본문으로

Ĉu vi timas la anglan (lingvon)?

글쓴이: diogotux, 2011년 10월 12일

글: 39

언어: Esperanto

lgg (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오전 9:40:37

hebda999:Kio estas "norma" esperanto?
"La Norma de Esperanto" evidente estas la plejfacila ilo por persekuti nesamopiniatojn.

bildo (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오전 10:05:06

hebda999:
Kio estas "norma" esperanto? "ci" estas rara, eble malofte uzata, sed apartenas al la esperanta gramatiko priskribita de L. Zamenhof. Do ne estas erara.
Ĉi tio estas ĝojo! Dankon. Mi bedaŭris, ke Esperanto mankas "ci".

Chainy (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오전 11:08:03

hebda999:Francisko uzis ĝin nur unufoje (ne uzadis ĝin multfoje), kial vi sugestias, ke tio estas lia maniero kaj li estas deviulo? Klarigu.
Francisko fakte tre ofte uzas 'ci' anstataŭ 'vi' en ĉi tiu forumo.

Laŭ PMEG "ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj." (vidu PMEG ĉi tie)

sudanglo (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오전 11:14:05

Tio estas tre metafizika demando ĉu la uzo de 'ci' estas efektive eraro.

Sed se mi aŭdus ĝin el la buŝo de komencanto, kiu evidente strebas traduki el la denaska lingvo, mi estus forte tentata korekti lin.

mihxil (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오전 11:23:18

Chainy:
hebda999:Francisko uzis ĝin nur unufoje (ne uzadis ĝin multfoje), kial vi sugestias, ke tio estas lia maniero kaj li estas deviulo? Klarigu.
Francisko fakte tre ofte uzas 'ci' anstataŭ 'vi' en ĉi tiu forumo.

Laŭ PMEG "ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj." (vidu PMEG ĉi tie)
Fakte 'ci' estas apenaŭ fundamenta. Jen la 5a regulo:

'5. Les pronoms personnels sont: mi (je, moi), vi (vous, tu, toi), li (il, lui), ŝi (elle), ĝi (il, elle, pour les animaŭ ou les choses), si (soi), ni (nous), ili (ils, elles), oni (on). '
'5.The personal pronouns are: mi, „I”; vi, „thou”, „you”; li, „he”; ŝi, „she”; ĝi, „it”; si, „self”; ni, „we”; ili, „they”; oni, „one”, „people”, (French „on”).'

Eĉ por la angla 'thou' ĝi proponas 'vi', kaj ne 'ci'.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오후 12:25:53

miĥil:

Kaj jen eltiraĵo el la Universala Vortaro:
ci tu, toi, | thou | du | ты | ty.
- ci'a ton, ta | thy, thine | dein | твой | twój.

bildo (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오후 2:33:47

Ĉu sinjoroj ekspertoj povas klarigi al komencanto, kial "ci" estas ekster la leĝo en Esperanto?

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오후 3:17:12

bildo:Ĉu sinjoroj ekspertoj povas klarigi al komencanto, kial "ci" estas ekster la leĝo en Esperanto?
Ĝi ne estas kontraŭregula aŭ erara, sed tre tre malofta kaj ne vere uzinda.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 12월 8일 오전 2:56:09

Mi ŝatas la anglan lingvon, sed mi timas esti taksata laŭ mia nivelo pri tiu lingvo kaj mia bonvolo adopti la ideologian parton de ĝia kulturo.

다시 위로