Sadržaj

Kio vi pensas pri tokipono?

od Vilinilo, 21. srpnja 2007.

Poruke: 31

Jezik: Esperanto

Vilinilo (Prikaz profila) 21. srpnja 2007. 12:44:11

Legu pri tokipono en Vikipedio klakante tie ĉi.

Tokiponistoj mem ne pensas, ke tiu lingvo taŭgas kiel internacia helplingvo. Ĝi estas tro simpla, ekzistas nur 118 vortoj en tiu lingvo. Tamen mi pensas ni ne povas diri plu, ke Esperanto estas la plej facila lingvo el ĉiuj por lerni, tokipono havas nur 14 fonemojn kaj ili estas ĉiam aranĝita en la maniero konsonanto-vokalo-konsonanto-vokalo; krome ĝia gramatiko estas multe pli simpa ol la esperanta, ne ekzistas, ekzemple, subjunkcio kaj pasiva voĉo.

mnlg (Prikaz profila) 21. srpnja 2007. 16:32:55

Tokipon(a)o estas interesa eksperimento sed mi dubas ke ĝi povas helpi, krom eble por infanoj. Alvenas iu punkto en multaj homaj komunikoj, en kiu oni devas aldoni specialan detalon aŭ nuancon, eĉ se nur por eviti miskomprenon; kaj tokipon(a)o ne taŭgas por tio.

pastorant (Prikaz profila) 21. srpnja 2007. 19:16:58

mnlg:Tokipon(a)o estas interesa eksperimento sed mi dubas ke ĝi povas helpi, krom eble por infanoj. Alvenas iu punkto en multaj homaj komunikoj, en kiu oni devas aldoni specialan detalon aŭ nuancon, eĉ se nur por eviti miskomprenon; kaj tokipon(a)o ne taŭgas por tio.
Tokipono estas mirinda eksperimento kun kreoloj aŭ piĝinoj. Esperanto estas kvazaŭa piĝino, sed kvankam tokipono estas vera piĝino.
Mi tre ŝatas tokiponon, sed estas nepraktika, mi kredas. Oni povas diri multan kun piĝino. Ekzemple, Hebrea havas ĉirkaŭ 400 fonemoj, kaj vortoj estas kunigita. Avara estas streĉita pugno.

mnlg (Prikaz profila) 21. srpnja 2007. 21:10:17

pastorant:Avara estas streĉita pugno.
Kelkfoje ekzistas fermita pugno sen celi avarecon. Tio estas kion mi celas.

Stealthy (Prikaz profila) 5. kolovoza 2007. 19:57:04

Kial neniu diras "toki pona li pona tawa mi"? ridulo.gif

novatago (Prikaz profila) 8. kolovoza 2007. 17:01:23

Vilinilo:Legu pri tokipono en Vikipedio klakante tie ĉi.

Tokiponistoj mem ne pensas, ke tiu lingvo taŭgas kiel internacia helplingvo.
La inventistino ne celis inventi internacia helplingvon. Mi ŝatas la ideon, kiun ŝi havis kaj ĝian celon. Sed mi ne pensus uzi Tokiponon por alia celo. Eble mi lernos tokiponon iam.

Ĝis, Novatago.

Andybolg (Prikaz profila) 23. kolovoza 2007. 13:49:55

toki pona li toki pona ridulo.gif

Estas tre interesa lingvo. Mi faris tokipona-lecionojn antaŭ kelkaj monatoj, sed mi ne memoras multe el ili lango.gif Verŝajne mi denove eklernos ĝin, kiam la nova tokipona-libro finiĝos.

Rao (Prikaz profila) 23. kolovoza 2007. 16:19:13

Mi pensas, ke ĝi post nelonge iel-iel influos esperanton, ĉu kiel novvorta (ĉefe slanga, eble) fonto, ĉu stile, ĉu alimaniere.

toki pona li mute pona tawa mi sal.gif (kvankam mi ankoraŭ tre lame parolas ĝin lango.gif)

taneli (Prikaz profila) 13. rujna 2007. 16:50:33

Rao:toki pona li mute pona tawa mi sal.gif (kvankam mi ankoraŭ tre lame parolas ĝin lango.gif)
toki! toki pona li pona mute tawa mi kin. jan pona mi tu li sona pona e toki pona e toki Epelanto.

Saluton! Ankaŭ mi tre ŝatas tokiponon. Mi havas du amikojn, kiuj ambaŭ bone scias Tokiponon kaj Esperanton.

Ansriko (Prikaz profila) 21. listopada 2007. 20:06:02

Mi preferas Sona, ĉar ĝi estas pli uzebla. (Ĝi havas preskaŭ 400 vortojn.) Ĝi ne estas tiel moderna kiel tokipono, sed

ni li pona tawa mi.

Natrag na vrh