Demando sensufiksa, -ig kaj -iĝ verbfinaĵoj
viết bởi patologiisto, Ngày 19 tháng 7 năm 2007
Tin nhắn: 15
Nội dung: Esperanto
mnlg (Xem thông tin cá nhân) 21:03:59 Ngày 19 tháng 7 năm 2007
patologiisto:Ĉar oni ne povas antaŭvidi kiuj ŝanĝ-stataj verboj estas transitivaj kaj kiuj estas netransitivaj, ĉu oni povas pigre eviti la problemon kaj ĉiam uzi "-ig" kaj "-iĝ" kun la radikoj de ŝanĝ-stataj verboj?Mi jam diris al vi ke ne; tamen, konsideru la jenon:
Ĉar oni ne povas antaŭvidi kiel prononci ajnan anglan vorton, ĉu oni povas pigre eviti la problemon kaj ĉiam prononci ĝin laŭ fonetikaj reguloj de Esperanto?
Ne.
Saman respondon al via demando.
Parenteze la konduto kiun vi priskribas estas ĝuste tiu de Ido, do vi povas feliĉe studi ĝin kaj "eviti la problemon".
patologiisto (Xem thông tin cá nhân) 16:11:20 Ngày 20 tháng 7 năm 2007
Mi finis la mallongan kurson Verbumado kaj nun mi komprenas ke por ĝuste uzi "-ig" kaj "-iĝ" oni nepre devas scii se la "sufiksiĝonta" verbo estas transitiva aŭ netransitiva.
Parenteze, kiu estas Ido?
patologiisto (Xem thông tin cá nhân) 16:12:19 Ngày 20 tháng 7 năm 2007
patologiisto:Vi pravas, Mnlg. Mi volas esti bona esperantisto.
Mi finis la mallongan kurson Verbumado kaj nun mi komprenas ke por ĝuste uzi "-ig" kaj "-iĝ" oni nepre devas scii se la sufiksiĝonta verbo estas transitiva aŭ netransitiva.
Parenteze, kiu estas Ido?
mnlg (Xem thông tin cá nhân) 16:20:11 Ngày 20 tháng 7 năm 2007
patologiisto:Parenteze, kiu estas Ido?Vi danku la diojn je vikipe-dio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ido_%28lingvo%29
Urho (Xem thông tin cá nhân) 14:59:49 Ngày 28 tháng 7 năm 2007
(ĝisdatigita: 2020-05-03)
: -n [tr]; - [ntr]; -igi [tr], -iĝi [ntr]
: transitiva (tr), netransitiva (ntr)
aĉeti -n; Mi aĉetis gitaron.
ami -n; Ŝi amas lin.
atendi -n
aŭdi -n
bati -n
bezoni -n
bruli -
danki -n
devi (*) vd. sube
demandi -n
deziri -n
diri -n
doni -n
esti -; Ĉu vi estas Esperantisto?
fali -
fari -n
fermi -n; Bonvolu fermi la pordon.
fini -n
flugi -
ĝoji -
halti -
havi -n; Ĉu vi havas monon?
helpi -n
interesi -n; interesegi -n; interesigi -n; interesiĝi -
iri -
ĵeti -n
kanti -n
komenci -n
kompreni -n
koni -n
konsili -n
konstrui -n
kredi -n
kreski -
krii -
kuri -
labori -
lasi -n
legi -n
lerni -n
levi -n
lumi -
manĝi -n
manki -
memori -n
meti -n
militi -
miri -
montri -n
morti -
movi -n
naski -n; naskiĝi -
nomi (nom·i ← nom·o) -n; nomiĝi -
okazi -
okupi -n
paroli -
pasi -
pensi -n
perdi -n
permesi -n
peti -n
porti -n
postuli -n
povi (*) vd. sube
premi -n
preni -n
prezenti -n
provi -n
rakonti -n
regi - (aŭ -n)
renkonti -n
respondi -n
resti -
ricevi -n
rigardi -n
ridi -
rimarki -n
scii -n
sekvi -n
sendi -n
senti -n
serĉi -n
sidi -
skribi -n
soni -
stari -
ŝajni -
ŝanĝi -n
teni -n
timi -n
tiri -n
trinki -n
turni -n
uzi -n
veni -
vidi -n
vivi -
vojaĝi -
voli (*) vd. sube
(*) bv. vidi la paĝon ĉe PMEG