Kiuj ne povas paroli la anglan?
od mistermephisto, 12 października 2011
Wpisy: 11
Język: Esperanto
mistermephisto (Pokaż profil) 12 października 2011, 03:55:26
Ĉu vi povas paroli la anglan? Se vi povas, ĉu vi parolas la anglan pli bone ol vi parolas Esperanton?
(Ankaŭ, mi bedaŭras se vi ne povas tute kompreni tion ĉi. Mi estas iom nova.)
Dankon!
darkweasel (Pokaż profil) 12 października 2011, 05:34:12
Solulo (Pokaż profil) 12 października 2011, 10:44:10
sudanglo (Pokaż profil) 12 października 2011, 11:13:04
Ĉiu sperta Esperantisto havas (kiel utiligeblan, kaj rekoneblan) vortprovizon, kies limoj estas tre ne-certaj - pro la libero en vortkonstruo en la lingvo.
Cetere, simple komparante la nivelon en Esperanto de eksterlandano kun ties nivelo en la angla, oni ellasas gravan elementojn de la afero.
Kiom da ŝvito, tempo, dediĉo, mono ktp estis necesa por atingi tiun nivelon en la angla. Kaj kiom akceptebla estas la efektiva nivelo de komunikado por denaska parolanto de la angla.
Laŭ kruda takso, pli da eksterlandanoj 'parolas' la anglan ol Esperanton, sed tio ne volas diri ke tio estas kontentiga aŭ neŝanginda afer-stato.
mallumcavio (Pokaż profil) 13 października 2011, 10:06:54
Ho! Kiom mi deziras paroli la anglan kiel mi parolas Esperanton!
La vero estas, ke mi ne estas sufiĉe disciplina studanto, kaj tial mi lernas rapide nenion, ankaŭ la lingvojn. Sed tio ne gravas, mi povas paroli kun vi esperante .
Ĝis!
rafaelfortalezo (Pokaż profil) 13 października 2011, 14:17:01
Laf (Pokaż profil) 13 października 2011, 23:00:42
Koracio (Pokaż profil) 19 października 2011, 12:09:16
Lom (Pokaż profil) 24 października 2011, 16:42:25
darkweasel:Mi parolas la anglan sufiĉe bone - kvankam, ne estante denaskulo, ne perfekte - sed mi ne povas diri, ĉu mi parolas ĝin pli aŭ malpli bone ol Esperanton. Supozeble en la angla mi havas pli grandan vortprovizon, sed en Esperanto mia gramatiko estas pli bona.Tute same por mi.
Fakte, ekde mi vivas en Britio, mi malkovris ke mia angla ne estas tiom bona kiel mi pensis.
(Ekzemple, mi nur lernis antaŭ nelonge ke "since 2 years" estas malĝusta kaj ke ĝi devus esti "since 2 years ago".)
Kaj estas multaj lokaj kaj/aŭ ĉiutagaj vortoj kiujn mi neniam aŭdis aŭ legis antaŭe, ĉar mia angla sperto (escepte de lernejo) venis ĉefe el la interreto kaj filmoj (ekzemple "parsley", "to nick").
Antaŭe mi ĉiam komputilumis angle kaj nun mi komputilumas esperante.
Eble mi baldaŭ komputilumos hispane aŭ japane (aŭ loĵbane, toki pone, klingone, elfe, ide se mi iĝas sufiĉe freneza) por plibonigi/lerni tiajn lingvojn.
darkweasel (Pokaż profil) 25 października 2011, 05:20:37
Lom:(Ekzemple, mi nur lernis antaŭ nelonge ke "since 2 years" estas malĝusta kaj ke ĝi devus esti "since 2 years ago".)Miaj instruistoj certe korektus *since 2 years ne al since 2 years ago, sed al for 2 years.