Al la enhavo

Kiuj ne povas paroli la anglan?

de mistermephisto, 2011-oktobro-12

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

mistermephisto (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 03:55:26

Ĉar mi estas el Usono, la angla estas mia unua lingvo. Mi ŝatas paroli kun personoj el la tuta mondo per Esperanto, kiu estas mia tria lingvo. Tamen, multe da Esperantistoj ankaŭ povas paroli la anglan. Ĝi ŝajnas, ke mi povus komuniki pli bone per la angla ol per Esperanto.

Ĉu vi povas paroli la anglan? Se vi povas, ĉu vi parolas la anglan pli bone ol vi parolas Esperanton?

(Ankaŭ, mi bedaŭras se vi ne povas tute kompreni tion ĉi. Mi estas iom nova.)

Dankon!

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 05:34:12

Mi parolas la anglan sufiĉe bone - kvankam, ne estante denaskulo, ne perfekte - sed mi ne povas diri, ĉu mi parolas ĝin pli aŭ malpli bone ol Esperanton. Supozeble en la angla mi havas pli grandan vortprovizon, sed en Esperanto mia gramatiko estas pli bona.

Solulo (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 10:44:10

Mi parolas kaj la anglan kaj Esperanton sufiĉe bone, sed parolante Esperanton mi ĉiam havas ian senton de fonetika korekteco - mi havas bonan prononcon kaj akcenton, kvazaŭ mi estus denaska parolanto. Foje ŝajnas al mi ke mia akcento estas la plej bona kaj sekvinda. rideto.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2011-oktobro-12 11:13:04

Post kiam oni atingis certan nivelon en Esperanto, estas tre mafacile ciferumi kiom granda estas onies vortprovizo.

Ĉiu sperta Esperantisto havas (kiel utiligeblan, kaj rekoneblan) vortprovizon, kies limoj estas tre ne-certaj - pro la libero en vortkonstruo en la lingvo.

Cetere, simple komparante la nivelon en Esperanto de eksterlandano kun ties nivelo en la angla, oni ellasas gravan elementojn de la afero.

Kiom da ŝvito, tempo, dediĉo, mono ktp estis necesa por atingi tiun nivelon en la angla. Kaj kiom akceptebla estas la efektiva nivelo de komunikado por denaska parolanto de la angla.

Laŭ kruda takso, pli da eksterlandanoj 'parolas' la anglan ol Esperanton, sed tio ne volas diri ke tio estas kontentiga aŭ neŝanginda afer-stato.

mallumcavio (Montri la profilon) 2011-oktobro-13 10:06:54

Mi taksas min mem kiel "progresanto" uzante Esperanton. Sed mi parolas pli flue Esperanton ol la anglan.

Ho! Kiom mi deziras paroli la anglan kiel mi parolas Esperanton!

La vero estas, ke mi ne estas sufiĉe disciplina studanto, kaj tial mi lernas rapide nenion, ankaŭ la lingvojn. Sed tio ne gravas, mi povas paroli kun vi esperante lango.gif.

Ĝis!

rafaelfortalezo (Montri la profilon) 2011-oktobro-13 14:17:01

En Esperanto mi povas paroli multajn aferojn. En la angla mi povas paroli " My name is..." I'm from...". I love you" kaj " The book is on the table" ridulo.gif NUR. Bone, se mi renkontus nun iu n anglan parolanton en mia urbo, mi ne povus interparoli kun li(ŝi).

Laf (Montri la profilon) 2011-oktobro-13 23:00:42

Mia denaska lingvo estas la serba kaj iomete mi parolas la rusan ĉar mi lernis ĝin en la lernejo. Bedaŭrinde mi ne estas angla parolanto kvankam mi bezonas kaj ŝatas ĝin.

Koracio (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 12:09:16

Mi parolas la anglan, sed malflue. Kaj sen tio mi ne povas labori.

Lom (Montri la profilon) 2011-oktobro-24 16:42:25

darkweasel:Mi parolas la anglan sufiĉe bone - kvankam, ne estante denaskulo, ne perfekte - sed mi ne povas diri, ĉu mi parolas ĝin pli aŭ malpli bone ol Esperanton. Supozeble en la angla mi havas pli grandan vortprovizon, sed en Esperanto mia gramatiko estas pli bona.
Tute same por mi.

Fakte, ekde mi vivas en Britio, mi malkovris ke mia angla ne estas tiom bona kiel mi pensis.
(Ekzemple, mi nur lernis antaŭ nelonge ke "since 2 years" estas malĝusta kaj ke ĝi devus esti "since 2 years ago".)
Kaj estas multaj lokaj kaj/aŭ ĉiutagaj vortoj kiujn mi neniam aŭdis aŭ legis antaŭe, ĉar mia angla sperto (escepte de lernejo) venis ĉefe el la interreto kaj filmoj (ekzemple "parsley", "to nick").

Antaŭe mi ĉiam komputilumis angle kaj nun mi komputilumas esperante.
Eble mi baldaŭ komputilumos hispane aŭ japane (aŭ loĵbane, toki pone, klingone, elfe, ide se mi iĝas sufiĉe freneza) por plibonigi/lerni tiajn lingvojn. ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-25 05:20:37

Lom:(Ekzemple, mi nur lernis antaŭ nelonge ke "since 2 years" estas malĝusta kaj ke ĝi devus esti "since 2 years ago".)
Miaj instruistoj certe korektus *since 2 years ne al since 2 years ago, sed al for 2 years.

Reen al la supro