Tin nhắn: 26
Nội dung: Esperanto
Vilinilo (Xem thông tin cá nhân) 12:44:11 Ngày 21 tháng 7 năm 2007
Tokiponistoj mem ne pensas, ke tiu lingvo taŭgas kiel internacia helplingvo. Ĝi estas tro simpla, ekzistas nur 118 vortoj en tiu lingvo. Tamen mi pensas ni ne povas diri plu, ke Esperanto estas la plej facila lingvo el ĉiuj por lerni, tokipono havas nur 14 fonemojn kaj ili estas ĉiam aranĝita en la maniero konsonanto-vokalo-konsonanto-vokalo; krome ĝia gramatiko estas multe pli simpa ol la esperanta, ne ekzistas, ekzemple, subjunkcio kaj pasiva voĉo.
mnlg (Xem thông tin cá nhân) 16:32:55 Ngày 21 tháng 7 năm 2007
pastorant (Xem thông tin cá nhân) 19:16:58 Ngày 21 tháng 7 năm 2007
mnlg:Tokipon(a)o estas interesa eksperimento sed mi dubas ke ĝi povas helpi, krom eble por infanoj. Alvenas iu punkto en multaj homaj komunikoj, en kiu oni devas aldoni specialan detalon aŭ nuancon, eĉ se nur por eviti miskomprenon; kaj tokipon(a)o ne taŭgas por tio.Tokipono estas mirinda eksperimento kun kreoloj aŭ piĝinoj. Esperanto estas kvazaŭa piĝino, sed kvankam tokipono estas vera piĝino.
Mi tre ŝatas tokiponon, sed estas nepraktika, mi kredas. Oni povas diri multan kun piĝino. Ekzemple, Hebrea havas ĉirkaŭ 400 fonemoj, kaj vortoj estas kunigita. Avara estas streĉita pugno.
mnlg (Xem thông tin cá nhân) 21:10:17 Ngày 21 tháng 7 năm 2007
pastorant:Avara estas streĉita pugno.Kelkfoje ekzistas fermita pugno sen celi avarecon. Tio estas kion mi celas.
Stealthy (Xem thông tin cá nhân) 19:57:04 Ngày 05 tháng 8 năm 2007
novatago (Xem thông tin cá nhân) 17:01:23 Ngày 08 tháng 8 năm 2007
Vilinilo:Legu pri tokipono en Vikipedio klakante tie ĉi.La inventistino ne celis inventi internacia helplingvon. Mi ŝatas la ideon, kiun ŝi havis kaj ĝian celon. Sed mi ne pensus uzi Tokiponon por alia celo. Eble mi lernos tokiponon iam.
Tokiponistoj mem ne pensas, ke tiu lingvo taŭgas kiel internacia helplingvo.
Ĝis, Novatago.
Andybolg (Xem thông tin cá nhân) 13:49:55 Ngày 23 tháng 8 năm 2007
Estas tre interesa lingvo. Mi faris tokipona-lecionojn antaŭ kelkaj monatoj, sed mi ne memoras multe el ili Verŝajne mi denove eklernos ĝin, kiam la nova tokipona-libro finiĝos.
Rao (Xem thông tin cá nhân) 16:19:13 Ngày 23 tháng 8 năm 2007
toki pona li mute pona tawa mi (kvankam mi ankoraŭ tre lame parolas ĝin )
taneli (Xem thông tin cá nhân) 16:50:33 Ngày 13 tháng 9 năm 2007
Rao:toki pona li mute pona tawa mi (kvankam mi ankoraŭ tre lame parolas ĝin )toki! toki pona li pona mute tawa mi kin. jan pona mi tu li sona pona e toki pona e toki Epelanto.
Saluton! Ankaŭ mi tre ŝatas tokiponon. Mi havas du amikojn, kiuj ambaŭ bone scias Tokiponon kaj Esperanton.
Ansriko (Xem thông tin cá nhân) 20:06:02 Ngày 21 tháng 10 năm 2007
ni li pona tawa mi.