Al la enhavo

Kio vi pensas pri tokipono?

de Vilinilo, 2007-julio-21

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-21 12:44:11

Legu pri tokipono en Vikipedio klakante tie ĉi.

Tokiponistoj mem ne pensas, ke tiu lingvo taŭgas kiel internacia helplingvo. Ĝi estas tro simpla, ekzistas nur 118 vortoj en tiu lingvo. Tamen mi pensas ni ne povas diri plu, ke Esperanto estas la plej facila lingvo el ĉiuj por lerni, tokipono havas nur 14 fonemojn kaj ili estas ĉiam aranĝita en la maniero konsonanto-vokalo-konsonanto-vokalo; krome ĝia gramatiko estas multe pli simpa ol la esperanta, ne ekzistas, ekzemple, subjunkcio kaj pasiva voĉo.

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-21 16:32:55

Tokipon(a)o estas interesa eksperimento sed mi dubas ke ĝi povas helpi, krom eble por infanoj. Alvenas iu punkto en multaj homaj komunikoj, en kiu oni devas aldoni specialan detalon aŭ nuancon, eĉ se nur por eviti miskomprenon; kaj tokipon(a)o ne taŭgas por tio.

pastorant (Montri la profilon) 2007-julio-21 19:16:58

mnlg:Tokipon(a)o estas interesa eksperimento sed mi dubas ke ĝi povas helpi, krom eble por infanoj. Alvenas iu punkto en multaj homaj komunikoj, en kiu oni devas aldoni specialan detalon aŭ nuancon, eĉ se nur por eviti miskomprenon; kaj tokipon(a)o ne taŭgas por tio.
Tokipono estas mirinda eksperimento kun kreoloj aŭ piĝinoj. Esperanto estas kvazaŭa piĝino, sed kvankam tokipono estas vera piĝino.
Mi tre ŝatas tokiponon, sed estas nepraktika, mi kredas. Oni povas diri multan kun piĝino. Ekzemple, Hebrea havas ĉirkaŭ 400 fonemoj, kaj vortoj estas kunigita. Avara estas streĉita pugno.

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-21 21:10:17

pastorant:Avara estas streĉita pugno.
Kelkfoje ekzistas fermita pugno sen celi avarecon. Tio estas kion mi celas.

Stealthy (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-05 19:57:04

Kial neniu diras "toki pona li pona tawa mi"? ridulo.gif

novatago (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-08 17:01:23

Vilinilo:Legu pri tokipono en Vikipedio klakante tie ĉi.

Tokiponistoj mem ne pensas, ke tiu lingvo taŭgas kiel internacia helplingvo.
La inventistino ne celis inventi internacia helplingvon. Mi ŝatas la ideon, kiun ŝi havis kaj ĝian celon. Sed mi ne pensus uzi Tokiponon por alia celo. Eble mi lernos tokiponon iam.

Ĝis, Novatago.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 13:49:55

toki pona li toki pona ridulo.gif

Estas tre interesa lingvo. Mi faris tokipona-lecionojn antaŭ kelkaj monatoj, sed mi ne memoras multe el ili lango.gif Verŝajne mi denove eklernos ĝin, kiam la nova tokipona-libro finiĝos.

Rao (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 16:19:13

Mi pensas, ke ĝi post nelonge iel-iel influos esperanton, ĉu kiel novvorta (ĉefe slanga, eble) fonto, ĉu stile, ĉu alimaniere.

toki pona li mute pona tawa mi sal.gif (kvankam mi ankoraŭ tre lame parolas ĝin lango.gif)

taneli (Montri la profilon) 2007-septembro-13 16:50:33

Rao:toki pona li mute pona tawa mi sal.gif (kvankam mi ankoraŭ tre lame parolas ĝin lango.gif)
toki! toki pona li pona mute tawa mi kin. jan pona mi tu li sona pona e toki pona e toki Epelanto.

Saluton! Ankaŭ mi tre ŝatas tokiponon. Mi havas du amikojn, kiuj ambaŭ bone scias Tokiponon kaj Esperanton.

Ansriko (Montri la profilon) 2007-oktobro-21 20:06:02

Mi preferas Sona, ĉar ĝi estas pli uzebla. (Ĝi havas preskaŭ 400 vortojn.) Ĝi ne estas tiel moderna kiel tokipono, sed

ni li pona tawa mi.

Reen al la supro