前往目錄

Kio vi pensas pri tokipono?

貼文者: Vilinilo, 2007年7月21日

訊息: 31

語言: Esperanto

Dreamlight (顯示個人資料) 2008年5月2日上午4:39:26

Tokipona lingvo estas interesa eksperimento pri simpleco, sed neniu lingvo kun nur 118 vortoj iam ajn povas funkcii por ia vere praktika celo.

Ergazomai (顯示個人資料) 2008年6月17日下午3:42:49

Saluton!

mi sona e toki pona

antaŭ kelke da semajnoj, sed mi pensis, ke neniu parolis ĝin!

Ankaŭ mi pensis, ke ĝi estas stulta lingvo, sed mi malkovris, kun tre da surprizo, ke ĝi FUNKCIAS!
Estas sufiĉe, fari nur unu ekzemplon:

mi toki kepeken toki pona
mi parolas per tokipono

mi toki kepeken e toki pona
mi parolas uzante tokiponon

malgraŭ ĝia mirinda simpleco, tokipono, ankaŭ se per nur 118 vortoj, ebligas al vi paroli komplete!

giksero (顯示個人資料) 2008年6月17日下午5:57:30

Toki pona estas lingvo inspirita de daoismo, malnova ĉina vivrigardo kaj vivmaniero. Ĝi do ne estas neŭtrala lingvo, sed enhavas filozofion en ĝi. ´jan pona´ signifas ´bona homo´, ´amiko´, sed ankaŭ ´simpla homo´. Al mi tiaj aferoj plaĉas okulumo.gif.
Mi jam iom lernis tiun lingvon, kaj dum IJK mi ŝatos ellerni ĝin.

ora knabo (顯示個人資料) 2008年9月20日下午9:25:46

Hm... min neniam vere interesis tokipono. Sed ĉu vere 12% da ĝia vortaro estas kroata? Tio tre interesiĝis min demando.gif

jan aleksan (顯示個人資料) 2008年9月21日上午10:46:40

ora knabo:Hm... min neniam vere interesis tokipono. Sed ĉu vere 12% da ĝia vortaro estas kroata? Tio tre interesiĝis min demando.gif
vidu tie, kaj tie

ridulo.gif,

Verdano (顯示個人資料) 2008年10月13日上午11:21:30

Se Toqipona lingvo entenas en si cent kaj duoncent bazovortojn kaj éstasu dusilaba en la vortoj (soll sein angeblich = laue estas-u), tiam la lingvo multe operias per kunmetoj, sed apud la logiko tiam multe influas fabeloj kaj pralingvoj au restintaj primitiv-asertitaj lingvoj de la mondo. Se ekz. "avara" esprimitas per "streczita pugno" kiel bildideo, ankau eblas multe da miskomprenoj. Kiel unu forumanto jam indikis, 'streczita pugno' ankau povas signi alion, eble pri omrazo (pardonon: malamo) au pri minaco, au pri rankoro resp. kolero subpremita, czu ne?

Ekzistas la bildsigna pazigrafio "SIGNATO" sal.gif , kiun mi kolektis, kaj tiu utiligas baze metitajn ekzemplojn en diversaj lingvoj tramonde, transprenante bildkomponojn, por esprimi la ideojn, kiuj normale apenau eblas desegnati (iri desegnataj esti). Signato ne estas elparolata, nur legata kaj skribata, cziu povas legi la signojn kaj ties sekvojn en sia lingvo gepatra.-

La handikepo de Toqipona nun estas, ke per nur tre streta bazo de fundamentaj vortetoj (fonemoj signifoportaj) ne plu okazas rekoneblo de iuj vortoj el la tesauro internacionala de jam komune konataj vortoj au radikoj. Czar intertempe - depost la antiqveco - la mondo plumarshis, granda stoko da radikoj kaj ecz kompletaj vortoj internacionale rekoneblaj estas, -- pro fremdvortoj, pro sciencaj termenoj, pro invadoj de armeoj, kiuj postlasis cziam "ion", ankau pro komercado. -
Forlasi tiun jam ekzistantan bazon de tuj-ebla komprenidsho inter la popoloj hodiauaj, egalas al retropasho nepardonebla.

Pri la ebleco, havi multajn vortojn, aliflanke en Toqipona oni ne bezonas timi, czar en kombinado lau iuj reguloj au iuj bildideoj oni povas atingi novajn vortojn; matematike eblas fari el cent vortoj cent-fakultate da kombinoj, 100! (tio signifas:
1x2x3x4x5x6x7x8x9x10x11x12x ... ktp. gjis ...x100 = ? Tion oni devas redukti per la limado, ke nur eblu dusilabaj au maksimale trisilabaj vortoj kiel rezultoj. Igu tion elkalkuli vian komputoron, gji estas pli rapida ol mi (malgrau ke mi mem ankau ne lamas)... La rezulto cziukaze estas en astronomiaj megetoj (meget(h)o = grandnombro de (a)masoj kaj gandajjoj lau mezuro, Helena vorto).

Sed kiel cziu tre bone vidos, oni apenau povas ilin bone inter-distingi unuj de la aliaj kaj nur tre malfacile parkeri, se entute. Idee la sciencefilozofia lingvo de Leibniz havis kunmetojn de vortetoj arbitraj, - trovitajn kun lia sistemo de onomatologia ordigo de la tesauro lau fakgrupoj ktp. Ankau tio antau jarcentoj jam fiaskis pro la neparkereblo. Dedukti czion eblas (peze-strecze), sed memori, parkeri por praktika uzado ne eblis- Do Leibniz forlasis tiun ideon de sia junagjo. -

Saluton!
Bonan saluton ankau al mia iama amiko Kajmo Brento en Kanadio per tiu vojo. Longan tempon ne plu ricevis mi ion skriban de li. -

R2D2! (顯示個人資料) 2008年10月13日下午10:08:06

@Verdano: Bonvolu uzı x-sıstemon

—Ilhuıtemoc δ

ILuvEire (顯示個人資料) 2008年11月6日上午4:54:36

Ehh. Mi ne ŝatas la Tokipono. Ĝi estas tro simpla. Estas restriktoj!

nikko (顯示個人資料) 2008年11月9日上午10:50:46

PRAKTIKA CELO? Kio estas tio? Mongajnado? Evidente tokipona ne taŭgas por tio, ĝi estas por pli seriozaj aferoj.

palaman (顯示個人資料) 2011年6月9日下午4:52:30

Nun mi trovis oportunan babilejon, kie oni komunikas per tokipona.
http://tokilili.shoutem.com
Estas oportune ke oni retpoŝte informas pri respondo al via mesaĝo. Tio estas grava, ĉar babilantoj ne estas ankoraŭ multaj.

Ankaŭ mi volas informigi ke mi faris tokipona babilejo en Skype.
Mi estas mvsolohin. Aldonu min kaj al partoprenu se vi amas tokiponon.

回到上端