Al la enhavo

Kio vi pensas pri tokipono?

de Vilinilo, 2007-julio-21

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Dreamlight (Montri la profilon) 2008-majo-02 04:39:26

Tokipona lingvo estas interesa eksperimento pri simpleco, sed neniu lingvo kun nur 118 vortoj iam ajn povas funkcii por ia vere praktika celo.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-17 15:42:49

Saluton!

mi sona e toki pona

antaŭ kelke da semajnoj, sed mi pensis, ke neniu parolis ĝin!

Ankaŭ mi pensis, ke ĝi estas stulta lingvo, sed mi malkovris, kun tre da surprizo, ke ĝi FUNKCIAS!
Estas sufiĉe, fari nur unu ekzemplon:

mi toki kepeken toki pona
mi parolas per tokipono

mi toki kepeken e toki pona
mi parolas uzante tokiponon

malgraŭ ĝia mirinda simpleco, tokipono, ankaŭ se per nur 118 vortoj, ebligas al vi paroli komplete!

giksero (Montri la profilon) 2008-junio-17 17:57:30

Toki pona estas lingvo inspirita de daoismo, malnova ĉina vivrigardo kaj vivmaniero. Ĝi do ne estas neŭtrala lingvo, sed enhavas filozofion en ĝi. ´jan pona´ signifas ´bona homo´, ´amiko´, sed ankaŭ ´simpla homo´. Al mi tiaj aferoj plaĉas okulumo.gif.
Mi jam iom lernis tiun lingvon, kaj dum IJK mi ŝatos ellerni ĝin.

ora knabo (Montri la profilon) 2008-septembro-20 21:25:46

Hm... min neniam vere interesis tokipono. Sed ĉu vere 12% da ĝia vortaro estas kroata? Tio tre interesiĝis min demando.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-21 10:46:40

ora knabo:Hm... min neniam vere interesis tokipono. Sed ĉu vere 12% da ĝia vortaro estas kroata? Tio tre interesiĝis min demando.gif
vidu tie, kaj tie

ridulo.gif,

Verdano (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 11:21:30

Se Toqipona lingvo entenas en si cent kaj duoncent bazovortojn kaj éstasu dusilaba en la vortoj (soll sein angeblich = laue estas-u), tiam la lingvo multe operias per kunmetoj, sed apud la logiko tiam multe influas fabeloj kaj pralingvoj au restintaj primitiv-asertitaj lingvoj de la mondo. Se ekz. "avara" esprimitas per "streczita pugno" kiel bildideo, ankau eblas multe da miskomprenoj. Kiel unu forumanto jam indikis, 'streczita pugno' ankau povas signi alion, eble pri omrazo (pardonon: malamo) au pri minaco, au pri rankoro resp. kolero subpremita, czu ne?

Ekzistas la bildsigna pazigrafio "SIGNATO" sal.gif , kiun mi kolektis, kaj tiu utiligas baze metitajn ekzemplojn en diversaj lingvoj tramonde, transprenante bildkomponojn, por esprimi la ideojn, kiuj normale apenau eblas desegnati (iri desegnataj esti). Signato ne estas elparolata, nur legata kaj skribata, cziu povas legi la signojn kaj ties sekvojn en sia lingvo gepatra.-

La handikepo de Toqipona nun estas, ke per nur tre streta bazo de fundamentaj vortetoj (fonemoj signifoportaj) ne plu okazas rekoneblo de iuj vortoj el la tesauro internacionala de jam komune konataj vortoj au radikoj. Czar intertempe - depost la antiqveco - la mondo plumarshis, granda stoko da radikoj kaj ecz kompletaj vortoj internacionale rekoneblaj estas, -- pro fremdvortoj, pro sciencaj termenoj, pro invadoj de armeoj, kiuj postlasis cziam "ion", ankau pro komercado. -
Forlasi tiun jam ekzistantan bazon de tuj-ebla komprenidsho inter la popoloj hodiauaj, egalas al retropasho nepardonebla.

Pri la ebleco, havi multajn vortojn, aliflanke en Toqipona oni ne bezonas timi, czar en kombinado lau iuj reguloj au iuj bildideoj oni povas atingi novajn vortojn; matematike eblas fari el cent vortoj cent-fakultate da kombinoj, 100! (tio signifas:
1x2x3x4x5x6x7x8x9x10x11x12x ... ktp. gjis ...x100 = ? Tion oni devas redukti per la limado, ke nur eblu dusilabaj au maksimale trisilabaj vortoj kiel rezultoj. Igu tion elkalkuli vian komputoron, gji estas pli rapida ol mi (malgrau ke mi mem ankau ne lamas)... La rezulto cziukaze estas en astronomiaj megetoj (meget(h)o = grandnombro de (a)masoj kaj gandajjoj lau mezuro, Helena vorto).

Sed kiel cziu tre bone vidos, oni apenau povas ilin bone inter-distingi unuj de la aliaj kaj nur tre malfacile parkeri, se entute. Idee la sciencefilozofia lingvo de Leibniz havis kunmetojn de vortetoj arbitraj, - trovitajn kun lia sistemo de onomatologia ordigo de la tesauro lau fakgrupoj ktp. Ankau tio antau jarcentoj jam fiaskis pro la neparkereblo. Dedukti czion eblas (peze-strecze), sed memori, parkeri por praktika uzado ne eblis- Do Leibniz forlasis tiun ideon de sia junagjo. -

Saluton!
Bonan saluton ankau al mia iama amiko Kajmo Brento en Kanadio per tiu vojo. Longan tempon ne plu ricevis mi ion skriban de li. -

R2D2! (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 22:08:06

@Verdano: Bonvolu uzı x-sıstemon

—Ilhuıtemoc δ

ILuvEire (Montri la profilon) 2008-novembro-06 04:54:36

Ehh. Mi ne ŝatas la Tokipono. Ĝi estas tro simpla. Estas restriktoj!

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-09 10:50:46

PRAKTIKA CELO? Kio estas tio? Mongajnado? Evidente tokipona ne taŭgas por tio, ĝi estas por pli seriozaj aferoj.

palaman (Montri la profilon) 2011-junio-09 16:52:30

Nun mi trovis oportunan babilejon, kie oni komunikas per tokipona.
http://tokilili.shoutem.com
Estas oportune ke oni retpoŝte informas pri respondo al via mesaĝo. Tio estas grava, ĉar babilantoj ne estas ankoraŭ multaj.

Ankaŭ mi volas informigi ke mi faris tokipona babilejo en Skype.
Mi estas mvsolohin. Aldonu min kaj al partoprenu se vi amas tokiponon.

Reen al la supro