas esti bona esperantisto.

Mi finis la mallongan kurson Verbumado kaj nun mi komprenas ke por ĝuste uzi "-ig" kaj "-iĝ" oni nepre devas scii se la sufiksiĝonta verbo estas transitiva aŭ netransitiva.

Parenteze, kiu estas Ido? ridulo.gif

mnlg (Prikaz profila) 20. srpnja 2007. 16:20:11

patologiisto:Parenteze, kiu estas Ido? ridulo.gif
Vi danku la diojn je vikipe-dio ridulo.gif

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ido_%28lingvo%29

Urho (Prikaz profila) 28. srpnja 2007. 14:59:49

Jen 100 bazaj verboj de Esperanto:
(ĝisdatigita: 2020-05-03)

: -n [tr]; - [ntr]; -igi [tr], -iĝi [ntr]
: transitiva (tr), netransitiva (ntr)

aĉeti -n; Mi aĉetis gitaron.
ami -n; Ŝi amas lin.
atendi -n
aŭdi -n
bati -n
bezoni -n
bruli -
danki -n
devi (*) vd. sube
demandi -n
deziri -n
diri -n
doni -n
esti -; Ĉu vi estas Esperantisto?
fali -
fari -n
fermi -n; Bonvolu fermi la pordon.
fini -n
flugi -
ĝoji -
halti -
havi -n; Ĉu vi havas monon?
helpi -n
interesi -n; interesegi -n; interesigi -n; interesiĝi -
iri -
ĵeti -n
kanti -n
komenci -n
kompreni -n
koni -n
konsili -n
konstrui -n
kredi -n
kreski -
krii -
kuri -
labori -
lasi -n
legi -n
lerni -n
levi -n
lumi -
manĝi -n
manki -
memori -n
meti -n
militi -
miri -
montri -n
morti -
movi -n
naski -n; naskiĝi -
nomi (nom·i ← nom·o) -n; nomiĝi -
okazi -
okupi -n
paroli -
pasi -
pensi -n
perdi -n
permesi -n
peti -n
porti -n
postuli -n
povi (*) vd. sube
premi -n
preni -n
prezenti -n
provi -n
rakonti -n
regi - (aŭ -n)
renkonti -n
respondi -n
resti -
ricevi -n
rigardi -n
ridi -
rimarki -n
scii -n
sekvi -n
sendi -n
senti -n
serĉi -n
sidi -
skribi -n
soni -
stari -
ŝajni -
ŝanĝi -n
teni -n
timi -n
tiri -n
trinki -n
turni -n
uzi -n
veni -
vidi -n
vivi -
vojaĝi -
voli (*) vd. sube

(*) bv. vidi la paĝon ĉe PMEG

Natrag na vrh